Homoj

Pierre-Simon Laplace

La 23-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1749) de la franca matematikisto, fizikisto, astronomo kaj politikisto Pierre-Simon Laplace (1749-1827),

eo.wikipedia.org/wiki/Pierre-Simon_Laplace 

unu el la plej gravaj kaj multfacetaj sciencistoj de lia tempo, precipe en la kampo del matematika astronomio kaj de kalkulo de probablecoj; li hipotezis, sur la teoria ebeno, la nebulozojn kaj la nigrajn truojn.

Li ankaŭ estis favoranto de determinismo (kiu asertas, ke ĉiuj elektoj estas antaŭdifinitaj kaj neinversigeblaj, kaj neas la liberan elektopovon), kaj tial li estis kunigita al Charles Darwin kaj kontraŭbatalita de la religiaj medioj.

Mi transskribas, kun traduko al la itala, eron tiritan el la revuo “Esperanto de UEA”, pri la teorio de Laplace koncerne la originon de la Universo.

Mi aldonas francan poŝtmarkon de 1955 honore al Laplace.


(segue traduzione in italiano)

Laplace (1749-1827), fondinto de la matematika ĉielmekaniko, proponis teorion, similan al la Kanta, pli detale ellaboritan.

El primitiva nebulaĵo, varmega kosma vaporo, formiĝas centroj: unu granda, kerno de estonta suno, aliaj etaj, kernoj de estontaj planedoj, satelitoj.

La fizika eksperimento de Plateau longe servis kiel okulvidebla ekzemplo konfirmanta la Laplace-an teorion: en akvoalkohola miksaĵo ekvilibre restas samdensa olea bulo: per manturnilo ĝi estas turnmovata; la forcentriga forto platigas la olean bulon, kreas ringojn da oleo, kiuj poste diseriĝas je oleo-buletoj. Tiu bela eksperimento ilustras la Laplace-an teorion, sed ne pruvas ĝian ĝustecon.

“Esperanto de UEA” 1927-1, p. 5

°°°°°

(traduzione)

Laplace (1749-1827), fondatore della meccanica celeste matematica, avanzò una teoria simile a quella di Kant, più dettagliatamente elaborata.

 Da una nebulosa primitiva, un caldissimo vapore cosmico, si formano dei centri: uno grande, nucleo del futuro sole, altri piccoli, nuclei dei futuri pianeti, satelliti.

L’esperimento fisico di Plateau servì a lungo come esempio visibile a conferma della teoria di Laplace: in una miscela di acqua ed alcool resta in equilibrio una bolla di densità omogenea: viene rimestata con una paletta; la forza centripeta appiattisce la bolla, crea anelli d’olio, che poi si suddividono in bollicine d’olio. Questo bell’esperimento illustra la teoria di Laplace, ma non prova che sia giusta.

 “Esperanto de UEA” 1927-1, p. 5

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *