Homoj

Felice Cavallotti

La 6-a de marto estas la datreveno de la tragedia morto de la itala (milana) politikisto kaj verkisto Felice Cavallotti (1842-1898),

it.wikipedia.org/wiki/Felice_Cavallotti

garibaldiano jam je 18 jaroj, deputito de la ekstrema maldekstro, batalanto por socia justeco kaj kontraŭ korupto kaj koloniismo, pasia polemikisto kaj ĵurnalisto, aŭtoro de dramoj en versoj.

Cavallotti mortis en duelo; pli frue, li gajnis 32 da ili, la 33-a estis al li mortiga. La mortiginto, la ĵurnalisto Ferruccio Macola, surbaze de la tiamaj leĝoj estis kondamnita al nuraj 13 monatoj da karcero; sed li estis socie marĝenigita, kaj post iom da tempo sinmorgis.

Per la morto de Cavallotti, malaperis vigla elemento de opozicio al la aŭtoritateca politiko de la Registaro; kaj du monatojn poste (6/ 9-a de majo 1898) okazis la tumultoj de Milano, 

it.wikipedia.org/wiki/Moti_di_Milano 

kun la sovaĝa subpremo plenumita de la konservativa generalo Fiorenzo Bava Beccaris, kiu por “restarigi la ordon” utiligis eĉ kanonojn kontraŭ la manifestaciantoj.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj transskribas poeziaĵon, en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto, kun enkonduko por klarigi la temon.

Mi aldonas portreton de Felice Cavallotti.


(sekvas traduko al Esperanto)

SPES ULTIMA DEA

Usano negli Abruzzi il dì dell’Epifania spiccare una fronda da un ramo d’ulivo benedetto e porlo sui carboni accesi. Mentre la fronda va bruciando, si dice: 

«Palma benedetta 

che vène ‘na vota l’anne 

sàcceme a dice se more stanne!» 

oppure: 

«Pasqua Befanie 

che vène ‘na vota l’anne 

sàcceme a dice se me more n’antr’anne». 

La risposta poi è data dalla frasca, in questo modo: se prima di bruciarsi, essa salta e crepita, vuol dire che si vive; se brucia e si consuma senza far rumore, vuol dire che nell’anno si muore. 

Ma quando il pronostico è cattivo, oibò non vogliono rassegnarvisi: e ritentano la prova, fino a tanto che la foglia salti e crepiti. 

Così, di riffe o di raffe, il pronostico deve contentar sempre.

Sopra le brage la forosetta 

la benedetta palma depone: 

guarda curiosa, trepida aspetta, 

e canticchiando va una canzone: 

«Palma che vieni ‘na volta all’anno! 

Sappimi dire se muojo st’anno! 

Palma! mia palma, sappimi dir 

s’entro quest’ anno devo morir».

Ve’, lo scongiuro par ch’ella senta 

la verde frasca: par che risponda: 

nera, alle brage, nera diventa, 

e s’incartoccia lenta la fronda… 

«O palma, palma d’ Epifania! 

Cigola, crèpita, salta, suvvia! 

Ahi! senza strepito consunta fu!… 

— Dentro quest’anno non sarai più! — 

La giovanetta smorta per doglia 

fassi, e le brage guarda affannosa… 

«Qua un’altra foglia, qua un’altra foglia. 

L’ anno ch’ei torna m’ha da far sposa! 

E dei carboni su la fiammella 

gitta una verde fronda novella: 

«Palma, palma! sappimi dir 

S’entro quest’ anno devo morir!» 

Certo, ah, stavolta la fronda udia, 

udia pietosa la giovinetta; 

nera più presto fassi di pria, 

e s’incartoccia, stretta, più stretta… 

«Tu sì, stavolta dirai la sorte! 

Crepita, o fronda! crepita forte!» 

Ahi! senza strepito tutta finì!… 

— Oltre quest’anno non vedi il dì.

Or più di neve bianca, angosciata, 

la forosetta mal frena il pianto. 

«Certo la palma me l’han cambiata, 

vo’ un’altra, un’altra provar, Dio santo. 

Qualcuno certo m’ha fatto un gioco,

vedrem quest’ altra, quest’altra al foco.

«Ah, cara palma, me l’hai da dir 

s’entro quest’ anno devo morir» 

Nera la fronda già già diventa, 

già già in un attimo s’è accartocciata. 

E un rumor secco nell’aria lenta, 

stridendo passa…: «Vergin lodata!». 

Crepita alfin, stride la foglia!…

Gaja la vergine grida… e alla soglia 

corre… Un orribile spettro vi stava… 

Era la Morte che sghignazzava.

°°°°°

 (traduko)

ESPERO LASTA DIINO

Oni kutimas en Abruco, en la tago de Epifanio, deŝiri ereton el benita branĉo de olivarbo, kaj meti ĝin sur brulantan karbon. Dum la branĉa ereto brulas, oni diras:

«Palma benedetta 

che vène ‘na vota l’anne 

sàcceme a dice se more stanne!» 

(Benita palmo,

kiu venas unufoje en la jaro,

sciu diri al mi, ĉu mi mortos ĉi-jare!)

aŭ:

«Pasqua Befanie 

che vène ‘na vota l’anne 

sàcceme a dice se me more n’antr’anne». 

(Epifanio,

kiu venas unufoje en la jaro,

sciu diri al mi, ĉu mi mortos venontjare).

La respondo estas donita de la branĉeto, en ĉi tiu maniero: se antaŭ ol forbruli ĝi saltas kaj kraketas, tio signifas, ke oni pluvivas; se ĝi brulas kaj konsumiĝas senbrue, tio signifas, ke en la jaro oni mortas.

Sed kiam la prognozo ests malbona, huj do! oni ne volas rezignacii: kaj oni reprovas, ĝis kiam la folioj saltas kaj kraketas.

Tiel, forte aŭ perforte, la prognozo devas ĉiam kontentigi.

 (Felice Cavallotti, trad. Antonio De Salvo)

Sur ardan karbon la junulino

olivfolion metas: rigardas

ĝin sopirante ŝi en kortremo

kaj kantetante vortojn ĉi tiujn:

“Palmo venanta dum ĉiu Pasko,

diru, mi mortos en jar’ ĉi tiu?…

Palmo benita, diru nun ci,

ĉu jaron jenan ja mortos mi?”.

Jen la petegon ŝajnas aŭskulti

la folieto, kiu respondas

nigra iĝante, ne saltetante,

sen tord’, sen krako cindro iĝante.

“Ho Palmo, Palmo, estu kompata!”.

Sed vane petas la junulino…

“Ve, decidita jen mia sorto:

en jar’ ĉi tiu kaptos min Morto!”.

La mizereta jen en angoro;

ŝi fidon neas al la folio

ĵus bruligita, kaj jen alian

folion metas sur la karberon:

ŝi edziniĝi en la jar’ devas,

kaj rediranta estas la peton:

“Palmo benita, diru nun ci,

ĉu jaron jenan ja mortos mi?”.

“Ho, nun vi certe diros la veron,

kion ne diris la ĵus petita”.

Sed ve, pli nigra ol la alia

ĝi jen: silente ĝi kuntiriĝas.

“Nu, folieto, estu kompata,

saltu! kraketu! brilon dissendu!

Ho, ve, sen bruo finiĝis ĝi:

ne plu espero estas por mi!”.

La vangoj palaj kiel el neĝo,

la fraŭlineto pensas: “Ne mia

tiu palm’ estis… oni ĝin ŝanĝis:

folion prenos mi nun alian.

Ho folieto, estu verdira,

mi edziniĝi tre baldaŭ devas:

ĉu jenan jaron mi mortos, vere?

Vi ne mensogu, diru sincere.

Ho, jen la vera foliet’ mia!

Ĝi eltordiĝas, ĝi kraketadas,

gaje ĝi saltas, brilon dissendas.

Vi, vi benata, ho Virgulino!”.

Dume el poste de ŝia pordo

atendadinta ombro forkuras:

ĝi estas Morto, kiu rikane

ĝin rigardadis kaŝe, sed vane.

Felice Cavallotti, trad. Alessandro Mazzolini

(el “La ondo de Daŭgala” novembro 1931)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *