Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj

Muzika patriotismo

La 11-an de februaro 1843 okazis, ĉe la Teatro “alla Scala” de Milano, la premiero de la opero de Giuseppe Verdi, laŭ libreto de Temistocle Solera, “I Lombardi alla prima crociata” (Lombardoj ĉe la unua krucmilito).

it.wikipedia.org/wiki/I_Lombardi_alla_prima_crociata

De tiu opero estas fama precipe la Ĥoro “O Signore, dal tetto natio” (Ho Sinjoro, de la naskiĝa hejmo),

www.youtube.com/watch?v=8RMOjWQPM2A 

kiu fariĝis batalkanto por la italaj patriotoj de la Renaskiĝo, kiuj sopiris la sendependiĝon disde la aŭstria regado.

Verdire, tiu Ĥoro estis adoptita kiel nostalgia kanto (iaspeca pionira “Lilì Marlene”)

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/08/29/lili-marleen/

ankaŭ de la okupantaj aŭstriaj (bohemaj kaj kroataj) soldatoj malproksimaj de patrolando, kiel atestas Giuseppe Giusti en la poeziaĵo de 1846 “Sant’Ambrogio”:

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/12/07/santambrogio/ 

Era un coro del Verdi; il coro a Dio

là de’ Lombardi miseri, assetati;

quello: “O Signore, dal tetto natio”,

che tanti petti ha scossi e inebriati.

Estis ĥoro de Verdi, ĥor’ al Dio

de l’ Lombardoj mizeraj, soifantaj,

la “O Signore, dal tetto natio”;

ĝi multajn brustojn igis ekflamantaj!

trad. Umberto Broccatelli

°°°°°

La Ĥoro “O Signore, dal tetto natio” estas nek la unua nek la lasta kazo de opera peco utiligita, ankaŭ sendepende de la volo de la aŭtoroj, por aserti la amon al patrolando kaj la sopiron al libero; sufiĉas pensi pri ĉi tiuj:

– 22-an de majo 1813: estas reprezentata, ĉe la Teatro “San Benedetto” de Venecio, la opero de Gioachino Rossini “L’Italiana in Algeri” (La italino en Alĝero), laŭ libreto de Angelo Anelli; unu peco vekas entuziasmajn reagojn:

Pensa alla patria, e intrepido

il tuo dover adempi:

vedi per tutta Italia

rinascere gli esempi

di ardire e di valor.

(laŭvorta traduko): 

Pensu pri patrolando, kaj sentima

vian devon plenumu:

vi vidas tra tuta Italio

renaskiĝi la ekzemplojn

de kuraĝo kaj de braveco.

Tial, kiam la opero estas reprezentata en la papa Romo, ĝi devas ŝanĝi titolon kaj fariĝi “Il naufragio felice” (La bonŝanca ŝiprompiĝo);

– 25 luglio 1844, Attilio kaj Emilio Bandiera estas pafmortigataj en la valego de Rovito apud Cosenza (Kozenco), pro malsukcesinta klopodo de insurekto; ili mortas kantante:

 “Chi per la patria muor vissuto è assai”

(laŭvorte: kiu mortas por la patrolando, vivis sufiĉe).

Sed ĝi ne estas milita kanto, ĝi estas peco de la opero “Caritea regina di Spagna” (Caritea reĝino de Hispanio) de Saverio Mercadante (1826), laŭ libreto de Paolo Pola;

www.youtube.com/watch?v=3FFcE84bWtE 

– 3-an de aŭgusto 1829: sursceniĝas en Parizo “Guglielmo Tell” (Vilhelmo Tell; Guillaume Tell en la originala franca versio) de Gioachino Rossini; kvankam temas pri svisa historio, ĝi estas rigardata kiel laŭdego de la ribelo kontraŭ misuzoj;

– 26-an de decembre 1831: sursceniĝas ĉe la Teatro “alla Scala” de Milano “Norma” de Vincenzo Bellini laŭ libreto de Felice Romani, kun la ĥoro de la gaŭlaj militistoj batalantaj kontraŭ la romia regado:

Guerra, guerra! Le galliche selve

quante han querce producon guerrier;

(laŭvorta traduko): 

Milito, milito! La gaŭlaj arbaroj,

kiom da kverkoj ili havas, tiom da militistoj ili produktas;

– 9-an de marto 1842: debutas ĉe la Teatro “alla Scala” de Milano “Nabucco” de Giuseppe Verdi (denove laŭ libreto de Temistocle Solera), kun la famega Ĥoro “Va’ pensiero” (Iru penso), 

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/10/10/giuseppe-verdi-nabucco/ 

kiu sukcese trapasas la cenzuron, ĉar ĝi estas rigardata kiel plenda kanto de la judoj sklavaj en Babilono, dum la aludo estas pri la italoj (de Milano, Venecio kaj Triesto) subpremataj de la aŭstroj (la ununura modifo trudita de la aŭstra cenzuro estas la anstataŭigo de unu vorto:

 “ove olezzano libere e molli”

(laŭvorte: kie parfumas liberaj kaj mildaj)

fariĝas:

“ove olezzano tepide e molli”

(laŭvorte: kie parfumas malvarmetaj kaj mildaj);

– 9-an de marto 1844: sursceniĝas ĉe la Teatro “La Fenice” de Venecio la opero de Giuseppe Verdi “Ernani”, laŭ libreto de Francesco Maria Piave. Kvankam temas pri travivaĵo lokita en renesanca Hispanio, la fakto, ke tie oni parolas pri ribeluloj kontraŭ tiranoj kaj subpremantoj, sufiĉas, por ke ĝi estu taksata revoluciema;

– 27-an de januaro 1849: unua prezento, ĉe la Teatro “Argentina” de Romo, de la opero de Giuseppe Verdi (laŭ libreto de Salvadore Cammarano) “La Battaglia di Legnano” (La batalo de Lenjano), nature komprenata kiel patriota;

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/05/29/battaglia-di-legnano/ 

– 13-an de junio 1855: sursceniĝas en Parizo “I Vespri siciliani” (La Siciliaj Vesproj; originala titolo: Les vêpres siciliennes); la referenco al la aktualaĵo estas tiel evidenta (kvankam la travivaĵo disvolviĝas en 1282),

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/2017/04/17/vespri-siciliani-siciliaj-vesproj/ 

ke, por ĝi estu prezentata en Italio (ĉe la Teatro “Regio” de Parmo, la 26-an de decembro 1855) la opero, en la itala versio de Arnaldo Fusinato, devas ŝanĝi titolon, fariĝante “Giovanna de Guzman”, kaj la agado estas delokita al Portugalio, por ne inciti la francojn.

– 1858: nemulte antaŭ la debuto ĉe la Teatro “San Carlo” de Napolo, antaŭvidita je februaro, oni ekvidas, ke la intrigo de la opero de Giuseppe Verdi (laŭ libreto de Antonio Somma) “Un ballo in maschera” (Maskobalo) ŝajnas referenco al la kroniko, ĉar ĝi temas pri potenculo murdita en komploto, kaj la 14-an de januaro 1858 Felice Orsini estis klopodinta murdi la francan Imperiestron Napoleonon la 3-an, kulpigitan pri la fino de la Roma Respubliko en 1849.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2020/02/09/repubblica-romana/ 

La direkcio de la Teatro volas tiel radikalajn modifojn (ekde la titolo, kiu fariĝus “Adelia degli Adimari”), ke Verdi rezignas la prezentadon; la opero sursceniĝas la 17-an de februaro 1859 ĉe la Teatro “Apollo” de Romo, sed la papa cenzuro devigas, ke le travivaĵo estu lokita en Bostono dum la kolonia epoko, kaj ke oni ne plu parolu pri aristokratoj (Antonio Somma, tial, postulas, ke lia nomo ne aperu kiel aŭtoro de la libreto.

La interveno de la cenzuro, tamen, estas kontraŭefika, ĉar okaze de la provludoj naskiĝas (skribita sur la muroj de la hotelo, kiu gastigis la muzikiston) la fama slogano “Viva V.E.R.D.I.” (Vivu Verdi), kiu volis signifi “Viva Vittorio Emanuele Re d’Italia” (Vivu Viktoro Emanuelo Reĝo de Italio). 

Revene dum momento al la Ĥoro “O Signore, dal tetto natio”, estas oportune evidentigi, ke kiam Solera skribis:

Oh Signore, dal tetto natìo,

ci chiamasti con santa promessa;

noi siam corsi all’invito di un pio

(laŭvorta traduko:

Ho Sinjoro, de la naskiĝa hejmo

Vi vokis nin kun sankta promeso;

ni alkuris je la invito de piulo),

li ne havis en sia menso Pion la 9-an, sed la “piulon” Godefroy de Bouillon (Gotfredon de Bouillon), ĉar la opero estas de 1843, dum Giovanni Maria Mastai Ferretti fariĝis Papo, kun la nomo Pio la 9-a, la 16-an de junio 1846.

Laste, kuriozaĵo, kiu pruvas, kiom multe la figuro de Giuseppe Verdi estis ankoraŭ sentata en patriota klefo, je distanco de jardekoj post la menciitaj eventoj.

Mi aldonas poŝtkarton de 1913, afable liveritan de la triesta esperantistino Elda Doerfler (pri tio: la familiaj nomoj de Triesto bone respegulas la plurkulturecon de tiu urbo), en kiu oni parolas pri italfavora manifestacio, formale honore al Giuseppe Verdi, sed reale kun iredentisma inspiro. Pri tiu okazintaĵo, jen tio, kion raportas numero 21 de la 10 -a de novembro 1913 de la revuo “L’Esperanto”, en la rubriko “EL EKSTERLANDO” (Triesto estis aŭstria):

(sekvas traduko)

Trieste — Il 12 u. s., in occasione delle festività verdiane, il circolo esperantista triestino prese parte al corteo col vessillo sociale. Al monumento si depose una corona e fu abbassata per tre volte la nostra bandiera. Dinanzi all’Hôtel de la Ville (ove abitava Verdi) si tennero discorsi e si scoprì una lapide. Poscia, nonostante il divieto delle autorità, fu intonato il coro del «Nabucco». 

(traduko):

 EL EKSTERLANDO

Triesto — La 12-an ĵ. p., okaze de la Verdi-anaj festoj, la triesta esperantista rondo partoprenis la irantaron kun la societa flago. Ĉe la monumento oni demetis kronon kaj oni mallevis trifoje nian flagon. Antaŭ la “Hôtel de la Ville” (kie loĝadis Verdi) oni plenumis paroladojn kaj oni malkovris ŝtontabulon. Poste, malgraŭ la malpermeso de la aŭtoritatuloj, oni ekkantis la ĥoron de «Nabucco».

°°°°°

Mi ankaŭ aldonas unu el la italaj poŝtmarkoj de 1951 pro la 50-a datreveno de la morto de Giuseppe Verdi; fone, la Teatro “alla Scala” de Milano.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *