La 18-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1765) de la italo (venetiano) Bartolomeo Alberto Cappellari (1765-1846), Papo de la 2-a de februaro 1831 ĝis la unua de junio 1846 kun la nomo Gregorio la 16-a.
eo.wikipedia.org/wiki/Gregorio_la_16-a
Li estas memorigata ĉar:
– li regis en aŭtoritateca kaj malprogresema maniero, estigante multajn popolajn ribelojn, subpremitajn per la helpo de la aŭstriaj trupoj;
– li fondis en Vatikano la Gregorian Etruskan Muzeon;
– malavara mecenato, li protektis klerulojn kiajn Angelo Mai kaj Giuseppe Mezzofanti, pri kiuj mi parolos en alia okazo;
– li estis la unua Papo portretita en dagerotipo.
Ne estas vere, kontraŭe, ke li asertis (en franca lingvo) “Chemin de fer, chemin d’enfer” (fervojo, vojo al infero); fakte, li starigis komisionon por esplori la eblecon konstrui fervojojn, sed li devis rezigni, ĉar mankis la bezonataj monrimedoj, fero, karbo kaj teknologiaj scioj (entute, mankis ĉio), kaj por havi fervojon en la Papa Regno oni devis atendi la 7-an de julio 1856, kun lia posteulo Papo Pio la 9-a.
Multaj sonetoj de la romdialekta poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863)
www.bitoteko.it/items/show/9
rilatas al la jaroj de lia papado; mi transkribas unu el ili, en la roma dialekto kaj en la traduko al Esperanto.
Mi aldonas moneron de la kvina jaro (1834) de papeco de Gregorio la 16-a.
LI MIRACOLI DE LI QUADRINI
Chi ha quadrini è una cima de dottore,
senza manco sapé scrive né lègge:
pò sparà indove vò ròtti e scorregge;
e gnisuno da lui sente er rimore.
Pò avé in culo li giudici, la légge,
l’occhio der monno, la vertù, e l’onore:
po fà magaraddio, lo sgrassatore,
e ‘r Governo sta zitto e lo protegge.
Pò ingravidà ogni donna a-la-sicura,
perché er Papa a l’udienza der giardino (*)
je benedice poi panza e cratura.
Nun c’è soverchiaria, nun c’è ripicco,
che nun passi coll’arma der zecchino.
Viva la faccia de quann’-uno-è-ricco!
Giuseppe Gioachino Belli
(*) Papa Gregorio XVI dava udienza alle donne nei giardini vaticani.
°°°°°
LA MIRAKLOJ DE LA MONO
Riĉulo estas jam pinta doktoro,
eĉ sen kapablo de skribo kaj lego:
li povas pafi ĉien per furzego,
kaj ne sentiĝas bruo nek fetoro.
Prifajfi rajtas li pri juĝ’ kaj rego,
pri publika opini’, virt’ kaj honoro:
eĉ se kason li ŝtelis de l’ trezoro,
de l’ registar’ li sidas sub la tego.
Ĉiun virinon rajtas li sen peno
gravedigi, ĉar poste en la ĝardeno*
la Papo ventron kaj infanon benos.
Ĉiu perforto, ĉiu ruz’ malhela
allasiĝas per l’ armo de l’ floreno.
La vivo de riĉul’ estas tre bela!
Giuseppe Gioachino Belli,
trad. Umberto Broccatelli
(*) Papo Gregorio la 16-a akceptis la virinojn en la vatikanaj ĝardenoj.