Homoj

Domenico Modugno

La 9-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1928) de la apulia (ne sicilia, kiel ofte oni opinias) kantaŭtoro, aktoro kaj radikala politikisto Domenico Modugno (1928-1994)  eo.wikipedia.org/wiki/Domenico_Modugno  mondkonata precipe kiel aŭtoro (kune kun Franco Migliacci) kaj interpretisto de la kanzono “Nel blu dipinto di blu” (En blu’, farbita je blu’), konata ankaŭ… Legu plu Domenico Modugno

Homoj

François Villon

Oni ne scias la precizan mortodaton de la franca poeto François de Montcorbier aŭ François de Loges, konata kiel François Villon (1431-1463); eo.wikipedia.org/wiki/Fran%C3%A7ois_Villon oni scias nur, ke li mortis post la 8-a de januaro 1463. Villon apartenas al la vico de la tiel diritaj “malbenitaj poetoj” (tiel nomataj laŭ la titolo de verko de Paul… Legu plu François Villon

Homoj

Giorgio Caproni

La 7-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1912) de la itala (toskana) poeto, verkisto, literatura kritikisto kaj tradukisto Giorgio Caproni (1912-1990). it.wikipedia.org/wiki/Giorgio_Caproni  Li kantis precipe pri sia naskiĝa urbo (Livorno), tiu kie li vivis multajn jarojn (Ĝenovo), sia patrino, la vojaĝo kaj la parolo; kun aparta insisto li pritraktis la parolon,… Legu plu Giorgio Caproni

Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj

Adoro de la Saĝuloj

La 6-an de januaro la romkatolika Eklezio solenas la tiel diritan “Epifanio de l’ Sinjoro”, nome, la Manifestiĝon de Dio en la novnaskita Infano Jesuo, okaze de la adoro de la Saĝuloj (Epifanio devenas el la greka vorto “epipháneia”, kiu signifas ĝuste “Manifestiĝo”; pli precize, “Manifestiĝoj”, ĉar la greka vorto estas neŭtra pluralo). La romdialekta… Legu plu Adoro de la Saĝuloj

Homoj

Umberto Eco

La 5-an de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1932) de la italo (piemontano) Umberto Eco (1932-2016) eo.wikipedia.org/wiki/Umberto_Eco unu el la plej grandaj figuroj de la nuntempa kultura mondo: universitata profesoro, sociologo, lingvisto, literatura kritikisto, eseisto, verkisto (estas mondkonata lia romano “Il nome della rosa” – La nomo de la rozo, tradukita al… Legu plu Umberto Eco

Homoj

Mario Rapisardi

La 4-a de januaro estas la datreveno de la morto (en 1912) de la itala (sicilia) poeto, tradukisto kaj universitata profesoro Mario Rapisarda, (1844-1912), eo.wikipedia.org/wiki/Mario_Rapisardi konata kiel Mario Rapisardi (li neniam ŝanĝis laŭleĝe sian familian nomon, sed li ŝatis nomiĝi Rapisardi ĉar – spirito sendube kurioza – li volis havi familian nomon rimantan kun tiu… Legu plu Mario Rapisardi