Homoj

Oscar Niemeyer

La 15-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1907) de la brazila arkitekto Oscar Ribeiro de Almeida de Niemeyer Soares, konata kiel Oscar Niemeyer (1907-2012),

eo.wikipedia.org/wiki/Oscar_Niemeyer 

unu el la plej gravaj arkitektoj de la 20-a jarcento, pioniro en la utiligo de ferbertono, laŭ la ekzemplo de la svisa-franca arkitekto Le Corbusier, kun tre personaj ondoliniaj formoj.

Pro siaj maldekstraj politikaj opinioj, li dufoje ne ricevis la enirpermeson en Usonon (kvankam li estis unu el la projektistoj de la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko); kaj li estis malmole kontraŭstarita dum la brazila milita diktaturo (1961-1985), tiom ke li estis devigita al ekzilo en Eŭropo (inkluzive de Italio). Li restis aktiva preskaŭ ĝis la morto, okazinta je 105 jaroj.

Niemeyer estas fama precipe kiel projektinto de multaj el la konstruaĵoj (publikaj kaj privataj) de la nova brazila ĉefurbo, Brasília, naskiĝinta el la nulo en nuraj 4 jaroj fine de la 50-aj jaroj de pasinta jarcento, je la centro de la lando, je grandega distanco de la urboj ĝis tiam plej gravaj; aparte, de Niemeyer estas memorigata la Katedralo de Brasília.

Mi transskribas, kun traduko al la itala, artikolon surondigitan de RAI-Itala Radiotelevido (Radio Roma) la 10-an de februaro 1980, en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto, kaj aldonas brazilan poŝtmarkon de 2010, kun silueta bildo de la Katedralo de Brasilia.


(segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 10.2.1980

EKSPOZICIO PRI NIEMEYER

Teksto de Enzo Marino, traduko de Antonio De Salvo

Ekspozicio en Venecio dediĉita al Oscar Niemeyer, la arkitekto, kiu konstruis la urbon Brasília, kaj kiu, hodiaŭ, estas unu el la prestiĝaj en la mondo. La brazila majstro, kiu multe amas Italion, diris plurfoje, ke li havas Venecion en sia koro. Nun, la urbo de la laguno dediĉas al li, en Palaco Grassi, riĉan kaj pravan omaĝon, kiu ebligas komfortan trarigardon de unu el la plej mirindaj artaj karieroj de nia jarcento.

La famo de Niemeyer komenciĝis kiam atingis Brazilon, en 1936, Le Corbusier, kiu indikis la uzon, kiun oni povas fari per la novaj konstrumaterialoj, ekspluatataj kun fantazio kaj libero. Niemeyer pruvis tuj, ke li, kapablas preteriri la vojon indikitan al li de Le Corbusier, utiligante la formon kaj la spacon laŭ ekstremaj eblecoj proponataj de la tensio kaj de la materio. 

En la ekspozicio de Palaco Grassi, la paneloj reproduktas la detalojn de tiu “skulptaĵo”, kiu estas la urbo Brasília. En Italio mem, la plej grava atesto de la agado de Niemeyer estas la sidejo de la Eldonejo Mondadori en Segrate apud Milano. Kiam ĝi estis inaŭgurita, en 1975, oni parolis pri “kosmoŝipo en la lombarda ebenaĵo”.

°°°°°

(traduzione)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 10.2.1980

Enzo Marino: MOSTRA SU NIEMEYER

Una mostra a Venezia dedicata ad Oscar Niemeyer, l’architetto che ha costruito la città di Brasília, e che oggi è uno dei più prestigiosi al mondo. Il maestro brasiliano, che ama molto l’Italia, ha detto molte volte che ha Venezia nel cuore. Adesso, la città della laguna gli dedica, Palazzo Grassi, un ricco e giusto omaggio, che consente un comodo sguardo ad una delle più meravigliose carriere del nostro secolo.

La fama di Niemeyer incominciò quando arrivò in Brasile, nel 1936, Le Corbusier, il quale mostrò l’uso che si può fare dei nuovi materiali da costruzione, sfruttati con fantasia e libertà. Niemeyer dimostrò subito che era in grado di andare oltre sulla strada che gli aveva indicato Le Corbusier, utilizzando la forma e lo spazio al limite delle possibilità offerte dalla tensione e dalla materia.

Nella mostra di Palazzo Grassi, i pannelli riproducono i dettagli di quella “scultura” che è la città di Brasília. In Italia, la più importante testimonianza dell’attività di Niemeyer è la sede della casa editrice Mondadori a Segrate presso Milano. Quando fu inaugurata, nel 1975, si parlò di una “nave spaziale nella pianura lombarda”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *