La 25-an de januaro 2020, la Komunuma Konsilantaro de Romo aprobis mocion, per kiu oni devontigas la Komunumon instali protektan barilon, kiu malebligu sidiĝi sur la rando de la Fontano de Trevi.
eo.wikipedia.org/wiki/Fontano_Trevi
Tute ne estas certe, tamen, ke la mocio estos aplikita, kaj en mallonga tempo; senkonsidere pri la bezonataj rajtigoj de la diversaj inspektejoj pri monumentoj, ne estas akordo en la Komunuma Registaro mem: dum la Urbestrino Virginia Raggi estas favora, emfazante, ke temus “simple” pri balustrado alta malpli ol unu metron, la Skabeno pri Kulturo (Luca Bergamo) kaj tiu pri Komerco (Carlo Cafarotti) taksas pli utile reguligi la alfluon de la turistoj al la malgranda spaco antaŭ la fontano.
La Fontano de Trevi konsistigas la monumentan elmontrejon de la akvedukto de akvo “Vergine”, de la epoko de Aŭgusto, restaŭrita de Papo Urbano la oka.
Precizigo: akvo “Vergine” (Virgulino) nomiĝas tiel ne honore al la Madono, sed memore al la legendo laŭ kiu onidire estis virgulino, knabino, tiu kiu montris al la romaj soldatoj la fonton por ĉerpado de la akvo. La nomo “Trevi”, siavice, estas probable la kripligo de la vorto “Trivio” (Trivojo), ĉar origine la akvedukto finiĝis ĝuste ĉe trivojo.
La elpenso de la fontano estis konfidita en 1745 al la roma arkitekto Nicola Salvi (1697-1751),
it.wikipedia.org/wiki/Nicola_Salvi
sekve de konkurso, en kiu li venkis super famkonataj arkitektoj, inter kiuj
Luigi Vanvitelli (ĉi tiu lasta poste anstataŭis Salvi-n en la tasko konstrui la Reĝejon de Caserta, kiun Salvi devis rezigni pro la malbonaj sankondiĉoj, kiuj kondukis lin al morto en 1751: ŝajnas ke la apopleksio, kiu trafis lin, estis kaŭzita ĝuste de la oftaj inspektoj al la subteraj koridoroj de la akvedukto de akvo “Vergine”).
Je la morto de Salvi, la laboroj ekhaltis, kiam el la fontano ekzistis nur la fundamento. Ili rekomenciĝis esence post dek jaroj, zorge de Pietro Bracci kaj de lia filo Virginio, kiuj kompletigis la verkon en nuraj du jaroj.
La Fontano konsistas el granda kuvo, ornamita per spektakleca rifaro el travertina marmoro vigligita per multenombraj statuoj, superregata de kolosa Neptuno, havanta kiel arkitekturan fonon la fasadon de Palaco Poli.
Preter ĝia arta graveco en la kadro de la roma baroko, kaj la scengrandioza efekto pliintensigita de la fakto ke oni trovas ĝin antaŭ si abrupte, en tute neatendita maniero, elirante el vojeto, la Fontano di Trevi estas monde konata ĉar, kiel kantadis Renato Rascel en la kanzono “Arrivederci Roma” (Ĝis la revido Romo) de Pietro Garinei, Sandro Giovannini kaj Renato Rascel,
Ce sta ‘na leggenda romana
legata a ‘sta vecchia fontana
per cui se ce butti un soldino
costringi er destino a fatte tornà.
Ekzistas legendo mondfama
pri tiu malnova fontano:
se tien vi ĵetas moneron
vi trudas destinon por via reven’.
(trad. Luigi Minnaja)
– pro sceno de la filmo “La dolce vita” de Federico Fellini, kun Anita Ekberg kaj Marcello Mastroianni.
www.youtube.com/watch?v=7_hfZoe9FHE
Mi transkribas, en la itala (parte en la roma dialekto) kaj en ĝia traduko al Esperanto, la tekston de la kanzono “Arrivederci Roma” (Ĝis la revido Romo), kaj aldonas francan poŝtmarkon de 2002 pri la Fontano de Trevi, en la serio “Ĉefurboj de la Landoj de Eŭropa Unio”.
ARRIVEDERCI ROMA
Parole di Pietro Garinei e Sandro Giovannini,
musica di Renato Rascel
www.youtube.com/watch?v=yY3OvXVF-Yw
T’invidio turista che arrivi,
t’imbevi de fori e de scavi,
poi tutto d’un tratto te trovi
fontana de Trevi ch’è tutta pe’ te!
Ce sta ‘na leggenda romana
legata a ‘sta vecchia fontana
per cui si ce butti un soldino
costringi er destino a fatte tornà.
E mentre er soldo bacia er fontanone
la tua canzone in fondo è questa qua!
Arrivederci, Roma…
Good bye…au revoir…
Si ritrova a pranzo a Squarciarelli
fettuccine e vino dei Castelli
come ai tempi belli che Pinelli immortalò!
Arrivederci, Roma…
Good bye…au revoir…
Si rivede a spasso in carozzella
e ripensa a quella “ciumachella”
ch’era tanto bella e che gli ha detto sempre “no!”
Stasera la vecchia fontana
racconta alla solita luna
la storia vicina e lontana
di quella inglesina col naso all’insù.
Io qui, proprio qui l’ho incontrata…
E qui…proprio qui l’ho baciata…
Lei qui con la voce smarrita
m’ha detto: “È finita, ritorno lassù!”.
Ma prima di partire l’inglesina
buttò la monetina e sospirò:
Arrivederci, Roma…
Good bye…au revoir…
Voglio ritornare in via Margutta
voglio rivedere la soffitta
dove m’hai tenuta stretta stretta in braccio a te!
Arrivederci, Roma…
Non so scordarti più…
Porto in Inghilterra i tuoi tramonti
porto a Londra Trinità dei monti,
porto nel mio cuore i giuramenti e gli “I love you!”
Arrivederci, Roma…
Good bye… au revoir…
Mentre l’inglesina s’allontana
un ragazzinetto s’avvicina
va nella fontana pesca un soldo se ne va!
Arrivederci, Roma!
°°°°°
ĜIS LA REVIDO, ROMO
Vortoj de Pietro Garinei kaj Sandro Giovannini,
muziko de Renato Rascel
trad. Luigi Minnaja (el Radio Roma-Esperanto 2.3.1958)
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/tradicia.html#GXIS%20LA%20REVIDO,%20ROMO
Ekmiras vi fremda turisto,
dum Romon vi ĝuas plenguste;
subite montriĝis majeste
fontano de Trevi jen tuta por vi!
Ekzistas legendo mondfama
pri tiu malnova fontano:
se tien vi ĵetas moneron
vi trudas destinon por via reven’.
Kaj dum monero kisas la fontanon
en via koro
sonas ĉi refren’:
Ĝis la revido Romo…
vi restas en memor’
Ho bongusta manĝ’ en Skŭarĉarelli
kun la dolĉa vino de Kastelli
kiel je la tempoj de Pinelli, dolĉa rev’!
Ĝis la revido Romo
mi ne forgesos vin
mi kunportas hejmen vian sunon
de subiroj ĝiaj la purpuron
ĉiujn viajn ĉarmojn mi forportas en la kor’!