La 25-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo de la skota romantika poeto Rabbie Burns, konata kiel Robert Burns (1759-1796).
eo.wikipedia.org/wiki/Robert_Burns
Ekster Skotlando (kie li estas konsiderata nacia poeto) kaj la iamaj socialistaj Landoj (pro ideologiaj kialoj), Burns estas ne multe konata, kvankam multegaj kantis en propra lingvo, minimume unu fojon en sia vivo, lian kanzonon “Auld lang syne”, pri kiu mi parolis la 21-an de julio 2019.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/07/21/robert-burns/
Estas vera domaĝo, ke Burns verkis en lingvo malmulte disvastigita (tiu skota, eĉ en la loka varianto “Lowland Scots” parolata nur en porcio de Skotlando), kun enmeto de anglaj, francaj kaj latinaj terminoj, tiel ke oni povus diri, ke li “inventis” propran lingvon; en realo, Burns (krom poeziaĵoj krude maldecaj, kiuj povas estis similigataj al tiuj de la italaj dialektaj poetoj Giuseppe Gioachino Belli kaj Carlo Porta) verkis ankaŭ tre engaĝitajn aferojn: sufiĉas pensi, ke:
– pro liaj socialistaj ideoj, en la cara Ruslando la kamparanoj taksis lin “la poeto de la popolo” (kaj kamparano estis li mem), kaj en la soveta epoko li estis laŭdegata pro siaj asertoj pri la egalrajteco de ĉiuj laboristoj;
– lia poemo/ kanzono de 1795 “A Man’s a Man for A’ That” (konata ankaŭ kiel “Is There for Honest Poverty” kaj “For a’ That and a’ That”, en la skota gaela “A bheil Bochdainn Onarach Ann”), esprimo de egalrajtecaj ideoj, estis kantata, en 1999, de Sheena Wellington, dum la malferma ceremonio de la Skota Parlamento.
www.youtube.com/watch?v=hudNoXsUj0o
Mi transskribas la teskton de tiu poemo/ kanzono, en la angla/ skota, kaj en ĝiaj tradukoj al la itala kaj al Esperanto.
Mi atentigas pri “kuriozaĵo”: la finaj versoj estas frape similaj al la finaj versoj de “La Espero” (1889):
Then let us pray that come it may,
(As come it will for a’ that,)
That Sense and Worth, o’er a’ the earth,
Shall bear the gree, an’ a’ that.
For a’ that, an’ a’ that,
It’s coming yet for a’ that,
That Man to Man, the world o’er,
Shall brothers be for a’ that.
Robert Burns
°°°°°
LA ESPERO
www.youtube.com/watch?v=mmIPzsxJ_AU
Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l’ homaro
por eterna ben’ efektiviĝos.
L .L. Zamenhof
°°°°°
Mi aldonas:
– britan poŝtmarkon de 1996, pro la 200-jara datreveno de la morto de Robert Burns;
– karton kun la teksto de “La Espero”.
A MAN’S A MAN FOR A’ THAT
en.wikipedia.org/wiki/A_Man%27s_A_Man_for_A%27_That
Is there for honest Poverty
That hings his head, an’ a’ that;
The coward slave – we pass him by,
We dare be poor for a’ that!
For a’ that, an’ a’ that.
Our toils obscure an’ a’ that,
The rank is but the guinea’s stamp,
The Man’s the gowd for a’ that.
What though on hamely fare we dine,
Wear hodden grey, an’ a that;
Gie fools their silks, and knaves their wine;
A Man’s a Man for a’ that:
For a’ that, and a’ that,
Their tinsel show, an’ a’ that;
The honest man, tho’ e’er sae poor,
Is king o’ men for a’ that.
Ye see yon birkie, ca’d a lord,
Wha struts, an’ stares, an’ a’ that;
Tho’ hundreds worship at his word,
He’s but a coof for a’ that:
For a’ that, an’ a’ that,
His ribband, star, an’ a’ that:
The man o’ independent mind
He looks an’ laughs at a’ that.
A prince can mak a belted knight,
A marquis, duke, an’ a’ that;
But an honest man’s abon his might,
Gude faith, he maunna fa’ that!
For a’ that, an’ a’ that,
Their dignities an’ a’ that;
The pith o’ sense, an’ pride o’ worth,
Are higher rank than a’ that.
Then let us pray that come it may,
(As come it will for a’ that,)
That Sense and Worth, o’er a’ the earth,
Shall bear the gree, an’ a’ that.
For a’ that, an’ a’ that,
It’s coming yet for a’ that,
That Man to Man, the world o’er,
Shall brothers be for a’ that.
Robert Burns
°°°°°
PER TUTTO QUESTO E TUTTO QUELLO
www.antiwarsongs.org/canzone.php?lang=it&id=1571
Dinanzi alla onesta povertà
che ha chinato la testa in silenzio,
è stata detta ogni cosa?
Noi passiamo oltre l’abiezione di schiavi
perché osiamo essere liberi: per tutto questo.
Tutto è per questo e per quello.
I nostri lavori nel segreto si eseguono: per questo.
Rango, ricchezza e toga conquidono
l’uomo, per quello.
Se accettiamo su logora mensa
la parsimonia di cibo, non è forse per questo?
I pazzi sfoggiano gli abiti, le canaglie il vino.
Un uomo invece è uomo per tutto questo.
Per questo e per quello.
Per quello trionfano gli ornamenti sgargianti
ma un uomo onesto, benché povero,
è il re della vita, per questo.
Quando vedrete nel mondo
il potente incedere con alterigia,
guardando fisso innanzi: ciò è per tutto quello.
Pensate che gli osanna non valgono
anche se tanti sono a una parola,
perché alla vita egli è sordo; per quello.
Per questo e per quello, tutto.
La sua cintura rifulge di gemme: per quello.
Ma l’uomo di liberi sensi
guarda e sorride: per questo.
Per tutto quello, il principe può cingere
la spada a un cavaliere,
elevare un marchese o duca, ma nel loro cuore
gli uomini onesti hanno potere e guida;
per tutto questo hanno un dono supremo.
Per tutto quello e tutto questo.
Le dignità, dai potenti, sono
a quel fine rivolte.
La coscienza dell’autentico significato
innalza gli uomini al più alto rango.
Preghiamo che sia così,
che la volontà di tutto questo si compia,
che nel mondo, sentimento e valore
contengano la disordinata brama.
Per tutto questo e tutto quello.
Qualcuno, per questo, è ancora da venire;
l’uomo sarà fratello all’uomo e la terra
sarà popolata di fratelli un giorno,
per tutto questo.
Robert Burns, trad. Carlo Gentile
°°°°°
LA FRATECO DE LA HOMO
Pro malriĉeco, kiu ajn
pro hont’ la kapon kaŝas?
La sklav’! Timul’! eviti lin
indigne mi forpaŝas.
Humila estu nia sort’,
honesta la laboro:
la rang’ nur estas monostamp’,
la homo estas l’ oro.
Manĝaĵon simplan manĝu ni
kaj portu simplajn vestojn,
al malsaĝuloj estu silk’
al ili donu festojn,
ĉar super ĉia vanta pomp’
la honestulo estas,
kaj malgraŭ sia malriĉec’
homaroreĝ’ li estas.
Jen dandas tie grandsinjor’
kaj tre fiere paŝas;
li, adorata de centar’,
nesaĝan koron kaŝas.
Sed, malgraŭ lia alta rang’,
rubando, stel’, kaj ĉio;
la vere sendependa hom’,
nur ridas li pri tio.
Ho, povas fari ia reĝ’
markizon, kavaliron;
sed vane penus fari li
al si honestan viron!
Ho, malgraŭ la kortega pomp’,
la fierec’, kaj ĉio;
l’ indeco, sur la tuta ter’,
ja restas super ĉio.
Ho, preĝu ni, ke venu ĝi
kaj certe tempo venos,
en kiu, al la inda hom’
la venko apartenos.
Venonta estas glora tag’
en kiu la homaro
fariĝos, ĉie sur la ter’,
feliĉa kunfrataro.
Robert Burns,
trad. Agnes D. Deans, W.E. Page
“Brita Esperantisto” 1909-52, p. 64