Homoj

Orfeo kaj Euridice

La 29-an de septembro estas la datreveno de la morto (en 1494) de la itala (toskana) poeto, humanisto kaj filologo Agnolo (Angelo) Ambrogini (1454-1494), dirita Poliziano el la latina nomo de la naskiĝloko (Mons Politianus, hodiaŭ Montepulciano en provinco Sieno)
it.wikipedia.org/wiki/Agnolo_Poliziano
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).
Mi jam parolis pri li la 29-an de septembro 2017

Poliziano


kaj la 1-an de majo 2018.

Bonvenon majo


Hodiaŭ mi transskribas, en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto, pecon (“Lamento di Orfeo” – “Plendo de Orfeo”) el la teatraĵo “La fabula di Orfeo” (La fabelo de Orfeo) de Poliziano.
La mito de Orfeo kaj Eŭridice, laŭdego de la potenco de muziko kaj de la geedza amo, ĉiam ravis poetojn, verkistojn, muzikistojn, pentristojn, skulptistojn: inter la multaj, minimume estas memorigendaj Ovidio (Metamorfozoj), Vergilio (Georgikoj), Seneca, Angelo Poliziano, Reiner Maria Rilke, Dino Buzzati, Claudio Monteverdi, Christoph Willibald Gluck, Joseph Haydn, Nicolas Poussin, Antonio Canova.
Laŭ la tradicia rakonto, Eŭridice mortas pro piko de serpento, dum ŝi klopodas eskapi de neŝatata enamiginto; ŝia edzo Orfeo, lerta muzikisto kaj kantisto, sukcesas kortuŝi la dion de transmondo, Hadeson (Plutonon), kaj la terurajn inferajn rolulojn (Ĥaronon, Cerberon, la Furiojn), kaj atingas, ke li povos repreni al si la edzinon, sed kondiĉe, ke li ne turniĝu dum la vojo por reveni sur la teron. Orfeo, tamen, estas tiel enamiĝinta, ke li ne rezistas, turniĝas, kaj Euridice mortas denove kaj por ĉiam.
Sed ne ĉiuj, kiuj okupiĝis pri ĉi tiu mito, estis tiel romantikaj: en la opereto “Orphée aux enfers” (Orfeo en la Infero) de Jacques Offenbach (1819-1880), Eŭridice, post kiam ŝi estis en la Transmondo, enamiĝas al Hadeso (Plutono), kaj kiam Orfeo malsupreniras por savi ŝin, ŝi tute ne volas sekvi lin, kaj diras:
“Jam estas bezonate, ke mi diru al vi, kion vi meritas! Mia ĉasta edzo, sciu, ke mi abomenas vin! Vi estas la plej enuiga ulo de la kreitaro!”.
Orfeo revenas, sola, sur la teron, dum en la Infero ĉiuj dioj, kiuj translokiĝis tien por ĝui la spektalon, sin fordonas al senbrida danco kun Eŭridice: la tre konata fina “Can Can”.

Mi aldonas la bildon de reliefo de la epoko de Aŭgusto, kopio de helena originalo de la 5-a jarcento a. K., kun Orfeo, Eŭridice kaj Hermeso (Napolo, Nacia Arkeologia Muzeo).


LAMENTO DI ORFEO

 

Dunque piangiamo, o sconsolata lira,

che più non si convien l’usato canto.

Piangiam, mentre che ‘l ciel ne’ poli agira

e Filomela ceda al nostro pianto.

O cielo, o terra, o mare! o sorte dira!

Come potrò soffrir mai dolor tanto?

Euridice mia bella, o vita mia,

senza te non convien che ‘n vita stia.

 

Andar convienmi alle tartaree porte

e provar se la giù mercé s’impetra.

Forse che svolgeren la dura sorte

co’ lacrimosi versi, o dolce cetra;

forse ne diverra pietosa Morte

che già cantando abbiam mosso una pietra,

la cervia e ‘l tigre insieme avemo accolti

e tirate le selve, e ‘i fiumi svolti.

 

Pietà! Pietà! del misero amatore

pietà vi prenda, o spiriti infernali.

Qua giù m’ha scorto solamente Amore,

volato son qua giù colle sue ali.

Posa, Cerbero, posa il tuo furore,

che quando intenderai tutte e’ mie mali,

non solamente tu piangerai meco,

ma qualunque è qua giù nel mondo cieco.

 

Non bisogna per me, Furie, mugghiare,

non bisogna arricciar tanti serpenti:

se voi sapessi le mie doglie amare,

faresti compagnia a’ mie lamenti.

Lasciate questo miserel passare

ch’ha ‘l ciel nimico e tutti gli elementi,

che vien per impetrar mercé da Morte:

dunque gli aprite le ferrate porte.

 

Angelo Poliziano

 

°°°°°

 

PLENDO DE ORFEO

 

Do ploru ni, ho liro sen espero,

ne taŭgas plu l’ antaŭa kanto bela:

ploru, dum giras la ĉiela sfero,

kaj je ĉi ploro cedu Filomela.

Ho kruda sort’, ho mar’, ĉielo, tero,

kiel rezisti je dolor’ tiela?

Ho Eŭridice bela, vivo mia,

sen vi ne eblas plu ekzisto ia.

 

Mi devas iri la tartaran pordon,

por tie sube kompatemon trovi;

aŭ per la larma vers’ la duran sorton,

ho dolĉa citro, eble turni povi;

por eble kompatema igi Morton,

ĉar ni, kantante, igis ŝtonojn movi,

cervon kaj tigron kune ni kolektis,

arbarojn tiris, fluojn fordirektis.

 

Kompaton al amanto senkonsola,

kompaton, ho spiritoj de l’ infero:

eskortis tien ĉi Amoro sola,

lia flugil’ min gvidis al subtero;

ĉesu, Cerber’, via kolero bola,

ĉar, kiam aŭdos vi pri ĉi sufero,

ne nur vi sola kun mi ploros nune,

sed ĉiuj el la blinda mondo kune.

 

Ne faru, ho Furioj, ĉi hululon,

ne svingu al mi tiom da serpentoj:

se vi konscius mian dolorbrulon,

kuniĝus ankaŭ vi al la lamentoj:

lasu trapasi jenan mizerulon,

batatan de l’ ĉiel’ kaj elementoj,

venantan peti pri kompato Morton:

al li malfermu do la feran pordon.

 

Angelo Poliziano, trad. Enrico Dondi

(“Itala Antologio”, COEDES/ FEI, Milano 1987, p. 138-139)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *