La 4-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 1894) de la skota verkisto kaj poeto Robert Louis Stevenson (1850-1894),
eo.wikipedia.org/wiki/Robert_Louis_Stevenson
fama precipe pro la romanoj:
– “Treasure Island” (Trezorinsulo);
– “The Strange Case of Dr Jekyll and Mr Hyde” (Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde);
– “Kidnapped” (Forkaptita).
Sindediĉa al verkado ekde junaĝo (li publikigis sian unuan verkon kiam li havis 28 jarojn), li multe vojaĝis, tamen (male ol kutime oni diras) ne pro aventura emo, sed ĉar li estis malsana pro ftizo (li mortis je nuraj 49 jaroj, en la insularo Samoa en la Pacifika Oceano).
Mi jam parolis pri li la 13-an de novembro 2018.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/11/13/robert-louis-stevenson/
Intertempe, aperis plia traduko de verko de Stevenson:
karapaco.de/u/stevenson_robert/stevenson_botelodiablo.pdf
Mi transskribas (en la angla, kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto) aforismon de Stevenson, kaj aldonas poŝtmarkon de Insularo Okcidenta Samoa de 1939 kun portreto de la verkisto.
The cruelest lies are often told in silence. A man may have sat in a room for hours and not opened his teeth, and yet come out of that room a disloyal friend or a vile calumniator.
And how many loves have perished because, from pride, or spite, or diffidence, or that unmanly shame which withholds a man from daring to betray emotion, a lover, at the critical point of the relation, has but hung his head and held his tongue!
Robert Louis Stevenson
°°°°°
Le bugie più crudeli sono spesso dette in silenzio. Un uomo può essere rimasto seduto in una stanza per ore senza aprir bocca, e tuttavia uscire da quella stanza come un amico sleale o un vile calunniatore.
E quanti amori sono andati in malora perché, per orgoglio, o ripicca, o diffidenza, o quel pusillanime ritegno che trattiene un uomo dal coraggio di tradire un’emozione, un amante, nel punto critico della relazione, ha soltanto lasciato pendere il capo ed ha frenato la lingua!
Robert Louis Stevenson, trad. Antonio De Salvo
°°°°°
La plej kruelaj mensogoj ofte ekparoliĝas silente. Unu viro estas eble sidinta en ĉambro kelkajn horojn, ne malferminte la buŝon, kaj tamen li eliras el tiu ĉambro, kiel mallojala amiko aŭ malnobla kalumnianto.
Kaj kiom da amoj pereis tial, ke ĉe la kriza punkto de sia rilato, la amanto – pro fiero, pro rebato, pro senkonfido, aŭ pro tiu nevira honto, kiu senkuraĝigas viron elmontri emocion – lasis pendi la kapon kaj silentis!
Robert Louis Stevenson, trad. E. von Lilienhoff-Adelstein
(“La Revuo” 1912-1913, VII, p. 464)