La 12-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1746) de la svisa edukisto laŭ itala deveno kaj germana lingvo Johann Heinrich Pestalozzi, konata ankaŭ kiel Heinrich Pestalozzi (1746-1827),
eo.wikipedia.org/wiki/Johann_Heinrich_Pestalozzi
fama pro “natura” eduka metodo, bazita sur la harmonia kunagado de intelekto, koro kaj manlaboro, celanta laŭgradan evoluigon de la kapabloj jam ĉeestantaj en ĉiu, pere de intuicio kunigita kun sperto
Konvinkita pri la graveco de «kalkulado», del «mezurado» kaj de «parolo» en la eduka procezo, Pestalozzi emfazis aritmetikon, geometrion, desegnon kaj lernadon de lingvoj.
Danke al Pestalozzi, kaj al la alia granda svisa edukisto Jean-Jacques Rousseau (1712-1778), Svislando okupas elstaran lokon en pedagogio.
°°°°°
La “Svisa Antologio” de 1939 enhavas la tradukon al Esperanto de unu lia skribaĵo (“La pura trankvila grandeco de bonfara koro”).
La Svisa Radio Internacia-RSI (Radio Berno) dissendis en 1978, en Esperanto, memorigon de Pestalozzi, de Arthur Baur.
Mi aldonas la svisan poŝtmarkon de 1946 pro la duajarcenta datreveno de la naskiĝo de Pestalozzi.