Homoj

Richard Evelyn Byrd

La 11-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1957) de la usona militisto kaj esploristo Richard Evelyn Byrd (1888-1957),

eo.wikipedia.org/wiki/Richard_E._Byrd

fama ĉar, en 1926, li anoncis, ke li estis la unua, kiu, kune kun la kunpiloto Floyd Bennett, superflugis la Nordan Poluson.

La retrovo de la vojaĝa taglibroj tamen, malkaŝis, ke Byrd kaj Bennett retroriris, pro paneo de la motoro, kiam ili estis je 243 km de la Poluso; la unuaj, kiuj plenumis la entreprenon, estis Roald Amundsen, Umberto Nobile kaj Lincoln Ellsworth, per la direktebla balono “Norge”.

En 1929, kontraŭe, Byrd estis efektive la unua, kiu superflugis la Sudan Poluson.

En numero 1940-4, p. 4 de la revuo “Esperanto de UEA” estas artikolo pri Byrd.

Mi transskribas, kun traduko al la itala, artikolon surondigitan la 11-n de majo 1996 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma-Esperanto), en la kadro de la elsendoj al eksterlando.

Mi aldonas usonan poŝtmarkon honore al Byrd.


(segue traduzione in italiano)

RAI INTERNATIONAL – RAI INTERNACIA, 11.5.1996

Estis la italo Umberto Nobile, kune kun la norvego Roald Amundsen kaj kun la usonano Lincoln Ellsworth, kiu kiel unua superflugis la Nordan Poluson, la 12-an de majo 1926, per la dirigebla balono Norge.

La vero ekmontriĝis sepdek jarojn post tiu historia entrepreno. Grupo da esploristoj de la Universitato de Ohio malkovris inter la paperoj de Richard Byrd, iu usonano kiu en tiu epoko asertis, ke li superflugis la Nordan Poluson tri tagojn pli frue ol Nobile, taglibron en kiu oni rakontas precize kiel la aferoj disvolviĝis.

Byrd, kiu pro sia supozata bravaĵo estis deklarita nacia heroo, efektive haltis je 150 mejloj el la Poluso, kaj estis devigita iri returne pro difektiĝo de unu el la tri motoroj de lia aviadilo Fokker.

Malzorgemo kaj ventanimeco kaŭzis, ke en ĉiuj pasintaj jaroj la studuloj de la esplora centro dediĉita ĝuste al Byrd neniam kontrolis la paperojn de la usona piloto. Inter tiuj, ankaŭ la taglibro de tiuj tagoj, el kiu oni ankaŭ malkovras, ke Byrd eraris en siaj kalkuloj. Kiam li notis la difektiĝon de la motoro, li opiniis troviĝi je 20 mejloj el la Norda Poluso: efektive, mankis 150 da ili.

°°°°°

(traduzione)

RAI INTERNATIONAL – RAI INTERNAZIONALE, 11.5.1996

Fu l’italiano Umberto Nobile, insieme con il norvegese Roald Amundsen e lo statunitense Lincoln Ellsworth, il primo che sorvolò il Polo Nord, il 12 maggio 1926, con il dirigibile Norge.

La verità è venuta a galla settant’anni dopo quella storica impresa. Un gruppo di ricercatori dell’Università dell’Ohio ha scoperto tra le carte di Richard Byrd, uno statunitense che all’epoca affermò di aver sorvolato il Polo Nord tre giorni prima di Nobile, un diario in cui è raccontato con esattezza come si svolsero le cose.

Byrd, che per la sua supposta eroica impresa fu proclamato eroe nazionale, in effetti si fermò a 150 miglia dal Polo, e fu costretto a tornare indietro per un guasto ad uno dei tre motori del suo aereo Fokker.

Trascuratezza e faciloneria hanno causato che in tutti gli anni passati gli studiosi del centro di ricerca dedicato appunto a Byrd non hanno mai controllato le carte del pilota statunitense. Tra quelle, anche il diario di quei giorni, da cui si scopre pure che Byrd sbagliò i calcoli. Quando annotò il guasto al motore, credeva di trovarsi a 20 miglia dal Polo Nord; in realtà, ne mancavano 150.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *