La 8-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1888) de la itala poeto, verkisto, tradukisto kaj profesoro Giuseppe Ungaretti (1888-1970).
eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Ungaretti
Mi jam parolis pri li la 1-an de junio 2018,
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/06/01/giuseppe-ungaretti/
la 8-an de februaro 2019,
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/02/08/giuseppe-ungaretti-2/
la 1-an de junio 2019.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/06/01/giuseppe-ungaretti-3/
Mi transkribas lian poeziaĵon “Sono una creatura” (Mi estas kreitaĵo), en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto (tirita el la eldono en Esperanto de la Plena Verkaro de Ungaretti, “Vita di un uomo”, publikigita en 2017 zorge de Nicolino Rossi, kun la titolo “Vivo de homo”).
Ĉi tiu famkonata komponaĵo prezentas ĉiujn tipajn karakterojn de la poezio de Ungaretti: la mallongecon, la utiligon de ripetoj kaj komparoj, la diserigon de la teksto (sufiĉas pensi, pri tio, ke se oni kunigus la lastajn tri versojn ili estigus unu nuran verson, je naŭ silaboj).
Enigma, krome, estas la konkludo, kun proverbeca karaktero: kutime oni opinias, ke la poeto volis esprimi iaspecan kulposenton ĉar li restis vivanta, dum al aliaj ne prosperis (ni memoru la lokon kaj la daton, en kiuj ĉi tiu poeziaĵo estis verkita, dum la unua monda milito, ĉe la Karsta fronto de Monto Sankta Miĥaelo: Valloncello di Cima Quattro, la 5-an de aŭgusto 1916).
Persone, mi donas malsaman interpreton: la morto esta iaspeca celo, premio, kiun oni devas konkeri (kaj pagi) per la vivo, unu tagon post la alia.
Mi aldonas karton de milita poŝto, senditan el ne identigita “militzono” la 28-an de aŭgusto 1916, pli-malpli en la periodo, en kiu Ungaretti verkis tiun poeziaĵon.
SONO UNA CREATURA
www.youtube.com/watch?v=b7amm2ruTAU
Come questa pietra
del S. Michele
così fredda
così dura
così prosciugata
così refrattaria
così totalmente
disanimata
Come questa pietra
è il mio pianto
che non si vede
La morte
si sconta
vivendo
Giuseppe Ungaretti
°°°°°
MI ESTAS KREITAĴO
Kiel tiu ŝtono
de San Michele
tiel frida
tiel dura
tiel sekigita
tiel sinizola
tiel tutkomplete
senanimita
Kiel tiu ŝtono
‘stas plor’ mia
jam nevidebla
La morton
ni pagas
vivante
Giuseppe Ungaretti, trad. Nicolino Rossi
(“Vivo de homo”, FEI, Milano 2017, p. 64)