Homoj

Jane Austen

La 16-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1775) de la angla verkistino Jane Austen (1775-1817),

eo.wikipedia.org/wiki/Jane_Austen

ankoraŭ hodiaŭ tre populara, konata ĉefe pro la romanoj “Pride and Prejudice” (Fiereco kaj antaŭjuĝemo), “Sense and Sensibility” (Racio kaj Sentemo) kaj “Emma”, en kiuj estas bildigita, kun granda sentiveco kaj fajna psikologio, la angla burĝaro de la komenco de la deknaŭa jarcento: malgranda provinca mondo, en kiu la aŭtorino mem pasigis vivon mallongan (ŝi mortis je nuraj 42 jaroj), monotonan kaj modestan.

Ĉar ĉiuj romanoj estis publikigitaj anonimaj, Jane Austen estis longatempe malmulte konata, kvankam ŝiaj verkoj estis larĝe disvastigitaj; nur ĉirkaŭ 1890 la kritiko “ekrimarkis” ŝin, kaj de tiam ŝiaj romanoj inspiris multajn verkistojn kaj reĝisorojn (kiuj produktis dekojn da sukcesaj filmoj por kino kaj televido).

En Esperanto ekzistas la traduko, de Don Harlow, de kelkaj ĉapitroj de “Pride and Prejudice” (Fiereco kaj antaŭjuĝemo):

literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Noveloj/fiero/

literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Noveloj/fiero/chap01.html

Mi aldonas 6 britajn poŝtmarkojn de 2013 pri 6 romanoj de Jane Austen: “Sense and sensibility”, “Pride and prejudice”, “Mansfield Park”, “Emma”, “Northanger Abbey”, “Persuasion”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *