La 5-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1859) de la napola poeto kaj kantaŭtoro Giovanni Capurro (1859-1920)
it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Capurro
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
aŭtoro en 1898 de la vortoj de la plej famkonata napola kanzono, ‘O sole mio (Mia suno).
Mi jam parolis plurfoje pri tiu kanzono, precipe la 5-an de februaro 2018.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/02/05/o-sole-mio/
Mi aldonas kuriozaĵon.
Ĉe la Olimpikaj Ludoj de Antverpeno (1920), okazis embarasa situacio, kiam oni devis premii per la ora medalo la italon Ugo Frigerio (1901-1968), gajninton de la marŝa vetkuro je 10 kilometroj: la muzibando ne havis je dispono la italan nacian himnon, kiu tiutempe estis la “Marcia reale” (Reĝa Marŝo).
La bandestro ne senkuraĝiĝis: li komencis direkti la kanzonon “O Sole mio”. Neniam “nacia hinno”estis kantita tiel amase kaj entuziasme: la spektantoj ekstaris, kaj kantis plenvoĉe, eble misprononce, sed tutkore.
Mi transskribas la tekston de tiu kanzono, en la napola kaj en unu el la tradukoj al Esperanto, kaj aldonas poŝtmarkon de Respubliko San Marino de 1996, en la serio “Historio de la itala kanzono”.
‘O SOLE MIO!
Parole di Giovanni Capurro,
musica di Eduardo Di Capua
e Alfredo Mazzucchi
www.youtube.com/watch?v=0Jqt5Oghtk4
I
Che bella cosa ‘na jurnata ‘e sole,
n’aria serena doppo ‘na tempesta!
Pe’ ll’aria fresca pare gia’ na festa…
Che bella cosa na jurnata ‘e sole.
Ma n’atu sole
cchiu’ bello, oi ne’,
‘o sole mio
sta ‘nfronte a te!
‘O sole, ‘o sole mio
sta ‘nfronte a te!
sta ‘nfronte a te!
II
Lucene ‘e llastre d’a fenesta toia;
‘na lavannara canta e se ne vanta
e pe’ tramente torce, spanne e canta
lucene ‘e llastre d’a fenesta toia.
Ma n’atu sole
cchiu’ bello, oi ne’,
‘o sole mio
sta ‘nfronte a te!
‘O sole, ‘o sole mio
sta ‘nfronte a te!
sta ‘nfronte a te!
III
Quanno fa notte e ‘o sole se ne scenne,
me vene quase ‘na malincunia;
sotto ‘a fenesta toia restarria
quanno fa notte e ‘o sole se ne scenne.
Ma n’atu sole
cchiu’ bello, oi ne’.
‘o sole mio
sta ‘nfronte a te!
‘O sole, ‘o sole mio
sta ‘nfronte a te!
sta ‘nfronte a te!
°°°°
SUNO MIA
Vortoj de Giovanni Capurro,
muziko de Eduardo Di Capua
kaj Alfredo Mazzucchi,
trad. Luigi Minnaja
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#SUNO%20MIA
I
Kiom ĝojigas sunobrila tago,
post uragan’ ĉielo plenserena;
l’aero freŝa ŝajnas festoplena…
Kiom ĝojigas sunobrila tago!
Sed sun’ alia,
eĉ bela pli,
sur frunto via
ardas por mi!
Sed suno,
sed sun’ alia
sur frunto via
ardas por mi.
II
Brilas la vitroj de fenestro via,
pro sia voĉo lavistino vantas,
dum ŝi, la tukojn etendante, kantas,
brilas la vitroj de fenestro via.
Sed sun’ alia,
eĉ bela pli,
sur frunto via
ardas por mi!
Sed suno,
sed sun’ alia
sur frunto via
ardas por mi.
III
Kiam noktiĝas kaj subiras suno,
min kaptas ombro de melankolio:
kaj mi restadus sub fenestro via,
kiam noktiĝas kaj subiras suno.
Sed sun’ alia,
eĉ bela pli,
sur frunto via
ardas por mi!
Sed suno,
sed sun’ alia
sur frunto via
ardas por mi.