Homoj

Henry Vaughan

La 17-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1621) de la kimra poeto, metafizikisto, alkemiisto kaj mistikulo Henry Vaughan (1621-1695),
eo.wikipedia.org/wiki/Henry_Vaughan
fama pro sia sinteno fronte al la naturo, de naiva miro samkiel tiu de infano, kiu aprezas ĉion, kio ĉirkaŭas lin.
Du poeziaĵoj tiritaj el la kolekto “Silex Scintillans” (titolo en latino, responda al “La Ekbrilanta Silikŝtono”, sed verkitaj en la angla) estis tradukitaj al Esperanto de William Auld kaj publikigitaj en la “Angla Antologio”: “The world” (“La mondo”) kaj “The light rain” (“La pluveto”).
Kuriozaĵo: en la angla, oni diras “It’s raining cats and dogs”, laŭvorte “pluvas hundoj kaj katoj”, por diri “pluvas abundege”; nu, la unua atesto pri ĉi tiu esprimo (pri kies deveno ekzistas pluraj hipotezoj) troviĝas en poeziaĵo de Henry Vaughan tirita el la kolekto publikigita en 1651 “Olor Iscanus” (ankaŭ ĉi tie, titolo en latino, responda en la angla al “The swan of the Usk”, en Esperanto al “La cigno de rivero Usk”, sed teksto en la angla).
Mi transskribas (en la angla, kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto) la komencon de la poeziaĵo “The world” (“Il mondo” – “La mondo”); la kompleta angla teksto estas legebla ĉe
www.poetryfoundation.org/poems/45434/the-world-56d2250cca80d
Mi aldonas francan poŝtmarkon de 2008, laŭ skizo de Cécile Millet, kun la astronomia horloĝo de Prago (Ĉeĥa Respubliko), kiu markas horojn, tagojn kaj jarojn, kiel en la poeziaĵo de Henry Vaughan.


THE WORLD

I saw Eternity the other night,
like a great ring of pure and endless light,
all calm, as it was bright;
and round beneath it, Time in hours, days, years,
driv’n by the spheres
like a vast shadow mov’d; in which the world
and all her train were hurl’d…

Henry Vaughan

°°°°°

IL MONDO

Ho visto l’Eternità l’altra notte,
come un grande anello di luce pura e infinita,
tutto calmo, così brillante;
e intorno, sotto, il Tempo in ore, giorni, anni,
sospinto dalle sfere
avanzava come una vasta ombra; in essa il mondo
e tutto il suo seguito veniva trascinato…

Henry Vaughan, trad. Antonio De Salvo

°°°°°

LA MONDO

Mi vidis la Eternecon alinokte,
kvazaŭ grandan ringon el pura kaj senfina lumo,
tute kvietan, tiel brilegan;
kaj ĉirkaŭe, sube, la Tempo je horoj, tagoj, jaroj,
pelata de la montriloj
antaŭeniris kiel vasta ombro; en ĝi la mondo
kaj ĝia sekvaĵo estis trenita…

Henry Vaughan, trad. Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *