De la horo 19.20 de la 14 -a de novembro 1940 ĝis la horo 6.15 de la posta tago, dum la tiel dirita “Batalo de Britio” (en la angla, Battle of Britain; en la germana, Luftschlacht um England; en la itala, Battaglia d’Inghilterra),
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/20l19/08/18/battaglia-dinghilterra/
la angla urbo Coventry (elp. Koventri) estis tute detruita de sendistinga germana bombado (“Operation Mondscheinsonate” – Operaco Lunhela sonato),
it.wikipedia.org/wiki/Bombardamento_di_Coventry
plenumita kiel reprezalio pro la brita bombado de Munkeno de la 8-a de novembro 1940.
La terura dezertigo de Coventry naskis en angla lingvo la verbon “to coventrate”, en Esperanto “koventrigi”, kaj en la itala la verbon “coventrizzare”, kiu en la vortaro Zingarelli/ Zanichelli estas klarigita kiel “distruggere completamente una città, specialmente mediante bombardamento aereo” (komplete detrui urbon, precipe per elaera bombado).
Ĝuste memore pri tiuj suferoj, Coventry estas ĝemeligita kun aliaj urboj malmole trafitaj de la milito, inter kiuj Stalingrado (nun Volgograd) en Rusio, Dresdeno/ Dresden en Germanio (dezertigita de la usonbritaj bombadoj de la 13-a/ 15-a de februaro 1945) kaj Bolonjo/ Bologna en Italio.
En la bombado de Coventry detruiĝis, interalie, la historia Katedralo dediĉita al Sankta Miĥaelo, tiom ke iĝis necese konstrui iujn novan.
De la tegmento de la malnova Katedralo estis reakiritaj nur la najloj de la subportaj traboj; per ili estis formitaj pli ol 160 ekzempleroj de “Cross of Nails” (Najla Kruco), konsistanta el po tri najloj,
en.wikipedia.org/wiki/Coventry_Cross_of_Nails
kiuj fariĝis simbolo de repaciĝo kaj sopiro al paco.
Unu ekzemplero estis metita je la centro de la ĉefa altaro de la nova Katedralo, dum la aliaj estis donacitaj al diversaj instancoj, ekzemple:
– al la nova Memordomo naskiĝinta apud la ruboj de la Memoriga preĝejo de Imperiestro Vilhelmo (Kaiser-Wilhelm-Gedächtniskirche) de Berlino, preskaŭ detruita de bombado de la 23-a de novembro 1943;
– al la “Kapelo de Repaciĝo” (Kapelle der Versöhnung), kiu estas parto de la Memordomo pri la Muro de Berlino.
Ĉiuvendrede je tagmezo, en la Ĥorejo de la ruboj de la malnova Katedralo de Coventry kaj en multaj aliaj lokoj de la mondo, estas eldirata iu “litany of reconciliation” (litanio de repaciĝo), kiu ripetas la refrenon “Father forgive” (Patro pardonu).
Mi aldonas:
– unu el la britaj poŝtmarkoj de 1965 pro la 25-a datreveno de la Batalo de Britio, kun britaj ĉasaviadiloj kaj rubo de germana bombaviadilo;
– francan poŝtmarkon de 2005, laŭ skizo de Pierre-André Cousin kaj Valérie Besser, kun la nova Memordomo naskiĝinta apud la ruboj de la Memoriga preĝejo de Imperiestro Vilhelmo (Kaiser-Wilhelm-Gedächtniskirche) de Berlino.
FATHER FORGIVE
All have sinned and fallen
short of the glory of God.
The hatred which divides nation from nation,
race from race, class from class,
Father, forgive.
The covetous desires of people and nations
to possess what is not their own,
Father, forgive.
The greed which exploits the work of human hands
and lays waste the earth,
Father, forgive.
Our envy of the welfare
and happiness of others,
Father, forgive.
Our indifference to the plight
of the imprisoned, the homeless, the refugee,
Father, forgive.
The lust which dishonours the bodies
of men, women and children,
Father, forgive.
The pride which leads us
to trust in ourselves and not in God,
Father, forgive.
°°°°°
VATER VERGIB
nagelkreuz.org/wp-content/uploads/2017/05/versoehnungslitanei-von-coventry-deutsch-italienisch.pdf
Alle haben gesündigt und ermangeln des
Ruhmes, den sie bei Gott haben sollten.
Den Hass, der Rasse von Rasse trennt,
Volk von Volk, Klasse von Klasse,
Vater, vergib.
Das Streben der Menschen und Völker zu
besitzen, was nicht ihr Eigen ist,
Vater, vergib.
Die Besitzgier, die die Arbeit der Menschen
ausnutzt und die Erde verwüstet,
Vater, vergib.
Unseren Neid auf das Wohlergehen und
Glück der Anderen,
Vater, vergib.
Unsere mangelnde Teilnahme an der Not
der Gefangenen, Heimatlosen und Flüchtlinge,
Vater, vergib.
Die Gier, die Frauen, Männer und Kinder
entwürdigt und an Leib und Seele missbraucht,
Vater, vergib
Den Hochmut, der uns verleitet, auf uns
selbst zu vertrauen und nicht auf Gott,
Vater, vergib.
°°°°°
PADRE PERDONA
nagelkreuz.org/wp-content/uploads/2017/05/versoehnungslitanei-von-coventry-deutsch-italienisch.pdf
Tutti hanno peccato
e sono privi della gloria di Dio.
L’odio che aizza nazione contro nazione,
razza contro razza, classe contro classe,
Padre perdona.
L’avidità che spinge i popoli e le nazioni
a impossessarsi dei beni degli altri,
Padre perdona.
La cupidigia che sfrutta il lavoro degli uomini
e devasta la terra,
Padre perdona.
La nostra invidia del benessere
e della felicità degli altri,
Padre perdona.
La nostra indifferenza verso le sofferenze
dei carcerati, dei senzatetto e dei rifugiati,
Padre perdona.
La cupidigia che spinge alcuni ad abusare del corpo
di uomini, donne e bambini,
Padre perdona.
L’orgoglio che ci spinge a credere
in noi stessi più che in Dio,
Padre perdona.
°°°°°
PATRO PARDONU
(“Adoru” n. 867)
nagelkreuz.org/wp-content/uploads/2017/05/versoehnungslitanei-von-coventry-deutsch-esperanto.pdf
Ĉiuj estas pekintaj
kaj mankas al ili gloro, kiun ili devus havi ĉe Dio.
La malamon, kiu dividas rason de raso,
popolon de popolo, klason de klaso,
Patro pardonu.
La akaparajn dezirojn de homoj kaj nacioj
por posedi, kio al ili ne apartenas,
Patro pardonu.
La avidon, kiu ekspluatas la laboron de la homoj
kaj dezertigas la teron,
Patro pardonu.
Nian envion pri la bonfarto
kaj feliĉo de aliaj,
Patro pardonu.
Nian indiferenton pri la mizero
de kaptitoj, senhejmuloj kaj rifuĝintoj,
Patro pardonu
La volupt-amon, kiu pereigas la korpojn
de viroj, virinoj kaj infanoj,
Patro pardonu.
La orgojlon, kiu nin misgvidas
fidi nin mem pli ol Dion,
Patro pardonu.