Homoj

Georges Bizet

La 25-a de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1838) de la franca komponisto kaj pianisto Georges Bizet (1838-1875),

eo.wikipedia.org/wiki/Georges_Bizet

fama precipe pro la opero “Carmen”/ Karmena (tirita el novelo de Prosper Mérimée kaj lokita en Hispanio de ciganoj kaj toreadoroj), kaj pro la scenejaj muzikoj por “L’Arlésienne”/ La Arlezanino  de Alphonse Daudet.

Bizet havis suferplenan vivon, ofte mizeran, kaj mortis je apenaŭ 37 jaroj (oni ne scias, ĉu pro koratako, aŭ pro sinmortigo kaŭzita de serioza deprimiteco).

Ŝajnas preskaŭ nekredeble, ke, malgraŭ ĉio, Bizet evoluigis mirindan melodian freŝecon: aparte en “Carmen”, ankoraŭ nun tre ofte ludata en la teatroj de la tuta mondo pro la ekzota atmosfero kaj la popularaj muzikoj, kiuj tamen neniam defalas al banaleco.

Kiel kuriozaĵon, mi transskribas, kun traduko al la itala, mallongan artikolon surondigitan la 20-an de julio 1996 en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma).

Mi aldonas:

– la poŝtmarkon de 1999 de Respubliko San Marino pri “Carmen” de Bizet;

– la p. 30-31 de la monata bulteno en Esperanto de EIAR – Radio Roma 1939-2, kun la programoj de la elsendoj al eksterlando de februaro 1939; sube dekstre, la anonco de la surondigo de la tria akto de “Carmen”, la 28-an de februaro 1939 je la 24-a horo.


(segue traduzione in italiano)

RAI INTERNACIA (RADIO ROMA), 20.7.1996

Iu “kurioza okazaĵo”, kun neantaŭvidita sed ĝoja fino, antaŭ kelkaj vesperoj ĉe la Areno de Verono. Dum la prezentado de la opero Karmen de Bizet, unu el la ĉefaj kantistoj, Serghej Larin, kiu ludis la rolon de Don José, abrupte perdis la voĉon. Momentoj da teruro malantaŭ la kulisoj, ankaŭ ĉar la anstataŭanto (antaŭvidita por ĉiu prezento) estis foririnta. La solvo venis el la publiko, kie sidis usonano, libertempanta en Italio kun sia edzino. “Mi estas John Morton Murray – li diris – mi konas la partituron, mi kantos”. Elekto ne estis: eĉ mankis la tempo por juĝi, ĉu la bizara sinpropono estas risko. Kaj tial malantaŭ la kulisoj, dum la jam senvoĉa Larin recitadis sursceneje, Murray kantis lian partituron; sen unu misnoto, sen misaĵoj. Kaj temis pri sukceso, kun la entuziasmega publiko preta aklami novan neatenditan tenorulon.

°°°°°

(traduzione):

RAI INTERNAZIONALE (RADIO ROMA), 20.7.1996

Un “curioso accidente” con un imprevisto ma lieto fine, qualche sera fa all’Arena di Verona. Durante la presentazione dell’opera “Carmen” di Bizet, uno dei principali cantanti, Serghej Larin, che aveva la parte di Don José, all’improvviso ha perso la Momenti di terrore dietro le quinte, anche perché il sostituto (previsto per ogni rappresentazione) era andato via. La soluzione è venuta dal pubblico, dove sedeva uno statunitense, in vacanza in Italia con la moglie. “Sono John Morton Murray – ha detto – conosco lo spartito, canterò”. Non c’era scelta: mancava iure il tempo per giudicare se la bizzarra proposta costituiva un rischio. E così dietro le quinte, mentre l’afono Larin recitava sulla scena, Murray ha cantato la sua parte; senza una nota stonata, senza inconvenienti. E si è trattato di un successo, con il pubblico in visibilio pronto ad acclamare un nuovo inatteso tenore

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *