Vilao Torlonia en Roma, laŭlonge de vojo Nomentana je malmultaj kilometroj de Pordo Pia, ne estas tre konata, sed ĝi havas kuriozan historion, rimarkindan parkon, kaj kelkajn artverkojn kaj arkeologiajn trovitaĵojn, kiu igas ĝin unika.
La Vilao estis mendita en 1806 al arkitetto Giuseppe Valadier de Giovanni Raimondo Torlonia, membro de franca familio (Tourlonias) riĉiĝinta danke al monpruntoj al la romaj nobeloj; li aĉetis de la Papo la nobelan titolon “Duko”, poste tiun “Princo”, kaj fine amasigis aliajn titolojn per la akiro de la propraĵoj de tiuj nobeloj, kiuj ne pagis siajn suldojn.
La riĉeco de familio Torlonia (proverbeca, en la roma dialekto) plue kreskis kun Alessandro Torlonia, kiu (1854-1862) sekigis je siaj elspezoj la lagon Fucino en Aprutio, iĝante proprietulo de ĉiuj reakiritaj terenoj; pri la regado de Torlonia amplekse parolas Ignazio Silone en la romano “Fontamara”.
De la 22-a de julio 1925 ĝis la 25- de julio 1943, laŭ invito de Giovanni Torlonia la juna, en la Vilao loĝis Benito Mussolini, kontraŭ simbola jara lupago de unu liro. Ĝuste ĉar restadejo de Mussolini, dum la dua monda milito estis aranĝita kontraŭaviadila ŝirmejo en la judaj katakomboj malkovritaj en 1919 sub la Vilao.
Eksproprietigita favore al la Roma Komunumo, la Vilao estis malfermita al la publiko en 1978; mi transskribas (kun traduko al la itala) artikolon surondigitan la 25-an de majo 1977, en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto de RAI-Itala Radiotelevido (Radio Roma).
Mi aldonas italan poŝtmarkon de 1999, kiu reproduktas florstilan vitralon (“Lago kun cigno) de iu konstruaĵo de la Vilao, projektita en 1840 de arkitetto Giuseppe Jappelli kiel eskapejo por libera tempo kaj nomita “Svisa Kabano”, fariĝinta “Mezepoka Vilaĝo” en 1908 (per la aldono de loĝioj, grandaj fenestro, portikaĵoj kaj turetoj), kaj fine nomita “Casina delle civette” (Dometo de la Noktuoj). Giovanni Torlonia la juna, post kiam li ludonis al Mussolini parton el la Vilao, transkokiĝis ĝuste en la Dometon de la Noktuoj.
(segue traduzione in italiano)
VILAO “TORLONIA” EN ROMO MALFERMOTA AL PUBLIKA ĜUO
Teksto de Velia Corsini, traduko de Antonio De Salvo
RADIO ROMA – ESPERANTO, 29.5.1977
Vilao “Torlonia” en Romo estos malfermita al la publiko, sekve de la senproprietigo de la iamaj posedantoj. La vilao, preskaŭ en la historia centro, estas preskaŭ tute nekonata de la romanoj, ĉar ĝi estas ĉirkaŭita de altega muro; tiu vilao, iama sidejo de unu el la plej konataj familioj de la roma nobelaro, ĝis nun estis kvazaŭ mistera insulo en la anonima maro de la loĝkvartaloj, kiuj ĝin ĉirkaŭas.
Dektri hektaroj da parko preskaŭ ebena, kun jarcentaj arboj, novklasikaj konstruaĵoj je 53 mil kubaj metroj, inkluzive de la palaco (starigita inter 1835 kaj 1842, sur pli antikva konstruaĵo). La interna ekipaĵo de la palaco, persone prizorgita de princo Alessandro Torlonia, estas senkompara ekzemplo de la terura ornama gusto de la pasintjarcenta nobelaro, tamen altvalora dokumento pri la kulturo de iu epoko. La lasta loĝanto, kiu “ĝuis” tiun internon, estis Benito Mussolini, kiu loĝis en la vilao de 1925 ĝis 1943.
La parko estas malgranda ekologia paradizo. Altaj arboj, arbedoj, herbejoj, kiuj forgesigas, ke oni troviĝas meze de unu el la plej trafikoplenaj zonoj de Romo. 130 mil kvadrataj metroj preskaŭ netuŝitaj, kiuj sukcesis eviti la destinon de aliaj terenoj, sur kiuj malbela gusto kaj malprudento sufokis la originalajn karakterizojn de la medio, per afrikaj palmoj kaj skandinavaj abioj.
En 1842, estis transportitaj surakve du obeliskojn el granito, el Baveno ĉe lago “Maggiore”. Falsaj arkeologiaj restaĵoj, artefaritaj grotoj, estas la atestantoj de iu gusto je antikvaĵoj, tipa de tiu epoko. La vilao estis elpensita kiel “kampara” restadejo, en alternativo kun la familiaj palacoj de la historia centro.
Ekzistas teatro (25.500 kubaj metroj sur du etaĝoj), ĉas-domo, oranĝejo, moderna konstruita “romia” templo kun statuoj: vasta kaj varia tuto. Sed la plej granda trezoro estas kaŝita subtere: temas pri ĉirkaŭ naŭ kilometroj da judaj katakomboj el la dua/ tria jarcento post Kristo.
°°°°°
(traduzione)
VILLA TORLONIA A ROMA SARÀ RIAPERTA AL PUBBLICO
Testo di Velia Corsini
RADIO ROMA – ESPERANTO, 29.5.1977
Villa Torlonia a Roma sarà riaperta al pubblico, a seguito dell’esproprio degli antichi proprietari. La villa, quasi nel centro storico, è pressoché sconosciuta ai romani, perché è circondata da un altissimo muro; questa villa, un tempo sede di una delle più note famiglie della nobiltà romana, finora è stata quasi un’isola misteriosa nel mare anonimo dei quartieri residenziali che la circondano.
Tredici ettari di parco quasi pianeggiante, con alberi secolari, costruzioni neoclassiche per 53 mila metri cubi, compreso il palazzo (eretto tra il 1835 e il 1842, su una costruzione più antica). L’arredamento interno del palazzo, curato personalmente dal principe Alessandro Torlonia, è un esempio incomparabile dell’orribile gusto ornamentale della nobiltà dell’ottocento, tuttavia un prezioso documento della cultura dell’epoca. L’ultimo inquilino che ha goduto quell’interno è stato Benito Mussolini, che vi ha abitato dal 1925 al 1943.
Il parco è un piccolo paradiso ecologico. Alti alberi, arbusti, prati, che fanno dimenticare che ci si trova al centro di una delle più trafficate zone di Roma. 130 mil metri quadrati quasi intatti, che sono riusciti a evitare il destino di altri terreni, sui quali il cattivo gusto e l’insipienza hanno soffocato le caratteristiche originali dell’ambiente, con palme africane e abeti scandinavi.
Nel 1842, vi furono trasportati per via d’acqua due obelischi di granito, da Baveno sul lago Maggiore. Falsi reperti archeologici, grotte artificiali, sono testimoni di un gusto delle antichità tipico dell’epoca. La villa fu pensata come residenza “di campagna”, in alternativa con i palazzi di famiglia del centro storico.
C’è un teatro (25.500 metri cubi su due piani), casino di caccia, aranciera, un tempio “romano” di costruzione moderna con statue: un insieme vasto e vario. Ma il tesoro maggiore è nascosto sotto terra: si tratta di circa nove chilometri di catacombe ebraiche del secondo/ terzo secolo dopo Cristo.