Eventoj

Roma respubliko

La 9-an de februaro 1849, post la forkuro el Romo de Papo Pio la 9-a, estis proklamita la “Repubblica Romana” (Roma Respubliko), 

it.wikipedia.org/wiki/Repubblica_Romana_(1849) 

(ne estas pri tio Vikipedia paĝo en Esperanto),

kiu havis mallongan vivon (ĝis la 4-a de julio 1849) pro la franca milita interveno de Louis-Napoléon Bonaparte (Prezidanto de la Franca Respubliko, estonta Imperiestro Napoleono la 3-a), malgraŭ la heroa rezisto de volontuloj alkurintaj el tuta Italio (inter kiuj Giuseppe Garibaldi, Luciano Manara, kaj la aŭtoro de la vortoj de la himno “Fratelli d’Italia” – Gefratoj de Italio, Goffredo Mameli).

La Roma Respubkiko (estrata de Triumviraro konsistanta el Giuseppe Mazzini, Aurelio Saffi kaj Carlo Armellini) metis en praktikon la ideojn de Mazzini, enkondukante la universalan voĉdonrajton, la abolon de la mortopuno kaj liberon de kulto.

Atestas pri tio la Manifesto de la Triumviraro de la Roma Respubliko de la 5-a de aprilo 1849, de kiu mi reproduktas la pecon proponitan por la provo de itala lingvo kaj historio, ĉe la abiturientaj ekzamenoj de la lernojaro 2005-2006.

Mi aldonas maksimum-karton formitan per la poŝtmarko, kiun, paradokse, Francio dediĉis al Giuseppe Mazzini en 1963: tiu sama Francio, kiu, en 1849, metis finon al la Roma Respubliko.


(sekvas traduko al Esperanto)

Dal “Manifesto del Triumvirato della Repubblica Romana” del 5 aprile 1849

«…Noi non siamo Governo d’un partito, ma Governo della Nazione…

Né intolleranza né debolezza. La Repubblica è conciliatrice ed energica… La Nazione ha vinto…

Il suo Governo deve avere la calma generosa e serena, e non deve conoscere gli abusi della vittoria. Inesorabile quanto al principio, tollerante e imparziale con gl’individui; né codardo né provocatore: tale dev’essere un Governo per essere degno dell’istituzione repubblicana.

Economia negli impieghi; moralità nella scelta degl’impiegati; capacità, accertata dovunque si può per concorso, messa a capo d’ogni ufficio, nella sfera amministrativa. Ordine e severità di verificazione e censura nella sfera finanziaria; limitazione di spese, guerra ad ogni prodigalità…

Non guerra di classi, non ostilità alle ricchezze acquistate, non violazioni improvvide o ingiuste di proprietà, ma tendenza continua al miglioramento materiale dei meno favoriti dalla fortuna, e volontà ferma di ristabilire il credito dello Stato, e freno a qualunque egoismo colpevole di monopolio, d’artificio, o di resistenza passiva…

Poche e caute leggi, ma vigilanza decisa sull’esecuzione…Sono queste le basi generali del nostro programma».

Giuseppe Mazzini, Scritti, Roma, 1877, vol. VII

°°°°°

(traduko)

El la “Manifesto de la Triumviraro de la Roma Respubliko” de la 5-a de aprilo 1849

«…Ni ne estas Registaro de unu partio, sed Registaro de la Nacio…

Nek maltoleremo nel malforteco. La Respubliko estas pacigema kaj energia… La Nacio venkis…

Ĝia Registaro devas havi la trankvilon malavaran kaj serenan, kaj ne devas koni la misuzojn de la venko. Senkompromisa koncerne la principon, tolerema kaj senpartia kun la individuoj; nek malkuraĝa nek incitema: tia devas esti Registaro por esti inda je la respublikana institucio.

Ŝparemo en la oficoj; moraleco en la elekto de la oficistoj; kapableco, konstatita kie ajn eble pere de konkurso, metita je la estrado de ĉiu oficejo, en la administracia sfero. Ordo kaj severeco de kontrolo kaj riproĉo en la financa sfero; limigo de eklspezoj, batalo kontraŭ ĉia malŝparemo…

Ne klasbatalo, ne malamikeco al la akiritaj riĉaĵoj, ne malsaĝaj kaj maljustaj malrespektoj de proprieto, sed senĉesa strebo al la materia plibonigo de la malpli favorataj de la sorto, kaj firma volo restarigi la kredindecon de la Stato, kaj bremso al ĉiu ajn egoismo kulpa pri monopolo, artifiko aŭ pasiva rezisto…

Malmultaj kaj singardaj leĝoj, sed rezoluta viglado super ilia plenumo…

Jen la ĝeneralaj bazoj de nia programo».

Giuseppe Mazzini, Scritti (Skribaĵoj), Roma, 1877, vol. 7-a

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *