Sen kategorio

Ĉu fermo aŭ malfermo?

Je noktomezo de la 19-a de septembro 1958 (tio estas, ekde la 20-a de septembro 1958) estis fermitaj en Italio 560 rajtigitaj malĉastejoj, kiuj gastigis preskaŭ 3.000 publikulinojn: ĝi estis la efiko de la leĝo de la 20-a de februaro 1958, numero 75, konata kiel “Leĝo Merlin” laŭ la nomo de la socialista senatanino Angelina (dirita Lina) Merlin, kiu estis ĝia iniciatintino
it.wikipedia.org/wiki/Lina_Merlin
(ne estas pri ŝi Vikipedia paĝo en Esperanto).
Mi nerekte memoras tiun travivaĵon, ĉar fine de aŭgusto 1958 (kiam mi havis nur 16 jarojn, kaj do “ne havis la aĝon” por iuj aferoj) mi estis en Palermo, pro la 29-a itala Kongreso de Esperanto; kaj mi ne komprenis (tion oni klarigis al mi poste), kial de tempo al tempo iuj virseksuloj de la kunularo malaperis en la stratetoj: ili profitis la lastajn ŝancojn…
Teorie, laŭ la leĝoj (la unua datiĝis de 1859), la malĉastejoj devis resti anonimaj kaj neokulfrapaj, sed en realo ili estis bone konataj, jen pro komprenebla fenomeno de transdiro “de buŝo al buŝo”, jen ĉar ĝuste la rigoraj reguloj fiksitaj por malevidentigi la malĉastejojn igis ilin facile rekoneblaj: fakte, ili devis teni konstante fermitaj la persienojn, la kurtenojn kaj la fenestrojn, tial estis facile dedukti, kion oni praktikis malantaŭ ili.
Tiu devo de fermiteco klarigas, kial la malĉastejoj (burokrate difinitaj “case di tolleranza”, tio estas domoj de tolero, ĉar per hipokrita formulo la Stato ŝajnigis nur “toleri” ilin, kvankam ĝi eĉ zorgis pri fiksado de la prezoj de la diversaj plenumoj) estis eŭfemisme nomataj “case chiuse”, fermitaj domoj. Pri tio, per vortludo oni rajtus diri, ke per ilia abolicio, tiuj domoj estis samtempe fermitaj kaj malfermitaj.
Mi transskribas soneton de 1922 de la romdialekta poeto Carlo Alberto Salustri (Trilussa), en kiu juĝisto pridemandas publikulinon, kian profesion ŝi praktikas; la virino limiĝas respondi: “mi loĝas je numero 106 de strato Tomacelli”, adreso evidente tre konata; kaj je la demando, kial ŝi estis prijuĝita “kun fermitaj pordoj” (tio estas, sen la ĉeesto de publiko, pro kialoj de moraleco) respondas: “Ĉar mi tenis malfermitaj la fenestrojn”.
Bildo: marmora tabulo starigita en Padovo memore al senatanino Lina Merlin. Traduko:
La urbo Padovo
memore al
LINA MERLIN
(1887-1979)
parlamentanino, kiu antaŭenigis
dum sia tuta vivo
la dignon
kaj la socian progreson
de la virinoj kaj de la pli malfortaj.
15-an de decembro 2004


DAR PRETORE
(da “Sonetti”, 1922)

Vi chiamate? — Fanny. — Di professione?
— Abbito a Tomacelli, centosei…
— Brava! Quant’anni avete? — Faccia lei…
— Vostro marito fu? — Fu ma birbaccione!

— Ma fu Pietro o Pasquale?… — Nun saprei:
lo conobbi a lo scuro, in d’un portone…
— Secondo ciò che ha detto un testimone
fate un brutto mestiere, anzi direi…

— Sì, n’avrò fatte… più de Carlo in Francia:
ma mó so’ vecchia, ho voja a mette scuse!
oramai me contento de la mancia.

— E allora come va che insieme a certe…
vi fecero un processo a porte chiuse?
— Perché tenevo le finestre aperte.

Trilussa (Carlo Alberto Salustri)
(“Tutte le poesie di Trilussa”, Mondadori, 1995, p. 41)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *