Homoj

Marco Polo

La 15-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1254) de la vojaĝisto, verkisto, ambasadoro kaj komercisto Marco Polo (1254-1324), en Esperanto Marko Polo.
eo.wikipedia.org/wiki/Marko_Polo
Laŭ la italoj, estas sendube, ke li naskiĝis en Venecio, dum kroatoj asertas (tamen, sen pruvoj), ke li naskiĝis en la dalmatia insulo Korčula (en la itala, Curzola), tiam sub venecia regado, kaj tial ili konsideras lin kroato (kun rimarkinda profito por la turismo).
En la jaroj 1271-1295, ekde kiam li estis tre juna, Marko Polo vojaĝis laŭ la tiel dirita “Silkovojo”, ĝis Ĉinio (kiun li nomis “Catai”, Katajo); li trairis Anatolion, Armenion, Persion, Pamiron, la dezerton Gobi, fine atingante Khanbaliq (la nunan Pekinon), kie li fariĝis konsilisto kaj ambasadoro de la Granda Kano (mongola Imperiestro) Kublai. Poste li pluiris, interalie, al Tibeto, al Birmo kaj al Hindio.
Li revenis al Venecio la 9-an de novembro 1295, 24 jarojn post la forveturo; liaj parencoj penis por rekoni lin, kaj “konvinkiĝis” nur danke al la altvaloraĵoj, kiun li kaŝis en siaj vestoj.
En 1298 li estis kaptita de la ĝenovanoj (ne estas klare, ĉu en la batalo de Curzola – kaj jen la kontaktopunkto kun la kroata depostulo – aŭ dum marbatalo en la Golfo de Alessandretta, la nuna İskenderun en Turkio.
Dum la kaptiteco, li diktis en antikva franca lingvo siajn vojaĝajn memorojn al la kunkaptito Rustichello da Pisa, kun la titolo “Divisiment dou monde” (La priskribo de la mondo); la verko estas konata kiel “Le livres des Merveilles” (La libro de la Mirindaĵoj”) aŭ “Il Milione” (La Miliono).
Liberigite en 1299, li reiris al Venecio, en la tiel dirita “Corte del Milion” (Korto de Miliono): Marko Polo jam estis riĉa komercisto.
Li mortis en 1324, nemulte post la faro de testamento (konservita en la Biblioteko “Marciana” de Venecio).

Biblioteca Nazionale Marciana


La graveco de Marko Polo en la historio de la rilatoj inter Okcidento kaj Oriento estas grandega: kvankam li ne estis la unua eŭropano, kiu atingis Ĉinion (li estis antaŭirita, aparte, de la itala franciskana misiisto Giovanni da Pian del Carpine, 1182-1252), liaj vojaĝaj rakontoj konsistigis dum jarcentoj la bazon de la kono en Eŭropo de la regionoj de Azio (sufiĉas diri, ke en la Alkazaro de Sevilo estas konservita manuskripto de “Miliono” – unu el la pli ol 150 redaktitaj antaŭ la invento de presarto – kun la laŭdiraj piednotoj de Kristoforo Kolumbo).
Pri Marko Polo estas multaj diskutoj:
– laŭ kelkaj studuloj, li neniam atingis ĉiujn teritoriojn, kiujn li priskribas. La dubo naskiĝas el la fakto, ke kelkaj priskriboj ne respondas al la realo; sed oni devas konsideri, ke estis pasintaj eĉ 24 jaroj de la okazintaĵoj, kaj estas allaseble, ke kelkaj memoroj ne estas precizaj;
– laŭ kelkaj studuloj, “Milione” havas nenion komuna kun la cifero “miliono”, sed ĝi estus familia kromnomo, komenca stumpigo de “Emilione” (Milion en la venecia dialekto);
– onidire, Marko Polo enkondukis en Eŭropon, aĵojn, kiuj estas konsistiga parto de la okcidenta kulturo, precipe itala, ekzemple nudelojn; sed temas pri blago:

Marco Polo e la falsa storia dell’importazione degli spaghetti


– oni ne scias, kiel li sukcesis kompreni kaj komprenigi sin, jen ĉe kleruloj jen ĉe simplaj nekulturitaj popolanoj de pluraj kaj malsamaj lingvoj; kaj neniam li mencias interpretistojn, eĉ, li ĉiufoje citas la nomon de la persono, de kiu li eksciis ion (“tion diris al mi… “tion mi eksciis de…”). Oni faris la hipotezon, ke pro instigo de Imperiestro Kublai, Granda Lamao Phags-pa kreis simpligitan komunan lingvon, iaspecan Esperanton.
Unu afero estas certa: en iu Templo de Guangzhou (Guangdong, Canton, Kantono), iaspeca Panteono de la universalaj geniuloj, estas, interalie, tri statuoj: tiu de Kublai, tiu de Granda Lamao Phags-pa, kaj tiu, kiu laŭ la tradicio estas de Marko Polo.
Mi aldonas:
– la italan poŝtmarkon de 1996, laŭ skizo de Cristina Bruscaglia, pro la 700-a datreveno de la reveno de Marko Polo el Ĉinio;
– la kovrilon de la traduko al Esperanto de “Milione” (La libro de la mirindaĵoj aŭ priskribo de la mondo), trad. Daniel Moirand, Rotterdam, UEA2001.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *