La 23-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo de la napola muzikisto Luigi Denza (1846-1922)
it.wikipedia.org/wiki/Luigi_Denza
(ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
konata precipe kiel aŭtoro de la muziko de la kanzono “Funiculì finiculà”, komponita en 1880 okaze de la inaŭguro de la ŝnurfervojo (itale, “funicolare”) de Vezuvo.
Praktike, temis pri “varba” kanzono, ĉar ĝi celis reklami la novan vetur-rimedon ĉe la turistoj, kiuj supreniradis ĝis la pinto de Vezuvo per muloj aŭ (nekredeble, sed vere) pere de portistoj.
La kanzono, pro sia muzika vervo, rapide fariĝis mondkonata: interpretis ĝin kantistoj kiaj
Luciano Pavarotti
www.youtube.com/watch?v=yTSAZAHiOa8
Andrea Bocelli
www.youtube.com/watch?v=PG4SbelgIFk
Mario Lanza
www.youtube.com/watch?v=MJd-SHzqUC4
Mi aldonas la tekston de la kanzono, en la napola originalo kaj en la traduko al Esperanto, kaj (danke al s-ro Alain Roze) ligon al muzika prezento en Esperanto:
www.youtube.com/watch?v=-MPiGO2h5CU
FUNICULÌ FUNICULÀ
Parole di Giuseppe Turco, musica de Luigi Denza
Aieressera, Nanninè, me ne sagliette,
tu saie addó?
Addó ‘stu core ‘ngrato cchiù dispiette
farme nun pò!
Addó lo fuoco coce, ma si fuje
te lassa stà!
E nun te corre appriesso, nun te struje,
‘ncielo a guardà!…
Jammo, jammo, ‘ncoppa, jammo ja’,
funiculì, funiculà!
Ne’… jammo da la terra a la montagna
no passo nc’e’!
Se vede Francia, Proceta e la Spagna…
Io veco a tte!
Tirate co la fune, ditto ‘nfatto,
‘ncielo se va.
Se va comm’ a lu viento a l’intrasatto,
gue’, saglie sa’!
Jammo, jammo ‘ncoppa, jammo ja’,
funiculì, funiculà!
Se n’è sagliuta, oi Nè, se n’è sagliuta
la capa già!
È gghiuta, po’ è turnata, po’ è venuta…
sta sempe ‘ccà!
La capa vota, vota, attuorno, attuorno,
attuorno a tte!
Sto core canta sempe nu taluorno
Sposammo, oi Nè!
Jammo ‘ncoppa, jammo ja’,
funiculì, funiculà!
°°°°°
FUNIKULÌ FUNIKULÀ
Vortoj de Giuseppe Turco, muziko de Luigi Denza
trad. Giuseppe Castelli
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#FUNIKULI%27%20FUNIKULA%27
Hieraŭ iris mi dum la vespero
(vi scias, ĉu? vi scias, ĉu?)
al loko kie via kor-severo
ne vundos plu, ne vundos plu;
al loko kie fajrobrul’ konstanta
ne rostas tro, ne rostas tro,
malkiel mia penso turmentanta:
ni iru do, ni iru do!
REFRENO
Iru, iru, supreniru ni;
iru, iru, supreniru ni.
Funikuli’ funikula’, funikuli’ funikula’:
supreniru ni, funikuli’ funikula’.
Ni iru: de l’ ebeno ĝis la monto
nur paŝ’, ne pli; nur paŝ’, ne pli.
Videblas trans la mar’ la tuta mondo
(videblas vi, videblas vi…).
Tirate per la ŝnuro, dum momento
(ĉu jen fabel’? ĉu jen fabel’?)
ni iras kaj ni kuras kiel vento
ĝis la ĉiel’, ĝis la ĉiel’!
REFRENO
Iru, iru, supreniru ni…
Min supren akompanis mia kapo –
aŭ eble ne? aŭ eble ne?
Nu jes, mi pruvis tion ĉi per frapo:
doloris, ve! Doloris, ve!
La kap’ sin turnas kiel pro ebrio
(ĉu ĝis la fin’? ĉu ĝis la fin’?);
la koro daŭre kantas kun pasio:
edzigu min, edzigu min!
REFRENO