La 6-an de januaro la romkatolika Eklezio solenas la tiel diritan “Epifanio de l’ Sinjoro”, nome, la Manifestiĝon de Dio en la novnaskita Infano Jesuo, okaze de la adoro de la Saĝuloj (Epifanio devenas el la greka vorto “epipháneia”, kiu signifas ĝuste “Manifestiĝo”; pli precize, “Manifestiĝoj”, ĉar la greka vorto estas neŭtra pluralo).
La romdialekta poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863) prezentas la eventon en sia kutima, sprita maniero, ne sena je aludoj; mi transskribas la koncernan soneton, en la romdialekta originalo kaj en ĝia traduko al Esperanto.
Mi aldonas bildon de detalo de fresko de la roma germandevena pentristo Ludovico Seitz (1848-1908), “La Adoro de la Saĝuloj”, en la “Kapelo de la Germanoj” de la Baziliko de Sankta Maria de Loreto.
334. PASCUA BEFANIA (1)
Da quer paese indov’hanno er vantaggio
de frabbicà er cacavo (2) e la cannella,
fecero sti tre Ré tutto sto viaggio
appress’ar guidarello (3) de la stella.
Se portava pe Corte ogni Remmaggio (4)
cuattro somari, tre cavar (5) da sella,
du’ guardie-nobbile, (6) un buffone, un paggio,
un cameo, (7) du’ cariaggi e una barella.
Arrivati a la stalla piano piano
er ré vecchio, er ré giovene e ‘r ré moro,
aveven’oro, incenz’ (8) e mirra immano. (9)
L’incenzo ar Dio, la mirra all’omo, e l’oro
toccava a Cristo com’e ré soprano, (10)
ché li Ré già se sa, tutto pe loro!
Giuseppe Gioachino Belli
1. Epifania. 2. Cacao. 3. Guida. 4. Re Magio.
forum.accademiadellacrusca.it/forum_12/interventi/4879.shtml.html
5. Cavalli. 6. Guardie nobili. 7. Cammello. 8. Incenso. 9. In mano. 10. Sovrano.
°°°°°
PASKO EPIFANIA
El tiu land’ havanta l’ avantaĝon
fabriki kaj kakaon kaj cinamon
komencis la tri Reĝoj la vojaĝon
sekvante de l’ komet’ la brilan famon.
Kiel kortegon portis ĉiu Reĝo
paĝion kaj nobelan ĉambelanon,
tri ĉevalojn kun sel’ kaj portoseĝon,
kamelon, ĉaron kaj ridigan nanon.
Atinginte la stalon en sereno
la olda reĝ’, la juna kaj l’ kolora
prezentis la donacojn kun soleno.
Incens’ al Di’, mirho por hom’ kaj ora
donac’ al Kristo, reĝo suvereno:
ĉio estas al Reĝoj plej favora!
Giuseppe Gioachino Belli,
trad.Umberto Broccatelli
(7.1.2005)