Homoj

Arturo Graf

La 19-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1848) de la itallingva poeto, verkisto, universitata profesoro kaj literatura kritikisto Arturo Graf (1848-1913)

it.wikipedia.org/wiki/Arturo_Graf 

naskiĝinta en Ateno de germana patro kaj itala patrino, kaj vivinta ĝis 15 jaroj en Greklando, Triesto kaj Rumanio; magistro pri juro en Napolo, li estis profesoro pri “Itala literaturo” kaj “Romida literatura” ĉe la Universitato de Romo, kaj dum pli ol tridek jaroj pri “Novlatina literaturo” kaj “Itala literaturo” ĉe tiu de Torino (kiel memorigas, “kun dankema amemo”, la memorŝtono metita de la Urbestraro de Torino sur lian tombon, en la urba monumenta tombejo).

Arturo Graf estas konata precipe pro sia agado de literatura kritikisto kaj studulo de la popolaj tradicioj; siatempe, li havis ankaŭ ioman konatecon kiel poeto, pro (aŭ malgraŭ, depende de la vidpunktoj) pro siaj mornaj meditoj pri la morto kaj pri la malbono en la mondo, kun la bildigo de solecaj kaj malgajaj pejzaĝoj.

Tri liaj poeziaĵoj estis tradukitaj al Esperanto:

– “Il canto del cigno” (La kanto de l’ cigno), trad. Lali Blond (Lajos Tárkony/ Ludwig Totsche), “Literatura Mondo” 1937-2, p. 44;

– “La campana” (Ploro de sonorilo), trad. Luigi Minnaja, “Itala Antologio”, COEDES/ FEI, Milano 1987, p. 438;

– “Tramonto” (Sunsubiro), trad. Luigi Minnaja, en manuskripto.

Mi transskribas, en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto, la poeziaĵon “Tramonto” (Sunsubiro), kaj aldonas portreton de la aŭtoro.


TRAMONTO

Muore il giorno; la muta aria non alita,

l’orizzonte s’annuvola e si perde;

brune sul cielo si disegnan l’arbori,

s’addensan l’ombre sull’immenso verde.

Freddo è il mio core; intorno a me s’abbujano

le minacce del mondo e della sorte;

di rimembranze il mio pensier rigurgita;

trista è l’anima mia sino alla morte.

Arturo Graf

°°°°°

SUNSUBIRO

Mortas la tag’: l’ aero mute haltas,

nubiĝas horizonto ĝis disperdo;

brune la arboj la ĉielon tranĉas,

densiĝas l’ ombroj sur senfina verdo.

Fridas kor’ mia; ĉirkaŭ mi mallumas

la minacoj de l’ mondo kaj de l’ sorto;

la penson rememoroj jam saturas;

tristas animo mia ĝis la morto.

Arturo Graf, trad. Luigi Minnaja

(el manuskripto)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *