Homoj

La blanka ĉevaleto

La 16-a de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1957) de la ĉeĥa komponisto (naskiĝinta kiam la urbo Moravské Budějovice apartenis al la Aŭstria Imperio) Rudolf Josef František Benatzky, konata kiel Ralph Benatzky (1884-1957),

it.wikipedia.org/wiki/Ralph_Benatzky

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),

fama precipe pro la germanlingva opereto de 1929 “Im weißen Rößl” (en Esperanto, “La blanka ĉevaleto”; en la itala, “Al cavallino bianco”; en la angla, “White Horse Inn”; en la franca, “L’auberge du Cheval Blanc”),

it.wikipedia.org/wiki/Al_cavallino_bianco

laŭ libreto de Hans Müller-Einigen, Erik Charell kaj Robert Tillberg, inspirita al la samnoma komedio de Oskar Blumenthal kaj Gustav Kadelburg.

La opereto estis ludita en Esperanto (trad. Nikolao Hovorka) okaze de la 28-a Universala Kongreso de Esperanto (Vieno 1936).

La opereto estis malpermesita en nazia Germanio, ĉar kelkaj el ĝiaj aŭtoroj estis judoj; pro la sama kialo, en Italio estis ludita nur en Bolonjo en 1940, sed poste ne plu, pro la leĝo de la 19-a de aprilo 1942, n. 517, kiu malpermesis la utiligon en iu ajn formo de verkoj de judaj aŭtoroj en la kampo de spektaklo.

Postmilite, la Itala Radiotelevido-RAI prezentis la opereton ĉe radio en 1954 kun Nuto Navarrini, kaj ĉe televido (kun adapto de la tekstoj prizorgita de Mario Nordio) en 1974, kun Gianrico Tedeschi, Paolo Poli, Angela Luce, Mita Medici, Gianni Nazzaro kaj Tony Renis.

Plurfoje (1950, 1954, 1957, 1970, 1973, 1974, 1986, 1987, 2002, 2004) la opereto estis ludita en Triesto (Kastelo de San Giusto, Politeama Rossetti, Teatro Giuseppe Verdi), kun – interalie – Tony Renis, Aldo Fabrizi, Sandro Massimini, Elio Pandolfi, Lino Toffolo kaj Daniela Mazzucato.

Mi aldonas:

– p. 2 de “Heroldo de Esperanto” 1936-2 (30-a de aùgusto 1936), kun la raporto pri la prezento en Vieno de la opereto;

– la aŭstrian poŝtmarkon de 1984 pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Ralph Benatzky.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *