Homoj

Italo Calvino

La 19-an de septembro estas la datreveno de la morto (en 1985) de la itala verkisto kaj ĵurnalisto Italo Calvino (1923-1985),
eo.wikipedia.org/wiki/Italo_Calvino
Mi jam parolis pri li la 19-an de septembro 2017

Italo Calvino


kaj la 19-an de septembro 2018.

Italo Calvino


Mi transskribas la rakonton “Il pattume di Leonia poco a poco invade il mondo”, en la itala, kaj en mia traduko al Esperanto (La rubo de Leonurbo iom post iom invadas la mondon) aperinta en: Carlo Minnaja, “Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj”, Eva, Venafro 2013, p. 156-158.
Mi aldonas poŝtmarkon de Respubliko San Marino de 2000, laŭ skizo de Franco Filanci, pri media malpurigo kaj ruboj.


IL PATTUME DI LEONIA POCO A POCO INVADE IL MONDO

La città di Leonia rifà sé stessa tutti i giorni: ogni mattina la popolazione si risveglia tra lenzuola fresche, si lava con saponette appena sgusciate dall’involucro, indossa vestaglie nuove fiammanti, estrae dal più perfezionato frigorifero barattoli di latta ancora intonsi, ascoltando le ultime filastrocche dell’ultimo modello d’apparecchio.
Sui marciapiedi, avviluppati in tersi sacchi di plastica, i resti di Leonia d’ieri aspettano il carro dello spazzaturaio. Non solo tubi di dentifricio schiacciati, lampadine fulminate, giornali, contenitori, materiale d’imballaggio, ma anche scaldabagni, enciclopedie, pianoforti, servizi di porcellana: più che dalle cose che ogni giorno vengono fabbricate vendute comprate, l’opulenza di Leonia si misura delle cose che ogni giorno vengono buttate via per fare posto alle nuove.
Tanto che ci si chiede se la vera passione di Leonia sia davvero come dicono il godere delle cose nuove e diverse, o non piuttosto l’espellere, l’allontanare da sé il mondarsi d’una ricorrente impurità. Certo è che gli spazzaturai sono accolti come angeli, e il loro compito di rimuovere i resti dell’esistenza di ieri è circondato d’un rispetto silenzioso, come un rito che ispira devozione, o forse solo perché una volta buttata via la roba nessuno vuole più averci da pensare.
Dove portino ogni giorno il loro carico gli spazzaturai nessuno se lo chiede: fuori della città, certo; ma ogni anno la città s’espande, e gli immondezzai devono arretrare più lontano; l’imponenza del gettito aumenta e le cataste s’innalzano, si stratificano, si dispiegano su un perimetro più vasto. Aggiungi che più l’arte di Leonia eccelle nel fabbricare nuovi materiali, più la spazzatura migliora la sua sostanza, resiste al tempo, alle intemperie, a fermentazioni e combustioni.
È una fortezza di rimasugli indistruttibili che circonda Leonia, la sovrasta da ogni lato come un acrocoro di montagne.
Il risultato è questo: che più Leonia espelle roba, più ne accumula; le squame del suo passato si saldano in una corazza che non si può togliere; rinnovandosi ogni giorno la città conserva tutta se stessa nella sola forma definitiva: quella delle spazzature d’ieri che s’ammucchiano sulle spazzature dell’altro ieri e di tutti i suoi giorni e anni e lustri.
Il pattume di Leonia a poco a poco invaderebbe il mondo, se sullo sterminato immondezzaio non stessero premendo, al di là dell’estremo crinale, immondezzai d’altre città, che anch’esse respingono lontano da sé montagne di rifiuti. Forse il mondo intero, oltre i confini di Leonia, è ricoperto da crateri di spazzatura, ognuno con al centro una metropoli in eruzione ininterrotta. I confini tra le città estranee e nemiche sono bastioni infetti in cui i detriti dell’una e dell’altra si puntellano a vicenda, si sovrastano, si mescolano.
Più ne cresce l’altezza, più incombe il pericolo delle frane: basta che un barattolo, un vecchio pneumatico, un fiasco spagliato rotoli dalla parte di Leonia e una valanga di scarpe spaiate, calendari d’anni trascorsi, fiori secchi sommergerà la città nel proprio passato che invano tentava di respingere, mescolato con quello delle città limitrofe, finalmente monde: un cataclisma spianerà la sordida catena montuosa, cancellerà ogni traccia della metropoli sempre vestita a nuovo.
Già dalle città vicine sono pronti coi rulli compressori per spianare il suolo, estendersi nel nuovo territorio, ingrandire se stesse, allontanare i nuovi immondezzai.
Italo Calvino (da “Le città invisibili”, 1972)
°°°°°
LA RUBO DE LEONURBO IOM POST IOM INVADAS LA MONDON

Leonurbo ĉiutage refaras sin mem: ĉiun matenon la loĝantaro vekiĝas inter ĵuslavitaj littukoj, laviĝas per sapobrikoj ĵus elirintaj el la pakumo, surmetas tute novajn negliĝajn robojn, eltiras el la plej progresinta fridujo ladskatolojn ankoraŭ nemalfermitajn, aŭskultante la lastajn ripetaĵojn el la lasta modelo de aparato.
Sur la trotuaroj, envolvitaj en puregaj plastaj sakoj, la hieraŭaj restaĵoj de Leonurbo atendas la ĉaron de la rubaĵisto. Ne nur dispremitaj tuboj el dentopasto, bruldifektiĝintaj ampoloj, gazetoj, ujoj, pak-materialo, sed ankaŭ akvovarmigiloj, enciklopedioj, pianoj, porcelanaj servicoj: pli ol el la aĵoj ĉiutage fabrikataj vendataj aĉetataj, la riĉabundo de Leonurbo mezuriĝas el la aĵoj, kiuj ĉiutage estas forĵetataj por havigi spacon al tiuj novaj.
Tiom multe, ke oni demandas de si mem, ĉu la vera pasio de Leonurbo estas efektive, kiel oni diras, la ĝuado pri la novaj aĵoj, aŭ pli ĝuste la forigo, la formeto el si mem, la sinpurigo el ripetiĝanta malpureco. Estas sendube, ke la rubaĵistoj estas akceptataj kvazaŭ anĝeloj, kaj ilia tasko forporti la restaĵojn de la hieraŭa ekzisto estas ĉirkaŭata de silenta respekto, kvazaŭ rito kiu inspiras devotecon, aŭ eble ĉar post la forĵeto de la aĵoj neniu volas plu zorgi pri tio.
Kien la rubaĵistoj ĉiutage forportas sian ŝarĝon, neniu demandas de si: ekster la urbon, tutcerte; sed ĉiujare la urbo plivastiĝas, kaj la rubujoj devas malantaŭeniĝi pli foren; la impona amplekso de la rezultaĵo pligrandiĝas, kaj la stakoj pIi altiĝas, tavoliĝas, disetendiĝas al pli vasta ĉirkaŭaĵo. Aldonu, ke ju pli la arto de Leonurbo elstaras en la fabrikado de novaj materialoj, des pIi la rubo plibonigas sian substancon, rezistas al la tempo, al la veteraĵoj, al fermentadoj kaj bruloj.
Iu fortikaĵo da nedetrueblaj defalaĵoj ĉirkaŭas Leonurbon, elstaras super ĝi de ĉiu flanko samkiel montara altebenaĵo.
Jen la rezulto: ju pli Leonurbo forigas aĵojn, des pli ĝi amasigas da ili; la skvamoj de ĝia pasinteco kunlutiĝas al kiraso, kiun oni ne plu povas forigi; renoviĝante ĉiutage, la urbo gardas sian tutan memon en la sola definitiva formo: tiu de la ruboj de hieraŭ kiuj akumuliĝas sur tiuj de antaŭhieraŭ kaj de ĉiuj ĝiaj tagoj kaj jaroj kaj jarkvinoj.
La rubo de Leonurbo iom post iom invadus la mondon, se kontraŭ la senlima rubujo ne premus, trans la ekstrema montosupro, rubujoj de aliaj urboj, kiuj same forpuŝas malproksimen de si amasojn da ruboj. Eble la tuta mondo, preter la limoj de Leonurbo, estas kovrita per krateroj da ruboj, ĉiuj kun en la mezo urbego en seninterrompa erupcio. La limoj inter la urboj fremdaj kaj malamikaj estas infektitaj bastionoj, ĉe kiuj la restaĵoj de unu kaj alia reciproke sin subtenas, superstaras, miksiĝas.
Ju pli kreskas ĝia alteco, des pIi superŝvebas la danĝero de terfaloj: sufiĉas ke unu ladskatolo, unu malnova pneŭo, unu senpajliĝinta flasko ruliĝu al la flanko de Leonurbo, kaj jen lavango da malparaj ŝuoj, kalendaroj de pasintaj jaroj, sekaj floroj superŝutos la urbon en ĝia propra pasinteco kiun vane ĝi strebis forpuŝi, miksita kun tiu de la apudaj urboj, finfine puraj: iu katastrofo ebenigos la malpuregan montoĉenon, forviŝos ĉian spuron de la urbego ĉiam nove vestita.
Jam el la apudaj urboj oni estas pretaj kun rulcilindroj por ebenigi la grundon, etendiĝi al la nova teritorio, pligrandigi sin mem, malproksimigi la novajn rubujojn.

(Italo Calvino, trad. Antonio De Salvo, en: Carlo Minnaja, Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj, EVA, Venafro 2013, p. 156-158))

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *