La 27-a de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1782) de la itala (ĝenova) violonisto, gitaristo kaj komponisto Niccolò Paganini (1782-1840).
eo.wikipedia.org/wiki/Niccol%C3%B2_Paganini
Mi jam parolis pri li la 27-an de oktobro 2018.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/10/27/niccolo-paganini/
Hodiaŭ mi transskribas (kun traduko al la itala) parton de artikolo surondigitala 20-an de novembro 1982 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto, pri la potenca violono de Paganini, fabrikita en 1743 de Giuseppe Guarneri del Gesù.
it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Guarneri_del_Ges%C3%B9
Mi aldonas:
– la italan poŝtmarkon de 1982 pro la ducentjara datreveno de la naskiĝo de Paganini;
– p. 46 de la monata bulteno en Esperanto de EIAR (Radio Roma) 1939-8 kun la programoj de aŭgusto 1939: la 30-an de aŭgusto, de la horo 20.15 gis la horo 20.35, estis ludita koncerto el salonmuziko de Paganini por violono kaj gitaro (violonisto Vittorio Emanuele, gitaristo Benedetto di Ponio).
(Segue traduzione in italiano)
TRANSOCEANA VIOLONO
Teksto de Luigi Carandina, traduko de Antonio De Salvo
RADIO ROMA – ESPERANTO, 20.11.1982
La valorega violono de Niccolò Paganini, “Guarnieri del Gesŭ”, flugis trans la oceanon: la 4-an de novembro 1982, en la “Carnegie Hall” de Novjorko, ĝi estis konfidita al la fingroj de majstro Salvatore Accardo, kiu ludis antologion da muzikaĵoj de Paganini. Poste, la 10-an de novembro, la fama instrumento estis portita al la “Metropolitan Museum” de Novjorko, kie ĝi estas videbla en la kadro de ekspozicio dediĉita al la granda muzikisto Paganini, pri kiu oni celebras, ĉijare, la duajarcentan datrevenon de la naskiĝo.
Estas la unua fojo, ke la violono de Paganini iras tiel malproksimen: “Sed ĝi – diris la Skabeno pri kulturo de la ĝenova Komunumo, kiu akompanis la violonon en la vojaĝo al Usono – ne povas resti gardata meze de veluraĵoj; ĝia prestiĝo devas esti diskonigata. Ĝiaj vibroj, kiuj kortuŝis tiom da aŭskultantoj sub la saĝaj fingroj de Paganini, devas daŭre animi koncertojn”.
La violono, verko de famkonata leŭtisto de Kremono, estis pruntedonita al Paganini de iu majstro el Livorno, iun vesperon de 1830, post kiam la muzikisto (kiu estis ĝisosta ludemulo) malgajnis ĉiujn siajn havaĵojn, inkluzive de la violono. Oni rakontas, ke tiun vesperon Paganini ludis tiel bone, kaj la violono vibris per tia intenseco, ke la proprietulo de la instrumento, kortuŝita, ĝin donacis al li.
Paganini neniam disigis sin de la instrumento, ĝis la morto, kiu okazis en Nico en 1840. Laŭ lia deziro, la violono estis heredigita al la Komunumo Ĝenovo.
°°°°°
(traduzione)
Luigi Carandina, UN VIOLINO TRANSOCEANICO
RADIO ROMA – ESPERANTO, 20.11.1982
Il prezioso violino di Niccolò Paganini, “Guarnieri del Gesŭ”, è volato al di là dell’oceano: il 4 novembre 1982, alla “Carnegie Hall” di New York, è stato affidato alle dita del maestro Salvatore Accardo, che ha suonato un’antologia di musiche di Paganini. Poi, il 10 novembre, il famoso strumento è stato portato al “Metropolitan Museum” di New York, dove è visibile nel quadro di una mostra dedicata al grande musicista Paganini, di cui si celebra, quest’anno, il secondo centenario della nascita.
È la prima volta che il violino di Paganini va così lontano: “Ma – ha detto l’Assessore alla cultura del Comune di Genova, che ha accompagnato il violino nel viaggio negli USA – non può rimanere conservato nel velluto; il suo prestigio deve essere reso noto. Le sue vibrazioni, che hanno commosso tanti ascoltatori sotto le sapienti dita di Paganini, devono continuare ad animare i concerti”.
Il violino, opera di un famoso liutaio di Cremona, fu prestato a Paganini da un maestro di Livorno, una sera del 1830, dopo che il musicista (che era un giocatore incallito) aveva perso tutti i suoi averi, compreso il violino. Si racconta che quella sera Paganini suonò così bene, e il violino vibrò con una tale intensità, che il proprietario dello strumento, commosso, glielo regalò.
Paganini non si separò mai dallo strumento, fino alla morte, che ebbe luogo a Nizza nel 1840. Secondo il suo desiderio, il violino fu lasciato in eredità al Comune di Genova.