La 24-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1776) de la germana verkisto, komponisto, pentristo kaj juristo Ernst Theodor Amadeus Hoffmann (1776-1822), konata kiel E. T. A. Hoffmann (laŭ la komencaj literoj de liaj tri antaŭnomoj)
eo.wikipedia.org/wiki/E._T._A._Hoffmann
Mi jam parolis pri li la 24-an de januaro 2018,
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/24/e-t-a-hoffmann/
prezentante, interalie, lian rakonton “Der Sandmann” (Sabla homo), trad. A.R., en “Esperanto de UEA” 1908-28 (januaro 1908), p. 4.
Intertempe, du ligoj tiam indikitaj ne plu validas;
– la germana teksto (kompleta) estas nun legebla ĉe
www.reclam.de/data/media/978-3-15-019237-5.pdf
– la itala traduko (kompleta) estas nun legebla ĉe
www.rodoni.ch/OPERNHAUS/coppelia/uomosabbiahoffmann.html
Krome:
– nova traduko de “Der Sandmann”, fare de Anina Stecay, aperis en “Beletra Almanako” nr-o 30;
– en “La Vendreda Klubo” (1921) aperis la artikolo de Paul Bennemann “La romantika verkisto E.T.A. Hoffmann kiel muzikisto”, legebla ĉe www.gutenberg.org/files/47259/47259-h/47259-h.htm…
Mi aldonas bildon de la memortabulo en Bamberg Germanio), sur la domo, kie Hoffman (“Poeto, komponisto kaj pentristo”) loĝis en la jaroj 1809-1813.