La 20-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 2001) de la franclingva senegala poeto kaj politikisto Léopold Sédar Senghor (1906-2001),
eo.wikipedia.org/wiki/L%C3%A9opold_S%C3%A9dar_Senghor
fama pro sia batalo por rekono de la kontribuo, kiun Afriko havigis al la tutmonda civilizo, kaj por universala humanismo, en la paco kaj en la libero.
Mi jam parolis pri li la 9-an de oktobro 2018,
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/10/09/leopold-sedar-senghor/
emfazante, interalie, ke Senghor estis nomumita honora civitano de Romo (li ŝatis ripeti kun fiereco la latinan frazon “Civis romanus sum” – Mi estas roma civitano): tute prave, ĉar – dum Italio forigadis latinon el la italaj mezgradaj lernejoj – Senghor enkondukis en la senegalajn lernejojn la devigan studon de latino (kaj tiun libervolan de la itala).
Mi transskribas (en la franca, kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto) kelkajn erojn de unu lia poeziajo.
Mi aldonas senegalan poŝtmarkon de 2003, memore al Léopold Sédar Senghor.
SEIGNEUR DIEU, PARDONNE À L’EUROPE BLANCHE!
Au pied de mon Afrique,
crucifiée depuis quatre cents ans,
et pourtant respirante,
laisse-moi Te dire Seigneur,
sa prière de paix et de pardon.
Seigneur Dieu, pardonne à l’Europe blanche!
Car il faut bien que Tu pardonnes
à ceux qui ont donné la chasse à mes enfants
comme à des éléphants sauvages,
et ils les ont dressés à coups de chicotte,
et ils ont fait d’eux les mains noires
de ceux dont les mains étaient blanches.
Car il faut bien que Tu oublies
ceux qui ont exporté dix millions de mes fils
dans les maladreries de leurs navires;
qui en ont supprimé deux cents millions.
Et ils m’ont fait une vieillesse solitaire
parmi la forêt de mes nuits
et la savane de mes jours.
Seigneur la glace de mes yeux s’embue,
et voilà que le serpent de la haine
lève la tête dans mon cœur,
ce serpent que j’avais cru mort…
Tue-le Seigneur,
car il me faut poursuivre mon chemin.
Ô bénis ce peuple, Seigneur,
qui cherche son propre visage sous la masque
et a peine à le reconnaître;
qui Te cherche parmi le froid,
parmi la faim qui lui rongent os et entrailles;
et la fiancée pleure sa viduité,
et le jeune homme voit sa jeunesse cambriolée,
et la femme lamente oh!
l’œil absent de son mari,
et la mère cherche le rêve de son enfant dans les gravats.
Ô bénis ce people
qui rompt ses liens,
bénis ce peuple aux abois
qui fait front à la meute boulimique
des puissants et des tortionnaires.
Et avec lui tous les peuples d’Europe,
tous les peuples d’Asie
tous les peuples d’Afrique
et tous les peuples d’Amérique,
qui suent sang et souffrances.
Et au milieu de ces millions de vagues,
vois les têtes houleuses de mon people;
et donne à leurs mains chaudes
qu’elles enlacent la terre
d’une ceinture de mains fraternelles.
Léopold Sédar Senghor
°°°°°
SIGNORE DIO, PERDONA L’EUROPA BIANCA!
Ai piedi della mia Africa,
crocifissa da quattrocento anni,
e tuttavia viva,
lascia che io Ti dica, Signore,
la sua preghiera di pace e di perdono.
Signore Dio, perdona l’Europa bianca!
Perché bisogna proprio che Tu perdoni
coloro che hanno dato la caccia ai miei figli
come a elefanti selvaggi,
e li hanno ammaestrati a colpi di frusta
e hanno fatto di loro le mani nere
di chi le mani le aveva bianche.
Perché bisogna proprio che Tu dimentichi
coloro che hanno deportato dieci milioni di miei figli
nei lazzaretti delle loro navi;
che ne hanno uccisi duecento milioni.
E mi hanno reso una vecchiaia solitaria
nella foresta delle mie notti
e la savana dei miei giorni.
Signore, lo specchio dei miei occhi si appanna,
ed ecco che il serpente dell’odio
alza la testa nel mio cuore,
quel serpente che avevo creduto morto…
Uccidilo, Signore,
perché devo proseguire il mio cammino.
Benedici quel popolo, Signore,
che cerca il proprio volto sotto la maschera
e fa fatica a riconoscerlo;
che Ti cerca nel freddo,
nella fame che gli rodono ossa e viscere;
e la giovanetta piange la sua vedovanza,
e il giovane vede la sua gioventù derubata,
e la moglie lamenta, ahimè,
l’occhio assente del marito,
e la madre cerca il sogno del figlio nelle macerie.
Benedici questo popolo
che spezza le sue catene,
benedici questo popolo allo stremo
che fa fronte alla muta insaziabile
dei potenti e degli aguzzini.
E con lui tutti i popoli d’Europa,
tutti i popoli dell’Asia,
tutti i popoli dell’Africa
e tutti i popoli dell’America,
che sudano sangue e sofferenze.
E in mezzo a questi milioni di onde,
vedi le teste ondeggianti del mio popolo,
e da’ loro mani calde
che abbraccino la terra
con una cintura di mani fraterne.
Léopold Sédar Senghor, trad. Antonio De Salvo
°°°°°
PARDONU, SINJORO, LA BLANKAN EŬROPON!
Ĉe la piedoj de mia Afriko,
krucumata de kvarcent jaroj,
kaj tamen ankoraŭ viva,
permesu, Sinjoro,
ke mi al Vi diru ĝian preĝon
de paco kaj pardono.
Pardonu, Sinjoro, la blankan Eŭropon!
Ĉar necesas, ke Vi pardonu, Sinjoro,
tiujn kiuj ĉasadis miajn filojn,
kvazaŭ sovaĝajn elefantojn,
kaj subigis ilin skurĝobate,
kaj faris el ili la nigrajn manojn
de la blankamanaj homoj.
Ĉar necesas, ke Vi forgesu
tiujn kiuj, en la fundo de siaj ŝipoj,
forkondukis dek milionojn da miaj filoj;
kiuj formortigis da ili ducent milionojn,
kaj al mi havigis solecan maljunaĝon,
en la arbaro de miaj noktoj,
en la savano de miaj tagoj.
Sinjoro, la spegulo de miaj okuloj opakiĝas,
kaj jen: la serpento de malamo
levas la kapon en mia koro:
tiu serpento, kiun mi kredis morta…
Mortigu ĝin, Sinjoro,
ĉar mi devas pluiri mian vojon.
Benu ĉi tiun popolon,
kiu serĉas sub la masko sian propran vizaĝon,
kaj apenaŭ ĝin rekonas;
kiu serĉas Vin en la malvarmo,
en la malsato, kiu tordas intestojn kaj ostojn;
la fianĉino priploras sian solecon,
la junulo vidas sian junaĝon prirabita,
la edzino prilamentas la malproksiman
okulon de sia edzo,
la patrino serĉas inter la ruboj sian infanon.
Ho, benu ĉi tiun popolon,
kiu disrompas siajn katenojn,
benu ĉi tiun elĉerpitan popolon,
kiu frontas kontraŭ malsatan hundaron
el potenculoj kaj torturantoj.
Kaj benu, kun ĝi,
ĉiujn popolojn de Eŭropo,
ĉiujn popolojn de Azio,
ĉiujn popolojn de Afriko
kaj ĉiujn popolojn de Ameriko,
kiuj ŝvitas per sango kaj suferoj.
Inter tiuj milionoj da ondoj,
rigardu la ondantajn kapojn de mia popolo;
kaj komplezu, ke iliaj varmaj manoj
ĉirkaŭligu la terglobon
per ĉeno de frataj manoj.
Léopold Sédar Senghor, trad. Battista Cadei
(“Espero Katolika” 1-2/1984)