Homoj

Federico II

La 13-a de decembreo estas la datreveno de la morto (en 1250) de Friedrich II. Hohenstaufen (en Esperanto, Frederiko la 2-a de Ŝvabio; en la itala, Federico II di Svevia), Imperiestro de la Sankta Romia Imperio kaj Reĝo de Sicilio (1194-1250).

eo.wikipedia.org/wiki/Frederiko_la_2-a_(Sankta_Romia_Imperio) 

Dum mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, mi limiĝas atentigi pri kelkaj kuriozaĵoj:

– ĉe la naskiĝo, la estonta Imperiestro troviĝis laŭvorte “sur la strato”; fakte, kiel mi rakontis la 27-an de novembro 2019,

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/11/27/costanza-daltavilla/ 

lia patrino (Constance de Hauteville/ Konstanca de Hauteville) akuŝis lin sur la placo de Jesi (Ancona/ Ankono);

– li estis difinita de la samtempuloj “Stupor mundi”, dusenca latina esprimo, kiu laŭ liaj admirantoj signifis “Mirindaĵo de la mondo”, kaj laŭ liaj malŝatantoj “Teruro de la mondo”;

– venkinte la muzulmanojn de Sicilio kaj de Malto, li ampkekse utiligis saracenajn militistojn, kiuj estis tiuj plej fidelaj al li;

– li adoptis por la Regno de Sicilio regulojn, kiuj anticipis “modernajn” karakterizojn, inter kiuj esenca egalrajteco de la subuloj kaj allaso de la virinoj al la heredaj rajtoj;

– li scipovis paroli ses lingvojn (latinon, sicilian, germanan, francan, grekan kaj araban);

– pasiplena pri la araba kulturo, li tradukigis el tiu lingvo multajn verkojn (aparte, tiujn de Ibn Rushd/ Averoeso), tiom ke li estis alnomita “baptita sultano”;

– li mem ŝatinda literaturisto, li protektis poetojn kaj artistojn; ĉe lia Kortego evoluis la Sicilia Poezia Skolo (ĉe kiu estis inventita la “soneto”), kiu influis la naskiĝantan italan lingvon, inkluzive de Dante Alighieri, tiom ke la sicilia estis ĉe la rando fariĝi beletra nacia lingvo de Italio;

– li okupiĝis pri multegaj fakoj, interalie ankaŭ pri matematiko (la piza matematikisto Leonardo Fibonacci dediĉis al li sian libron “Liber quadratorum”); 

– li fondis (en 1224) la Universitaton de Napolo, kiu nun havas lian nomon: unuan ŝtatan kaj laikan universitaton en Okcidento, kontraŭstare al tiu de Bolonjo, regata de la Papo;

– la plej fama el la centoj da kasteloj kaj fortikajoj en rilato kun Frederiko la 2-a estas Castel del Monte apud Andria (Apulio), riĉaĵo UNESKO de la homaro;

– li estis ekskomunikita du fojojn; tamen li estas entombigita en la Katedralo de Palermo;

– en la Dia Komedio, Dante Alighieri mencias Frederikon la 2-an tri fojojn en la Infero, unu en Purgatorio kaj unu en Paradizo:

«Qui con più di mille giaccio:

qua dentro è ‘l secondo Federico»

«Kunestas pli ol mil ĉi-kompanie,

Frederiko dua».

(Infero 10-a, 119-120, herezuloj kaj epikuranoj)

(trad. Enrico Dondi)

°°°°°

«Io son colui che tenni ambo le chiavi

del cor di Federigo»

«Mi havis la ŝlosilojn de l’ sekreto

de l’ kor’ de Frederiko»

(Infero 13-a, 58-60, 68-69, Pier delle Vigne)

(trad. Enrico Dondi)

°°°°°

«ma dentro tutte piombo e gravi tanto,

che Federico le mettea di paglia»

el plumbo en interno, 

ke l’ pez’ de l’ frederikaj ŝajnus pajlo.

(Infero 23-a, 65-66)

(trad. Enrico Dondi)

°°°°°

«In sul paese ch’Adige e Po riga,

solea valore e cortesia trovarsi

prima che Federigo avesse briga»

En la eben’ de Po kaj de Adigo 

ekzistis ĝentileco kaj bontono, 

antaŭ ol ĝenojn havis Frederiko.

(Purgatorio 16-a, 115-117, Marco Lombardo)

(trad. Enrico Dondi)

«Quest’è la luce della gran Costanza

che del secondo vento di Soave

generò il terzo e l’ultima possanza»

Estrin’ Konstanca ĵetas lumon vastan: 

ŝi de la dua vento de Ŝvabio 

naskis la trian, la potencon lastan». 

(Paradizo 3-a, 118-120, Piccarda Donati)

(trad. Enrico Dondi)

°°°°°

Mi aldonas:

– la italan poŝtmarkon de 1994, laŭ skizo de Maria Carmela Perrini, pro la 800-jara datreveno de la naskiĝo de Frederiko la 2-a;

– la germanan poŝtmarkon de 1994, pro la 800-jara datreveno de la naskiĝo de Frederiko la 2-a;

– la italan poŝtmarkon de 1992, laŭ skizo de Antonio Ciaburro, pri la Universitato de Napolo “Federico II” (Frederiko la 2-a);

– la italan poŝtmarkon de 1977, laŭ skizo de Emidio Vangelli, pri Castel del Monte;

– la bildon de la tombo de Frederiko la 2-a en la Katedralo de Palermo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *