La 26-an de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1883) de la hungara poeto, verkisto kaj tradukisto Mihály Babits (1883-1941),
eo.wikipedia.org/wiki/Mih%C3%A1ly_Babits
unu el la plej estaraj reprezentantoj de la tiel dirita “Generacio de Nyugat/ Okcidento”, kiu celis malfermi la hungaran kulturon al tiu eŭropa.
Babits estas konata ankaŭ kiel tradukisto: li konis multajn lingvojn (en 1913 li ankaŭ vizitis kurson pri Ido), kaj tradukis al la hungara el la lingvoj greka, germana, franca, angla, rumana kaj itala (interalie, la tutan “Divina Commedia”/ Dian Komedion de Dante Alighieri).
Mi jam parolis pri Babits la 26-an de novembro 2017.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/11/26/mihaly-babits/
Pluaraj liaj poeziaĵoj estis tradukitaj al Esperanto, kaj publikigitaj en “Literatura Mondo” (1924), en la “Hungara Antologio” (1957), en “Tutmonda sonoro” (1981); ankaŭ aperis en Esperanta traduko, en 1929, unu lia romano (“Gólyakalifa”- La Cikoni-kalifo).
Mi transskribas (en la hungara, kaj en ĝiaj tradukoj al la itala kaj al Esperanto) lian poeziaĵon “Régen elzengtek Sappho napjai” (Da tempo non risuonano più i giorni di Saffo – Delonge forsonoris temp’ de Sappho).
Mi aldonas hungaran poŝtmarkon de 1983 pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Mihály Babits.
RÉGEN ELZENGTEK SAPPHO NAPJAI
A líra meghal. Nagyon is merész
kezekkel téptük a kényes leány
hegedű-testét, vad-vad hangokig
csigázva, hogy ma már csak nyögni tud
s hörögni mint halódó… Nincs ütem
jajában többé, nincs se szó, se tag:
az értő agy s zenés szív nem beszél,
csak a tüdő liheg, csak a torok
kiált s a szédült gyomor álmodik.
A líra elhal, néma ez a kor.
Kinek szólsz, lélek? Mondják, milliók
nyögését nyögd ma, testvérek vagyunk
s mit ér a szó, amely csupán tiéd?
De istenem, hát testvér az aki
nem hallja meg testvére panaszát
ha nem övé is? Önző a világ:
csak közös ínség, közös láz, közös
zavar dadog – a többi csönd s magány.
A líra meghal, és a szerelem,
mint a galambok csókja, hangtalan.
Óh kedvesem! magunknak szól a dal.
Régen elzengtek Sappho napjai.
Csókolj! A líra meghal, és a bús
élet a kettes csöndbe menekül.
Az ember hajdan ember volt, s szíve
itta az embert, testvérszív; – ma nyáj,
megunt baján kérődző. Légy sziget
s várj napot a mocsárból! Különös
gubók szülhetnek pillét. Mit tudod?
Az istenek halnak, az ember él.
Babits Mihály
°°°°°
DA TEMPO NON RISUONANO PIÙ I GIORNI DI SAFFO
Muore la poesia lirica. Abbiamo strapazzato
il suo corpo – violino da ragazza delicata,
costringendola a emettere suoni sfrenati,
oggi è in grado solo di gemere e rantolare
come un moribondo… il suo lamento
non ha più ritmo, ne parola, ne misura:
la mente aperta e il cuore musicale
non parla, solo il polmone ansima, solo
la gola grida e lo stomaco stordito sogna.
La poesia lirica svanisce, quest’epoca è muta.
Anima, a chi ti rivolgi? Dicono, devi
gemere lo strazio dei milioni, siamo fratelli
e a cosa serve la parola, se è soltanto tua?
Ma, Dio mio, è fratello colui, che non
intende il lamento di suo fratello, se non
è anche suo? Il mondo è egoista: solo la
miseria comune, la febbre, il disordine
comune balbetta – il resto è silenzio, solitudine.
Muore la poesia lirica, e l’amore è
silenzioso, come il bacio delle colombe.
Oh, mia amata! il canto è per noi stessi.
Da tempo non risuonano più i giorni di Saffo.
Baciami! La poesia lirica muore, la vita
mesta si rifugge nel silenzio della coppia.
Un tempo, l’uomo era un uomo, il suo cuore
batteva per l’altro, cuor di fratello; – oggi
è gregge, che rumina sulla propria miseria.
Sii isola e aspetta il levarsi del sole dalla palude!
Dai bozzoli strani possono nascere farfalle.
Che ne sai? Gli Dei muoiono, l’uomo vive.
Babits Mihály, trad. Cikos Ibolja
°°°°°
DELONGE FORSONORIS TEMP’ DE SAPPHO
Liriko mortas. Tro aŭdace ŝiris
ni violono-korpon de l’ sentema
knabin’, trudante por sovaĝ-sovaĝaj
eksonoj, ke ĝi povas jam nur ĝemi,
stertori kiel ja mortant’… Nek ritmo
en sia ve’, nek vort’ plu, nek artiko:
komprena mens’, muzika kor’ ne sonas,
jam nur la pulm’ spiregas, nur la gorĝo
kriegas, la stomak’ sveninta sonĝas.
Lirik’ formortas, mutas ĉi epok’.
Anim’, por kiu kanti? Oni diras:
de miloj ĝemon ĝemu, jen ni: fratoj,
ĉu taŭgas vort’ estanta nur la via?
Sed, Di’, ĉu estas frato kiu ĝemo
de sia frat’ ne aŭdas, se ne estas
ĝi ankaŭ lia? Mond’ sinama! sole
komuna febro kaj mizer’, komuna
konfuz’ balbutas:— krome: mut’, soleco!
Liriko mortas, kaj la amo estas
senvoĉa kiel kiso de kolomboj.
Ho kara! sonas por ni mem la kant’.
Delonge forsonoris temp’ de Sappho.
Ho kisu! Mortas la lirik’. Rifuĝas
la viv’ malĝoja al silent’ duopa.
La homo iam estis hom’ kaj trinkis
per frata kor’ la homon; — nun, ŝafar’,
remaĉas ĝi ĉagrenon tedan. Estu
insul’, el marĉ’ atendu sunon! Naskas
larvaĉoj papilion! Kiu scias?
La dioj mortas ja, la homo vivas.
Mihály Babits, trad. Kálmán Kalocsay
(“Literatura mondo” 1924-3, p. 39)