Homoj

Alphonse de Lamartine

La 28-a de februaro estas la datreveno de la morto (en 1869) de la franca poeto, verkisto, historiisto kaj politikisto Alphonse Marie Louis de Prat de Lamartine, konata kiel Alphonse de Lamartine (1790-1869).

eo.wikipedia.org/wiki/Alphonse_de_Lamartine

Lamartine estas fama precipe pro siaj poeziaĵoj, en kiujn li kunfandis la elegian tradicion de la dekoka jarcento kun la nova romantika lirikismo, aparte en la kolekto “Méditations poétiques” (Poeziaj meditoj).

Amanto de Italio, li estis en Napolo (kie li havis amaferon kun knabino, elvokitan en la romano “Graziella”) kaj en Florenco.

Li entreprenis ampleksan eposan kaj religian ciklon, verkante tamen nur la unuan epizodon, “La chute d’un ange” (La falo de anĝelo); kaj li klopodis doni, en “La mort de Socrate” (La morto de Sokrato) kristanan kaj romantikan interpreton de “Fedono” de Platono.

Li ankaŭ verkis pri kistorio kaj literaturo.

Mi transkribas (en la franca, kaj en la traduko al la itala kaj en unu el tiuj al Esperanto) la poeziaĵon “Le papillon” (La papilio), kaj indikas (ĉe la fundo) tion, kio de Lamartine estas tradukita al Esperanto.

Mi aldonas francan poŝtmarkon de 1948 pro la unuajarcenta datreveno de la Franca revolucio de 1848, en kiu Lamartine ludis gravan politikan rolon.


LE PAPILLON

Naître avec le printemps, mourir avec les roses,

sur l’aile du zéphyr nager dans un ciel pur,

balancé sur le sein des fleurs à peine écloses,

s’enivrer de parfums, de lumière et d’azur,

secouant, jeune encor, la poudre de ses ailes,

s’envoler comme un souffle aux voûtes éternelles,

voilà du papillon le destin enchanté!

Il ressemble au désir, qui jamais ne se pose,

et sans se satisfaire, effleurant toute chose,

retourne enfin au ciel chercher la volupté!

Alphonse de Lamartine

°°°°°

Nascere con la primavera, morire con le rose,

sulle ali di uno zefiro nuotare in un cielo puro,

cullata nel grembo di fiori appena schiusi,

inebriarsi di profumi, di luce e d’azzurro,

scuotendo, ancora giovane, la polvere dalle ali,

volare come un soffio verso le volte eterne:

ecco della farfalla il destino incantato!

Somiglia al desiderio che mai si posa,

e senza saziarsi, sfiorando ogni cosa,

ritorna alla fine al cielo in cerca di piacere!

Alphonse de Lamartine, trad. Antonio De Salvo

°°°°°

LA PAPILIO 

Naskiĝi kun printempo kaj morti kun la rozo, 

zefir-flugile naĝi en la ĉiel-velur’, 

sur sin’ de virgaj floroj sin luli por ripozo, 

ebrie de parfumoj, de lumo, de lazur’, 

forskui flugil-polvon, ankoraŭ june, brile, 

kaj flugi for al volboj eternaj spir-simile, 

jen por la papilio la ensorĉita sort’. 

Tut-same la deziro: ne haltas eĉ momente, 

kaj ektuŝinte ĉion, ĝi fine nekontente 

reflugas por volupto al la ĉiela pord’.

Alphonse de Lamartine, trad. Kálmán Kalocsay

(“Eterna bukedo” 1931, p. 110;

“Tutmonda sonoro”, 1981, vol. II, p. 357)

°°°°°

Tekstoj de Lamartine tradukitaj al Esperanto

Testi di Lamartine tradotti in Esperanto

– “Le Crucifix” (La Krucifikso), trad. G. Philippet, La Revuo 1906-1907, I, p. 115-118;

-x “La mémoire” (La memoro), trad. Georges Kolowrat, “Franca Esperantisto” 1911-3, p. 45;

– “L’automne” (Aŭtuno), trad. Juliette Baudin, Literatura Mondo, 1935-1, p. 10;

– “Le papillon” (La papilio), trad. Antoni Grabowski, “El Parnaso de popoloj, 1913;

– “Le papillon” (La papilio), trad. Kálmán Kalocsay, “Eterna bukedo” 1931, p. 110; “Tutmonda sonoro”, 1981, vol. II, p. 357.

Unu penso pri “Alphonse de Lamartine

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *