Homoj

Franz Schubert

La 31-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1797) de la aŭstria komponisto Franz Schubert (1797-1828),

eo.wikipedia.org/wiki/Franz_Schubert 

vivinta nur 31 jarojn, dum kiuj tamen li sukcesis komponi ĉefverkojn de popola, piana, ĉambra, simfonia kaj opera muziko.

Li estas memorigata, aparte, ĉar li levis al elstara arta nivelo la tradician germanan Kanton (“Lied”: li komponis ja 600 “Lieder/ Kantojn”), miksante popolan kaj rafinitan muzikon; sed rimarkindaj estas ankaŭ la komponaĵoj por piano, por piano kaj blovinstrumentoj, por kvarteto, kaj la simfonioj, inter kiuj elstaras la Simfonio n. 8 en B minora, dirita “Unvollendete” (Nefinita).

www.youtube.com/watch?v=KOqmzFDUuTw 

(Simfonia Orkestro de la Muzika Lernejo “Stanisław Moniuszko” de Wałbrzych, Pollando; direktas Małgorzata Sapiecha-Muzioł).

Mi aldonas:

– la aŭstrian poŝtmarkon de 1997 pro la duajarcenta datreveno de la naskiĝo de Schubert;

– la reklamon de la muzika albumo (libro + KD), eldonita en 1997 zorge de Ernst A. Ekker kaj Doris Elsenburger, kun Kantoj de Schubert tradukitaj al Esperanto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *