La 29-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 1953) de la itala (liguria) poeto kaj literatura kritikisto Francesco Pastonchi (1874-1953),
it.wikipedia.org/wiki/Francesco_Pastonchi
nomumita, «pro elstara famo» (sen konkurso), profesoro pri itala lingvo kaj literaturo ĉe la Universitato de Torino, membro de la Itala Akademio.
Mi transskribas unu lian poeziaĵon, en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto.
Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 1994, en la serio “La italaj manĝaĵoj”, kiu reproduktas pentraĵon de Dario Piazza (1891-1973) titolitan “La pano”, konservitan en la urbestra ĉambro en la urbodomo de Carpignano Sesia (Novara).
IL PANE
Pane, ti spezzan gli umili ogni giorno,
lieti se già non manchi alla dispensa.
A lor quale più sacra ricompensa
di te, che giungi fervido dal forno?
Come biondeggi al desco disadorno,
così tra vasi d’oro; in te si addensa
ogni ricchezza, e la più bella mensa
di tua ruvida veste non ha scorno.
Figlio del sole, tu ne porti un raggio
in ogni casa, e a chi di te procaccia
onestamente, illumini la fronte.
Ma più risplendi, quando nel viaggio,
stanco, il mendico dalla sua bisaccia
ti trae, sedendo al margine di un fonte.
Francesco Pastonchi
°°°°°
LA PANO
Pan’, vin humilaj rompas ĉiutage
jam gajaj, se al ili vi ne mankas.
Ho, kia rekompenc’ ol vi pli sanktas,
se varme venas vi el forn’ postbake.
Vi same blondas sur tabul’ modesta,
kaj ĉe orvazoj, ĉar en vi kuniĝas
ja ĉia riĉ’; eĉ se plej pompe riĉas
la tablo, ĝi ne hontas vin, krudvesta.
Filo de l’ sun’, radion vi donacas
al ciu dom’; sur frunt’ de laboristo,
gajninta vin honeste, vi rebrilas.
Sed plej vi lumas, kiam voje lacas
la almozulo kaj el la tornistro
ĉe rando de fonteto vin eltiras.
Francesco Pastonchi, trad. Kálmán Kalocsay
(“Literatura mondo” 1937-5, p. 142;