Homoj

Clark Gable

La 16-a de novembro estas la datreveno de la morto (en 1960) de la usona aktoro laŭ germana deveno Clark Gable (1901-1960), 

eo.wikipedia.org/wiki/Clark_Gable 

fama precipe pro la filmoj “Gone with the wind” (Forigita per la vento) kaj “Mutiny on the Bounty” (Ribelo sur Bounty).

Kuriozaĵo: “Idiot’s Delight” (Delico de Idioto)

eo.wikipedia.org/wiki/Idiot%27s_Delight

estas usona filmo de 1939, produktita de Metro-Goldwyn-Mayer, reĝisorita de Clarence Brown, kun (interalie) Clark Gable, Norma Shearer, Virginia Grey, Joseph Schildkraut kaj Fritz Feld; en ĝi, Clark Gable ludas la rolon de Usonano, kiu vizitas fikcian Eŭropan landon, en kiu la loka lingvo estas Esperanto.

Tiu filmo estas bazita sur la samnoma pacifisma teatraĵo (1936) de Robert E. Sherwood. En la teatraĵo, la popolo de la Lando parolis itale. Kiam oni faris la filmon, oni decidis ŝanĝi la lingvon al Esperanto, por eviti ĝenojn: la titolo mem, “Idiot’s Delight” (“Delico de Idioto”) fakte aludis militeman kaj diktatorecan Landon, kiun facile oni povis identigi kun nazia Germanio. 

La intrigo estas tikla, kaj terure aktuala: agento de municio-fabrikoj kaŭzas “incidentojn” en diversaj mondpartoj, por ke la Registaroj mendu pliajn armilojn. La agento, tamen, senkulpigas sin per la demando, kiuj estas la pli grandaj kulpuloj, ĉu la fabrikantoj, aŭ la aĉetantoj, kiuj uzas la mortigilojn.

Oni faris du malsamajn finaĵojn de la filmo, unu por Usono kaj alian por Eŭropo; kaj en Italio ĝi estis projekciita nur en 1949, kun la titolo “Spregiudicati” (Senskrupulaj).

Pri la filmo aperis ampleksaj artikoloj, de Joseph R. Scherer, en la tiutempa esperantista gazetaro (ekemple, en “Espero katolika” 1939-2, p. 28-29), kiuj emfazis la mallogikecon de la situacio (ne tiom ĉar Esperanto ne estas lingvo de aparta Lando, kiom ĉar Esperanto estas fundamente “lingvo de paco kaj de libero”, kaj aspektas strange, ke ĝi estas prezentata kontraŭe kiel lingvo de Lando militema kaj diktatoreca).

Mi aldonas:

– usonan poŝtmarkon de 1990 honore al Clark Gable kaj Vivien Leigh (en “Gone with the wind”);

– fotan eron el la filmo “Idiot’s Delight”, kun Clark Gable, Virginia Grey kaj Joseph Schildkraut.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *