La 27-a de novembro estas la datreveno de la morto (en 1198) de Constance de Hauteville, en la itala Costanza d’Altavilla, en Esperanto Konstanca de Hauteville (1154-1198),
eo.wikipedia.org/wiki/Konstanca_la_1-a_(Sicilio)
lasta ido de la normanda dinastio Hauteville, Reĝino de Sicilio, Imperiestrino-edzino de la Sankta Roma Imperio (kiel edzino de Henriko la 6-a Hohenstaufen de Ŝvabio, siavice filo de Frederiko la 1-a Hohenstaufen de Ŝvabio “Rugbarbulo”), kaj patrino de Imperiestro Frederiko la 2-a Hohenstaufen de Ŝvabio.
Naskiĝinta kaj mortinta en Palermo, Konstanca estas entombigita en Palermo en la Katedralo (mi aldonas ĝian bildon), apud sia patro Roger II de Hauteville “le Normand” (en la itala, Ruggero II d’Altavilla “il Normanno”, en Esperanto Roĝero la 2-a de Hauteville “la Normanda”).
Konstanca de Hauteville estas dirita “la Granda” por distingi ŝin disde la bofilino Constanza de Aragón (en la itala, Costanza d’Aragona; en Esperanto, Konstanca de Aragono), edzino de Frederiko la 2-a.
Ŝi estis je la centro de akraj kaj kompleksaj luktoj pro heredo (kiuj koncernis la Sanktan Roman Imperion kaj la Regnon de Sicilio) je la morto de la nevo Guillaume II de Hauteville “le Bon” (en la itala, Guglielmo II d’Altavilla “il Buono”; en Esperanto, Vilhelmo la 2-a de Hauteville “la Bona”).
Konstanca estas memorigita trifoje en la itala literaturo:
– En la “Divina Commedia”- Dia Komedio (Paradizo, Kanto 3-a, versoj 118-120), Dante Alighieri tiel prezentas ŝin:
Quest’è la luce della Gran Costanza
che del secondo vento di Soave
generò ‘l terzo e l’ultima possanza.
(traduko:
Ŝi estas lumo de Konstanca granda,
kiu el dua vento de Soave
naskis trian kaj lastan potenculon.
(trad. Giovanni Perlongo)
Estrin’ Konstanca ĵetas lumon vastan:
ŝi de la dua vento de Ŝvabio
naskis la trian, la potencon lastan.
(trad. Enrico Dondi);
“Soave” estas la arkaika italigo de la germana Schwaben”, tio estas Ŝvabio; “la dua kaj tria vento” referencas, en rilato kun dinastio Hohenstaufen de Ŝvabio, respektive Henrikon la 6-an (edzon) kaj Frederikon la 2-an (filon) – la unua estis Frederiko la 1-a Hohenstaufen de Ŝvabio “Rugbarbulo”; “la potenco lasta” referencas la fakton, ke Frederiko la 2-a estis la lasta Imperiestro de dinastio Hohenstaufen;
– ĉiam en la “Dia Komedio” (Purgatorio, Kanto 3-a, versoj 112-113), ŝia nepo Manfredi Hohenstaufen de Ŝvabio tiel prezentas sin:
“Io son Manfredi,
nepote di Costanza imperadrice”
(traduko:
“Jen estas mi Manfredi,
nep’ de Konstanca imperiestrino”
(trad. Giovanni Peterlongo)
“Estas mi Manfredo,
la nepo de Konstanca regnestrino
(trad. Enrico Dondi);
– en la “Nuova Cronica” (Nova Kroniko), la historiisto Giovanni Villani (1280-1348) mencias la kuriozecon de la nasko de Frederiko la 2-a, kiun Konstanca (jam 40-jara) akuŝis, la 26-an de decembro 1194, por tiel diri “publike”, sub tendo en la ĉefa placo de Jesi, urbeto de centra Italio en regiono Markio, dumvoje de Germanio al Sicilio.
Rakontas interalie Villani:
«Quando la ‘mperatrice Costanza era grossa di Federigo, s’avea sospetto in Cicilia e per tutto il reame di Puglia, che per la sua grande etade potesse esser grossa; per la qual cosa quando venne a partorire fece tendere un padiglione in su la piazza di Palermo e mandò bando che qual donna volesse v’andasse a vederla; e molte ve n’andarono e vidono, e però cessò il sospetto»
(traduko:
«Kiam Imperiestrino Konstanca estis graveda je Frederiko, oni suspektis, en Sicilio kaj en la tuta regno de Apulio, ke pro la alta aĝo ŝi ne povas esti graveda; tial, kiam ŝi estis akuŝonta, ŝi starigis tendon sur la placo de Palermo kaj disanoncis, ke ĉiu ajn virino deziranta tion, iru ŝin vidi; kaj multaj iris kaj vidis, kaj tial ĉesis la suspekto»)
Oni diru, tamen, ke la modernaj historiistoj ne estas konvinkitaj pri la rakonto de Villani, kiu estas plena je malĝustaĵoj (kaj povus esti frukto de la popola imagopovo): Konstanca estis onklino de Vilhelmo la 2-a de Hauteville, ne lia fratino; la geedziĝo kun Henriko la 6-a okazis en Milano, ne en Romo; Konstanca edziniĝis je 32 anni, ne je 50; ŝi akuŝis je 40 jaroj, ne 52; la nasko de Frederiko la 2-a okazis en la placo de Jesi, ne en Palermo.