Homoj

Roberto Ardigò

La 28-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1828) de la itala psikologo, filozofo kaj pedagogo Roberto Ardigò (1828-1920)

it.wikipedia.org/wiki/Roberto_Ardig%C3%B2

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),

ĉefa elstarulo de la itala pozitivismo, siatempe fama ne nur ĉar, kiel profesoro pri historio de filozofio ĉe la Universitato de Padovo, li kontribuis al la diskonigo de evoluismo de Darwin, al la moderna psikologio kaj al la nova pedagogio, sed ankaŭ pro la ŝtormaj personaj travivaĵoj, kiuj kondukis lin, de katolika pastro, al ateismo kaj ekskomuniko. Li mortis sinmortige je 92 jaroj.

Ardigò esprimis sin favore al Esperanto; raportis pri tio “L’Esperanto” 1914-1, p. 2, “La Revuo” 1913-1914, VIII, p. 283-284, kaj la eseo de Carlo Minnaja “L’Università di Padova e la lingua internazionale” (La Padova Universitato kaj la internacia lingvo), p. 15.

Rimarko: kun sinteno, kiun hodiaŭ oni difinus “ambaŭpartia”, la esperantista propagando siatempe evidentigis la apogon al Esperanto jen de Ardigò jen de Giuseppe Sarto (kiu, kiel Episkopo de Mantovo kaj poste kiel Papo Pio la deka, devis mastrumi la malordon kaŭzitan de Ardigò en la katolika mondo).

Mi aldonas:

– foton de Ardigò;

– eltirajon el paĝo 2 de “L’Esperanto” 1914-1, kun favora juĝo de Ardigò pri Esperanto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *