Homoj

Andrea Bocelli

La 22-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1958) de la itala (toskana) kantisto Andrea Bocelli, eo.wikipedia.org/wiki/Andrea_Bocelli unu el la plej famkonataj italaj tenoroj (pri lirika kaj pri leĝera muziko).   Denaska malfortvidanto pro glaŭkomo (lia patrino rifuzis abortigi, malgraŭ la atentigo de la kuracistoj, ke la naskoto havos problemojn), li fariĝis tute… Legu plu Andrea Bocelli

Sen kategorio

Ĉu fermo aŭ malfermo?

Je noktomezo de la 19-a de septembro 1958 (tio estas, ekde la 20-a de septembro 1958) estis fermitaj en Italio 560 rajtigitaj malĉastejoj, kiuj gastigis preskaŭ 3.000 publikulinojn: ĝi estis la efiko de la leĝo de la 20-a de februaro 1958, numero 75, konata kiel “Leĝo Merlin” laŭ la nomo de la socialista senatanino Angelina… Legu plu Ĉu fermo aŭ malfermo?

Homoj

Solidarność

La 17-an de septembro 1980 (laŭ aliaj fontoj, la 31-an de aŭgusto 1980) estis fondita en Pollando, sub la gvido de la tiama laboristo de la Ŝipfarejeo “Lenin” de Gdansko/ Gdańsk Lech Wałęsa (pri kiu mi parolos en alia okazo), la “Niezależny Samorządny Związek Zawodowy Solidarność” (Sendependa Memregata Sindikato «Solidareco»), kun kontraŭkomunista kaj katolika karaktero.… Legu plu Solidarność