Homoj

Marco Polo

La 15-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1254) de la vojaĝisto, verkisto, ambasadoro kaj komercisto Marco Polo (1254-1324), en Esperanto Marko Polo. eo.wikipedia.org/wiki/Marko_Polo Laŭ la italoj, estas sendube, ke li naskiĝis en Venecio, dum kroatoj asertas (tamen, sen pruvoj), ke li naskiĝis en la dalmatia insulo Korčula (en la itala, Curzola),… Legu plu Marco Polo

Lokoj

Sankta Kruco en Jerusalemo

La 14-an de septembro la katolika Eklezio, tiu ortodoksa kaj kelkaj aliaj kristanaj konfesioj celebras la “retrovon” en Jerusalemo en la jaro 327, fare de Imperiestrino Helena (patrino de Konstanteno), de la laŭdira “Vera Kruco” je kiu estis krucumita Jesuo Kristo: relikvo grandparte disperdiĝinta, de kiu restas kelkaj fragmentoj en pluraj preĝejoj kaj lokoj. eo.wikipedia.org/wiki/La%C5%ADdego_de_la_Sankta_Kruco… Legu plu Sankta Kruco en Jerusalemo

Lokoj

Galerio Viktoro Emanuelo la dua

La 13-an de septembro 1867 estis oficiale inaŭgurita en Milano la “Galleria Vittorio Emanuele II” (Galerio Viktoro Emanuelo la dua, laŭ la nomo de la unua itala Reĝo), kies unua ŝtono estis demetita la 7-an de marto 1865. La laboroj, tamen, finiĝis nur post dek jaroj; kaj la projektisto, arkitekto Giuseppe Mengoni (1829-1877), ne ĝisatingis… Legu plu Galerio Viktoro Emanuelo la dua

Homoj

Eugenio Montale

La 12-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1981) de la itala (ĝenova) poeto kaj verkisto Eugenio Montale (1896-1981) eo.wikipedia.org/wiki/Eugenio_Montale Nobelpremiito por Literaturo en 1975. Mi jam parolis pri li la 12-an de septembro 2018 Eugenio Montale kaj la 12-an de oktobro 2018. Eugenio Montale Hodiaŭ mi prezentas (en la itala, kaj… Legu plu Eugenio Montale

Homoj

Nikita Ĥruŝĉov

La 11-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1971) de la soveta politikisto (naskiĝinta en Rusio, sed vivinta en Ukrajno) Nikita Sergeevič Chruščëv, en Esperanto Nikita Sergejeviĉ Ĥruŝĉov (1894-1971). eo.wikipedia.org/wiki/Nikita_%C4%A4ru%C5%9D%C4%89ov Li estas fama pro kelkaj okazintaĵoj de sia politika vivo: – kiel Ĉefsekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de… Legu plu Nikita Ĥruŝĉov