Homoj

La sitelo rabita

La 28-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1565) de la itala (modena) poeto kaj verkisto Alessandro Tassoni (1565-1635)
it.wikipedia.org/wiki/Alessandro_Tassoni
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
fama pro la heroa-komika poemo en oktavoj “La secchia rapita” (La sitelo rabita), publikigita en 1621, kiu, deirante de humila historia okazintaĵo (la batalo de Zappolino de 1325, en kiu la modenanoj, postkurante la bolonjanojn ĝis ene de ilia urbo, forportis kiel trofeon – do “rabis” – nevaloran sitelon), prezentas aron da “seriozaj” scenoj alternantaj kun aliaj mokaj kaj sarkasmaj.
Tassoni havis la pretendon, ke li kreis novan literaturan ĝenron; sed entute li daŭrigadis pli fruajn satirajn tradiciojn, ekzemple tiujn de Francesco Berni (1497-1535)

Francesco Berni


kaj de la poeto en intence fuŝa latino Teofilo Folengo
it.wikipedia.org/wiki/Teofilo_Folengo
Mi transskribas, en la itala kaj en ilia traduko al Esperanto, la komencajn 12 oktavojn de la poemo.
it.wikisource.org/wiki/La_Secchia_rapita/Canto_primo
Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 1965 pro la kvarjarcenta datreveno de la naskiĝo de Alessandro Tassoni, kun portreto de la verkisto kaj epizodo de “La sitelo rabita”.


I. Vorrei cantar quel memorando sdegno

    ch’ infiammò già ne’ fieri petti umani

    un’infelice e vil secchia di legno,

    che tolsero ai Petroni i Gemignani.

    Febo che mi raggiri entro lo ’ngegno

    l’orribil guerra e gli accidenti strani,

    tu che sai poetar, servimi d’aio,

    e tiemmi per le maniche del saio.

 

II. E tu, nipote del rettor del mondo,

    del generoso Carlo ultimo figlio,

    ch’ in giovinetta guancia e ’n capel biondo

    copri canuto senno, alto consiglio;

    se dagli studi tuoi di maggior pondo

    volgi talor per ricrearti il ciglio,

    vedrai, s’ al cantar mio porgi l’orecchia,

    Elena trasformarsi in una secchia.

                                 

III. Già l’aquila romana avea perduto

    l’antico nido, e rotto il fiero artiglio

    tant’ anni formidabile e temuto

    oltre i Britanni, ed oltre il mar vermiglio:

    e liete, in cambio d’arrecarle aiuto,

    l’italiche città del suo periglio,

    ruzzavano tra lor non altrimenti

    che disciolte poledre a calci e denti.

                                 

IIII. Sol la reina del mar d’Adria, volta

    dell’oriente alle provincie, ai regni;

    dalle discordie altrui libera e sciolta,

    ruminava sedendo alti disegni;

    e gran parte di Grecia avea già tolta

    di mano agli empi usurpatori indegni:

    l’altre attendean, le feste, a suon di squille

    a dare il sacco alle vicine ville.

                               

V. Part’ eran ghibelline, e favorite

    dall’imperio aleman per suo interesse:

    part’eran guelfe, e con la Chiesa unite,

    che le pascea di speme e di promesse.

    Quindi tra quei del Sipa antica lite

    e quei del Potta ardea; quando successe

    l’alto, stupendo e memorabil caso

    che ne gli annali scritto è di Parnaso.

                               

VI. Del celeste Monton già il sol uscito,

    saettava co’ rai le nubi algenti.

    Parean stellati i campi e ’l ciel fiorito,

    e sul tranquillo mar dormieno i venti:

    sol Zefiro ondeggiar facea sul lito

    l’erbetta molle e i fior vaghi e ridenti;

    e s’udian gli usignuoli al primo albore,

    e gli asini cantar versi d’amore.

 

VII. Quando il calor della stagion novella,

    che movea i grilli a saltellar ne’ prati,

    mosse improvvisamente una procella

    di Bolognesi a’ loro insulti usati.

    Sotto due capi a depredar la bella

    riviera del Panaro usciro armati:

    passaro il fiume a guazzo, e la mattina

    giunse a Modana il grido e la ruina.

                       

VIII. Modana siede in una gran pianura

    che dalla parte d’austro e d’occidente

    cerchia di balze e di scoscese mura

    del selvoso Appennin la schiena algente,

    Apennin ch’ivi tanto all’aria pura

    s’alza a veder nel mare il sol cadente,

    che sulla fronte sua cinta di gelo

    pare ch’incurvi e che riposi il cielo.

