Eventoj · Objektoj

Rajtoj de Infanaro

La 20-an de novembro 1989, ĝuste antaŭ 30 jaroj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis la Konvencion pri la rajtoj de infanoj kaj adoleskantoj (en la angla, “Convention on the Rigths of the Child – CRC”), ratifitan de Italio la 27-an de majo 1991 per la leĝo n. 176, kaj rekonitan de 196 Landoj.

www.unicef.it/Allegati/Convenzione_diritti_infanzia_1.pdf 

Ĝi konsistas el 54 artikoloj; ekzistas, krome, tri libervolaj Protokoloj, al kiuj, nome, aliĝas nur tiuj Landoj, kiuj volas tion fari; Italio ratifis, per la leĝo de la 11-a de marto 2002, n. 46, la du unuajn Protokolojn, faritajn en Novjorko la 6-an de seprtembro 2000, kiuj pritraktas la seksan misuzon de neplenaĝuloj (vendo, prostituado, seksa turismo, pornografio), kaj la implikon de neplenaĝuloj en la armitajn konfliktojn; kontraŭe, ĝi ankoraŭ ne ratifis la trian Protokolon, faritan en novembro 2011, kiu koncernas la procedurojn, por ke la neplenaĝuloj povu aktivigi siajn rajtojn kaze de malobservoj (por informo: ĝis nun ratifis nur Albanio, Bolivio, Gabono, Germanio, Montenegro, Portugalio, Hispanio, Tajlando, Slovakio kaj Kostariko). 

La teksto de la Konvencio kaj de la Protokoloj ne estas facile komprenebla; ne nur, memevidente, ĉar ĝi estas verkita per faka lingvaĵo, sed ankaŭ ĉar en la traduko el la angla perdiĝis kelkaj gravaj nuancoj: ekzemple, la angla teksto indikas kiel celaton la “child”, tradukitan en la italan per “fanciullo” ( = infano), dum la itala leĝo de ratifo utiligas la pli ampleksan esprimon “diritti dell’infanzia e dell’adolescenza” (rajtoj de infanaro kaj adoleskantaro), kaj mem la itala Oficejo de UNICEF atentigas, ke estus preferinde traduki la anglan terminon “child”, anstataŭ per “fanciullo”, per “bambino, ragazzo e adolescente” (infano, knabo kaj adoleskanto).

 La pruvo, ke la teksto de la Konvencio estas malfacila, videblas en la fakto, ke pluraj instancoj, publikaj kaj privataj, publikigis simpligitajn gvidilojn, per facilaj vortoj taŭgaj por neplenaĝuloj.

Hodiaŭ, ĉiel ajn, mi ne volas referenci la “jurajn” rajtojn entenatajn en tiuj formalaj tekstoj, sed atentigi pri aliaj rajtoj (kiujn oni povus difini “naturaj”), transskribante tion, kion antaŭ kelkaj jaroj skribis Prof. Gianfranco Zavalloni (1957-2012), tradukitan al 47 lingvoj kaj dialektoj, inkluzive de Esperanto.

scuola.regione.emilia-romagna.it/focus-scuola/i-diritti-naturali-dei-bambini/i-diritti-naturali-dei-bimbi-e-delle-bimbe-nelle-lingue-dei-popoli-della-terra 

Mi aldonas:

– la svisan poŝtmarkon de 1999 pri la “rajtoj de la infanoj” (kun klarigoj en la 4 oficialaj lingvoj de Svislando: Rechte des Kindes, Dregts dals uffants, Droits de l’enfant, Diritti dell’Infanzia);

– la italan poŝtmarkon de 1998 pro la 200-jara datreveno de la naskiĝo de Giacomo Leopardi (1798-1837), kun la portreto de la poeto kaj la placo menciita en la poeziaĵo “Il sabato del villaggio” (La sabato de l’ vilaĝo):

I fanciulli gridando

su la piazzuola in frotta,

e qua e là saltando,

fanno un lieto romore.

La knabaro kriante

sur la malgranda placo,

en ĝi dise saltante

faras gajan bruadon;

Giacomo Leopardi, trad. Corrado Grazzini

°°°°°

LA NATURAJ RAJTOJ

de knaboj kaj knabinoj

1. LA RAJTO JE NENIFARADO, travivi momentojn da tempo ne programitajn de la plenkreskuloj.

2. LA RAJTO MALPURIĜI, ludi per sablo, tero, herbo, folioj, akvo, ŝtonoj, branĉetoj.

3. LA RAJTO JE LA ODOROJ, sensi la guston de la odoroj, rekoni la parfumojn proponatajn de la naturo.

4. LA RAJTO JE DIALOGO, aŭskulti kaj povi ekparoli, interveni kaj dialogi.

5. LA RAJTO JE LA UZO DE LA MANOJ, enŝovi najlojn, segi kaj raspi lignaĵojn, smirgi, alglui, modli argilon, kunligi ŝnurojn, ekbruligi fajron.

6. LA RAJTO JE BONA KOMENCO, manĝi sanajn nutraĵojn ekde la naskiĝo, trinki puran akvon kaj kaj spiri puran aeron.

7. LA RAJTO JE LA STRATO, ludi libere sur la placo, piediri laŭ la vojoj.

8. LA RAJTO JE SOVAĜECO, konstrui lud-rifuĝejon en la arbaretoj, posedi kanejojn por sin kaŝi, arbojn por suprengrimpi.

9. LA RAJTO JE SILENTO, aŭskulti la blovon de l’ vento, la kanton de la birdoj, la glugladon de l’ akvo

10. LA RAJTO JE LA NUANCOJ, vidi la leviĝon de l’ suno kaj ĝian subiron, admiri, en la nokto, la lunon kaj la stelojn.

Gianfranco Zavalloni, trad. Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *