La 3-a de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1858) de la itala (lombarda) aktorino Eleonora Duse (1858-1924),
it.wikipedia.org/wiki/Eleonora_Duse
(ne estas pri ŝi Vikipedia paĝo en Esperanto),
fama, krom pro sia drama arto, pro longa kaj tumulta amrilato kun Gabriele D’Annunzio (1863-1938), kiu pri tiu amaĵo verkis la erotikan romanon “Il Fuoco” (La Fajro), altirante al si la kritikojn de la admirantoj de la aktorino.
Mi sendas al la diverslingvaj paĝoj de Vikipedio, kaj transskribas, kun traduko al la itala, kelkajn pecojn de du artikoloj, aperintaj respektive en “Literatura Mondo” 1923-6, p. 117-118, kaj en la bulteno de la Triesta Esperanto-Asocio 2016-7/8, p. 2-3.
Mi aldonas:
– la unuatagan koverton (UTK) de la itala poŝtmarko de 1958, laŭ skizo de Mario Colombati, pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Eleonora Duse;
– la sovetan poŝtmarkon de la sama jaro kaj pro la sama okazo
(segue traduzione in italiano)
Eleonora Duse estas nun en sia sesdekkvara jaro. Dum tiuj sesdekkvar jaroj, en la varmega kaj kruela atmosfero de la scenejo, Duse fariĝis tute maljunulino: ŝiaj haroj estas arĝentblankaj kaj jam iom maldensiĝintaj, Sian vizaĝon traplugis la tempo per profundaj sulkoj, kaj jam iom kuntiriĝis tiu subtila korpo, kiu ĉiam preskaŭ falis sub la ŝarĝo de la pura kaj granda monumentaleco. Tamen Duse nun finludis en Firenze novan rolon, akceptite kaj akompanite per tia pieca admiro, kia al ŝi konvenas je la fino kaj konvenis jam ankaŭ je la komenco de ŝia kariero.
….
Malfacile estas kredi, ke nur antaŭ dudektri jaroj verkis D’Annunzio tiun faman, kruelan kaj malĝentilan amromanon, en la fono kun Venezia. Li devis tiam rifuĝi kaj elmigri por longa tempo pro la itala komunopinio, kiu turnis sin akre kontraŭ li pro la ofendo kaj perfido al Duse. Tamen, ŝajne la cindriĝo de ĉi tiu Fajro maljunigis Duse’n tiel frue.
(“Literatura Mondo” 1923-6, p. 117-118)
°°°°°
Eleonora Duse (1858-1924) jam kiel 4-jarulino surtretis la scenejon kaj ekde tiam ŝia kariero alten leviĝis, danke al entuziasmo kaj de publiko kaj de kritikistoj. Ŝi alfrontis per siaj prezentaĵoj tre gravajn kaj dornajn temojn de tiuepoka, hipokrita, burĝa klaso: monon, sekson, familion, geedziĝon, eĉ la virinan rolon.
En 1876, la 17-jarulino Eleonora Duse estis dungita por teatra prezentaĵo ĉe Teatro “Filodrammatico” en Triesto, sed la triesta publiko ne tro favore akceptis ŝin: ŝi rikoltis ne aplaŭdojn sed solenan fiaskon!
Kiam ŝia ĉiekonateco kaj famo atingis gloran pinton, Eleonora Duse revenis al Triesto, engaĝita por la tuta proza sezono, sed – ho, ve! – daŭre ŝi estis kontestata de la spektantaro pro siaj recitado kaj ekstermezuraj mieldoĉaj pozoj.
Estante inteligenta kaj memkritikema, la artistino korektis tiujn superfluajn kondutmanierojn kaj plie multe progresis en sia aktorado, tiom ke post du jaroj, dum denova prezentiĝo antaŭ la triesta publiko, preskaŭ ekplodis la tuta teatro pro nebremsebla entuziasmo de la spektantaro.
(Bulteno de Triesta Esperanto-Asocio 2016-7/8, p. 2-3)
°°°°
(traduzione):
Eleonora Duse adesso ha sessantaquattro anni. In questi sessantaquattro anni, nella torrida e crudele atmosfera della scena, Duse è diventata completamente vecchia: i suoi capelli sono di un bianco argentato e già un po’ diradati. Il tempo le ha segnato il viso con solchi profondi, e già si è un po’ contratto quel corpo sottile che un tempo quasi veniva meno sotto il peso di una pura e grande monumentalità. Tuttavia Duse adesso ha messo a punto a Firenze un nuovo ruolo, accolta ed accompagnata da una devota ammirazione, come le si addice al termine e le si addiceva già anche all’inizio della carriera.
….
È difficile credere che appena ventitré anni fa D’Annunzio abbia scritto quel famoso, crudele e poco gentile romanzo d’amore, sullo sfondo di Venezia. Allora lui dovette cercare rifugio ed emigrare per lungo tempo, perché l’opinione pubblica italiana gli si rivoltò aspramente contro per l’offesa e il tradimento alla Duse. Tuttavia, a quanto pare l’incenerimento di quel Fuoco ha fatto invecchiare la Duse così presto.
(“Literatura Mondo” 1923-6, p. 117-118)
°°°°°
Eleonora Duse (1858-1924) già a quattro anni calcava le scene, e da allora la sua carriera ha raggiunto alte vette, grazie all’entusiasmo del pubblico e della critica. Con le sue rappresentazioni ha affrontato temi molto importanti e spinosi della ipocrita classe borghese dell’epoca: denaro, sesso, famiglia, matrimonio, anche il ruolo della donna.
Nel 1876, la diciassettenne Eleonora Duse fu scritturata per una rappresentazione al Teatro “Filodrammatico” di Trieste, ma il pubblico triestino non l’accolse molto favorevolmente: non riportò applausi ma un fiasco solenne!
Quando la sua notorietà e la fama raggiunsero una vetta gloriosa, Eleonora Duse tornò a Trieste, scritturata per l’intera stagione di prosa, ma – ahimé! continuò ad essere contestata dagli spettatori per la sua recitazione e per le pose troppo sdolcinate.
Dato che era intelligente e dotata di autocritica, l’artista corresse quei comportamenti eccessivi, e fece ulteriori progressi nel suo modo di recitare, tanto che due anni dopo, in una nuova presentazione al pubblico triestino, tutto il teatro quasi esplose per l’incredibile entusiasmo degli spettatori.
(Bollettino della Associazione Esperantista Triestina 2016-7/8, p. 2-3)