La 22-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1810) de la pola komponisto kaj pianisto Fryderyk Franciszek Chopin (1810-1849), pli konata per la francigita nomo Frédéric François Chopin (en Esperanto, Frederiko Ŝopeno)
eo.wikipedia.org/wiki/Fr%C3%A9d%C3%A9ric_Chopin
Mi jam parolis pri li la 17-an de oktobro 2017
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/10/17/fryderyk-chopin/
kaj la 22-an de februaro 2019.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/02/22/fryderyk-chopin-2/
Hodiaŭ mi montras ligon,
novajhoj.weebly.com/freacutedeacuteric-chopin.html
por aŭskulti la polan pianistinon (esperantistinon) Gesa Maria Drozdzewski, kiu ludas “Fantasie Impromptu op 66” de Chopin.
Mi aldonas la unuatagan koverton (UTK) de la ĉeĥoslovakaj poŝtmarkoj de 1949 pro la unuajarcenta datreveno de la morto de Chopin.