La 6-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1912) de la itala (romanja) poeto kaj latinisto Giovanni Pascoli (1855-1912).
eo.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Pascoli
Jam plurfoje mi parolis pri li, laste la 31-an de decembro 2019.
Hodiaŭ mi limiĝas prezenti lian poeziaĵon “Rosa di macchia”, en la itala kaj en la versio al Esperanto (Rozo makisa) de Nicolino Rossi.
Mi aldonas:
– aŭstran poŝtmarkon de 1948 kun rozo makisa (Rosa canina);
– la kovrilon de la eldono en Esperanto de la poemkolekto de Giovanni Pascoli “Myricae” (Mirikoj), zorge de Nicolino Rossi, EVA, Venafro 2012.
IV. ROSA DI MACCHIA
Rosa di macchia, che dall’irta rama
ridi non vista a quella montanina,
che stornellando passa e che ti chiama
rosa canina;
se sottil mano i fiori tuoi non coglie,
non ti dolere della tua fortuna:
le invidïate rose centofoglie
colgano a una
a una: al freddo sibilar del vento
che l’arse foglie a una a una stacca,
irto il rosaio dondolerà lento
senza una bacca;
ma tu di bacche brillerai nel lutto
del grigio inverno; al rifiorir dell’anno
i fiori nuovi a qualche vizzo frutto
sorrideranno:
e te, col tempo, stupirà cresciuta
quella che all’alba svolta già leggiera
col suo stornello, e risalirà muta,
forse, una sera.
Giovanni Pascoli
°°°°°
IV. ROZO MAKISA
Rozo makisa, kiu branĉaromas
ride senvida al knabin’ junaĝa,
kiu stornelas ire kaj vin nomas
rozo sovaĝa;
se viajn florojn fajna man’ ne ŝiras,
vi ne bedaŭru pri ĉi ŝanco fata:
la centpetalajn rozojn ĝi eltiras
por ornam’ flata:
kaj ĉe l’ siblado frida de la vento,
kiu foliojn blovas for al tero,
sin lulos lante la rozujsarmento
sen ajna bero;
sed vi pri l’ beroj brilos en la morno
de l’ vintro griza; ĉe l’ printemp’ erupta
la novaj floroj ridos kaj kelk dorno
de velko frukta;
Kaj vin, tra l’ tempo, eksurprizos mire
kiu tagiĝe pasas plandleĝere
kaj plu stornelas, muta jam reire
venos, vespere.
Giovanni Pascoli, trad. Nicolino Rossi
(“Mirikoj”, EVA, Venafro 2012)