                                 

IX. Dall’oriente ha le fiorite sponde

    del bel Panaro e le sue limpid’acque;

    Bologna incontro; e a la sinistra, l’onde

    dove il figlio del Sol già morto giacque:

    Secchia ha dall’aquilon, che si confonde

    ne’ giri che mutar sempre le piacque;

    divora i liti, e d’infeconde arene

    semina i prati e le campagne amene.

                               

X. Viveano i Modanesi alla Spartana,

    senza muraglia allor né parapetto;

    e la fossa in più luoghi era sì piana,

    che s’entrava ed usciva a suo diletto.

    Il martellar della maggior campana

    fe’ più che in fretta ognun saltar dal letto.

    diedesi all’arma; e chi balzò le scale,

    chi corse alla finestra, e chi al pitale.

 

XI. Chi si mise una scarpa e una pianella,

    e chi una gamba sola avea calzata;

    chi si vestì a rovescio la gonnella,

    chi cambiò la camicia coll’amata:

    fu chi prese per targa una padella,

    e un secchio in testa in cambio di celata;

    e chi con un roncone e la corazza

    corse, bravando e minacciando, in piazza.

                                 

XII. Quivi trovar che ’l Potta avea spiegato

    lo stendardo maggior con le trivelle;

    ed egli stesso era a cavallo armato

    con la braghetta rossa e le pianelle.

    Scriveano i Modanesi abbreviato

    Pottà per potestà sulle tabelle:

    onde per scherno i Bolognesi allotta

    l’avean tra lor cognominato il Potta.

         

Alessandro Tassoni, “La secchia rapita”, canto I, ottave 1-12

 

°°°°°

 

1. Volus mi kanti pri la fama indigno,

kiu jam flamis en fieraj homoj,

pro fatala mizer’, sitel’ el ligno,

kiun Modeno rabis al Petronoj (2).

Feb’ (3), kiu pri l’ milit’ teruran signon

al talent’ mia metas je dispono,

vi poemanta helpu al mi varte,

per la roba manik’ min tenu garde.

 

2. Kaj vi (4) nevo de la regant’ de l’ mondo,

de l’ grandanima Karlo lasta filo,

kiu sub juna vang’ kaj hara blondo

gardas maturan saĝon kaj konsilon,

se turnas vi el via studorondo

kelkfoie, por distriĝo, la pupilon,

se streĉos vi al mia kant’ orelon,

Helena-n vidos vi iĝi sitelo.

 

3 Estis perdinta jam la aglo roma (5)

antikvan neston (6) kaj ungegan faron,

terurtimitan dum jarar’ tioma

trans Britujo kaj trans la ruĝa maro:

l’ italaj urboj ja sen help’ ioma

al ĝi porti, nur ĝojaj pri la falo

petolis inter si same prudente

kiel senbridĉevaloj hufe, dente.

 

4. Nur la reĝin’ de l’ mar’ adriatika (7)

zorga al orientaj landoj, regnoj,

de l’ alies malpacoj jam senliga,

sidante maĉis jen altajn desegnojn,

kaj parton de Grekuj’ per elmaniga

ag’ g ĝi fortiris de l’ uzurpa regno (8),

l’ aliaj al najbaraj urboj rabojn

portis dum fest’ je l’ sonorilaj frapoj.

 

5 Kelkiuj gibelinis’ (9) favorataj

de |’ germanreĝ’ por lia intereso;

aliaj gelfis al la pap’ ligataj,

kiu donis esperon kaj promeson:

tial ardis kvereloj malnovdataj

inter la urboj du, kiam sukceson

havis mirinda memorinda kazo,

skribita en kroniko de Parnaso (10).

 

6. El la virŝaf’ la suno (11) jam elvenis,

la frostajn nubojn sagis ĝi per fendoj,

stelpompis kampoj kaj ĉiel’ florplenis,

kaj sur trankvila mar’ dormis la ventoj:

nur por zefir’ sur bordoj onde tremis

la dolĉa herb’ kaj ĉarmaj floretendoj:

aŭdiĝis najtingaloj kaj azenoj

ĉe la tagiĝo kanti ampoemojn:

 

7. kiam la varmo de l’ printempsezono,

kiu la grilojn pelis al saltado,

abrupte senbridigis ventciklonon

da Bolonjanoj al kutima bato:

eliris ili, rabis laŭ ordono

la belajn bordajn kampojn de Panaro (12);

ili l’ riveron vadis: la matenon

krioj, ruin’ alvenis al Modeno.

 

8 Kuŝas Modeno sur vasta ebenaĵo,

kiun ringas, al sud’ kaj okcidento,

per abruptaj rokaroj kaj krutaĵoj,

la Apenina neĝa dorsetendo;

Apenin’ tiom altas en malkaŝo,

ke vidas ĝi en mar’ la sundescendon,

kaj en frunt’ ĝia, per la neĝ’ kronita,

ŝajnas ĉiel’ ripozi kurbimita.

 

9 Male Bolonjo oriente estas

de l’ helaj akvoj kaj de l’ flora bordo

de Panar’ bela, kaj maldekstre nestas

l’ ond’ (13), kie la Sunfil’ falis en morto,

norde ĝi havas Secchia (14), kiu festas

en ŝanĝaj turnoj laŭ la plaĉa tordo,

manĝegas bordojn kaj, per malfekundaj

sabloj, herbejojn, kampojn pleninundas.

 

10. La modenanoj laŭspartane moris,

sen muregoj kaj digoj tiam vivis;

kaj pluraloke la fosaĵ’ favoris

en- kaj el-iron, laŭ la plaĉ’ modifis.

Plej granda sonoril’ tiel fervoris

martele, ke el lito ĉiu drivis:

estis alarm’; kaj iuj al teraso,

al pordo kuris aŭ al noktovazo.

 

11. Iu surmetis ŝuon kaj babuŝon,

iu nur unu kruron al si vestis,

iu renversis jupon pro la fuŝo,

por iu l’ amatin’ ĉemizo estis;

iu por ŝild’ el pato faris uzon,

por kask’ sur lia kap’ sitelo restis;

kaj iu kun falĉilo kaj kiraso

fanfarone minacis en la placo.

 

12. Tie de la urbestr’ estis svingita

la granda flago kun boril’ (15) sur fono;

kaj li mem estis sur ĉeval’, armita,

kun babuŝoj kaj ruĝa pantalono.

Estis modena skrib’ mallongigita

“Potta’” por “Podestà” (16) sur la diplomoj;

pro tio l’ bolonjanoj per dir’ moda

lin moke nomis inter si “la Potta”. (17)

 

Alessandro Tassoni, “La sitelo rabita”, kanto 1-a, oktavoj 1-12, trad. Giordano Azzi,

“Itala Antologio”, COEDES/ FEI, Milano 1987, p. 218-222

 

Notoj:

 

(1) Estas tradukitaj la unuaj dekdu stancoj de la unua kanto. La kanvaso de la heroeposo estas teksita per la fando de du militoj inter la modenanoj kaj la bolonjanoj: tiu, kiu finiĝis en 1249, kaj tiu de 1325 kiam la modenanoj venkis la bolonjanojn kaj kaptis kiel trofeon unu sitelon.

(2) Petronoj: bolonjanoj; Sankta Petronio estas la protektanto de la bolonjanoj

(3) Febo: la sundio.

(4) Vi: Antonio Barberini, nevo de papo Urbano la VII (“regant’ de l’ mondo) kaj filo de Carlo Barberini, frato de la papo.

(5) La aglo roma: la romia potenco, imperio.

(6) L’ antikva nesto: Romo.

(7) La reĝin’…: Venecio.

(8) Uzurpa regno: la turkoj.

(9) Gibelinoj, gelfoi estis respektive la mezepokaj favorantoj de la imperiestro kaj de la papo.

10. Parnaso: laŭ la greka mitologio, la monto sankta por la Muzoj.

11. Virŝafo: la konstelacio, el kiu la suno eliras la 20-an de aprilo.

12. Panaro: rivero apud Modena, alfluanta al Po (Pado),

13 L’ ond’: rivero Po, kien la filo de Febo falis fulmofrapita de sia patro mem ĉar li ne kapablis gvidi la sunĉaron.

14. Secchia (pron. sekkja) rivero alfluanta al Po.

15. Sur la flago estis boriloj: la modenanoj per boriloj trovis la subterajn akvojn.

16. Podestà: urbestro.

17. Tiu vortludo estas evidente insulte moka, ĉar en la tiutempa itala lingvo la vorto “potta” estis triviala esprimo por indiki la virinan seksorganon.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *