Homoj

Tonino Guerra

La 16-a de marto estas la 100-jara datreveno de la naskiĝo de la itala (romanja) poeto, verkisto, scenaristo kaj pentristo Antonio Guerra, dirita Tonino Guerra (1920-2012),

it.wikipedia.org/wiki/Tonino_Guerra

fama pro poeziaĵoj kaj rakontoj ĉefe en la romanja dialekto, kaj pro la scenara aranĝo de pluraj sukcesaj filmoj, precipe “Amarcord” de Federico Fellini (“Amarcord”, skribita ankaŭ “A m’arcord”, estas ĝuste esprimo en romanja dialekto, kiu signifas “Mi memoras”).

La itala publiko, krome, konis lin pro liaj reklamaj aperoj en televido, en kiuj li lanĉis la sloganon “Optimismo estas la parfumo de la vivo!”.

Mi transskribas unu lian poeziaĵon, en la romanja originalo kjaj en ĝiaj tradukoj al la itala kaj al Esperanto.

Mi aldonas spritan desegnaĵon tiritan el la gazeto “La Settimana enigmistica”.


(dialetto romagnolo)

E’ PARADÉIS L’È BRÓTT

E’ paradéis l’è brótt

s’u n gnè un po’ d’animèli

s’u i mènca la girafa se còl lòngh

e al mièri di gazótt ch’i rèsta sòta tèra

in vòula piò te zil pri cazadéur.

Mo cum faràl se u i capita e’ mi ba

che pasa dò tre òuri dla su vciàia

s’una gatina biènca tla faldèda

e la mi ma ch’la pensa d’artruvè una gata

ch’l’è andè a muréi dalòngh, d’fura da chèsa.

Tonino Guerra, “La s-ciuptèda” (La schiopettata),

Faenza, Fratelli Lega, 1950.

Riprodotta in: “Tonino Guerra, a cura di Luca Cesari, L’infanzia del mondo, Opere 1946-2012”, Bompiani, Milano 2018, vol. I, p. 112

°°°°°

(traduzione in italiano)

IL PARADISO È BRUTTO

Il paradiso è brutto

se non c’è qualche animale

se ci manca la giraffa dal collo lungo

e le migliaia di uccelli che restano sotto terra

non volano più in cielo per i cacciatori.

Ma come farà se ci capita il mio babbo

che passa due tre ore della sua vecchiaia

con una gattina bianca in braccio

e la mia mamma che pensa di ritrovarci una gatta

che è andata a morire lontano, fuori di casa.

Tonino Guerra, trad. Antonio De Salvo

°°°°°

(traduko al Esperanto)

PARADIZO ESTAS MALBELA

Paradizo estas malbela

se tie ne estas iom da bestoj

se mankas girafo kun longa kolo

kaj la miloj da birdoj, kiuj restas subtere,

jam ne flugas al la ĉielo por la ĉasistoj.

Sed kiel faros, se tien li trafos, mia paĉjo,

kiu pasigas du tri horojn de sia maljunaĝo

kun blanka katino enbrake

kaj mia panjo, kiu pensas retrovi tie katinon,

kiu iris morti foren, ekster la hejmo.

Tonino Guerra, trad. Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *