Homoj

Nikita Ĥruŝĉov

La 11-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1971) de la soveta politikisto (naskiĝinta en Rusio, sed vivinta en Ukrajno) Nikita Sergeevič Chruščëv, en Esperanto Nikita Sergejeviĉ Ĥruŝĉov (1894-1971).
eo.wikipedia.org/wiki/Nikita_%C4%A4ru%C5%9D%C4%89ov
Li estas fama pro kelkaj okazintaĵoj de sia politika vivo:
– kiel Ĉefsekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio (PKUS), li publike denuncis, la 25-an de februaro 1956, la personkulton de Stalino kaj la krimojn plenumitajn de Stalino mem, iniciatante la tiel diritan “malstalinigon”;
– lia alproksimiĝo al Okcidento, aparte al Usono (kun kiu li strebis starigi pacan kunekziston), kondukis al la rompo de la diplomatiaj rilatoj kun Popola Ĉinio, kiu restis stalinisma;
– malgraŭ la denunco de la metodoj de Stalino, li aprobis la subpremadon de la ribelo de Hungario en 1956, kaj la konstruon de la Muro de Berlino en 1961;
– malgraŭ la alproksimiĝo al Usono, en 1962 li sendis al Kubo de Fidel Castro raketajn armilojn, kaj devis retroiri nur pro la firma reago de la usona Prezidanto John Fitzgerald Kennedy, kiam jam konturiĝis tria monda milito;
– li estis tiom konvinkita pri la supereco de la soveta sistemo, ke li deklaris ĉe usona televido: “Viaj nepoj vivos sub komunista reĝimo”.
En la kolektiva imagado, tamen, Ĥruŝĉov estas memorigata precipe pro kurioza epizodo: la 12-an de oktobro 1960, dum la 15-a ĝenerala Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, proteste kontraŭ la asertoj de la filipina delegito (kiu akuzis Sovetunion pri imperiismo en orienta Eŭropo), li forprenis de si unu ŝuon kaj ĝin frapis kontraŭ la tablon.
www.google.com/search?client=firefox-b-d&channel=crow&q=krusciov+scarpa+video
Mi aldonas du kuriozajn dokumentojn:
– la kovrilon de libro en Esperanto, de Georg Macioszek, titolita “La tria ŝuo de Ĥruŝĉov”, kiu pritraktas la metodojn (ec abruptajn) por pezigi siajn argumentojn (la subtitolo diras: “Sugestoj por privata kaj komerca intertraktado”; kaj oni faras la hipotezon, ke la ŝuo ĵetita sur la tablon ne estis unu el la du ĉe la piedoj de Ĥruŝĉov, sed, ruze, tria ŝuo, anticipe preparita por antaŭplanita interveno);
– elritaĵon el p. 51 de la revuo “L’Esperanto” 1963-81, kun la raporto pri vizito de Ĥruŝĉov al itala industria ekspozicio en Moskvo (la 12-an de junio 1962), dum kiu komisiito de FIAT (S-ro Amprimo), interpretisto en pluraj lingvoj inkluzive de Esperanto, priskribis al la ŝtatisto (mi supozas, en rusa lingvo) la standon de FIAT.
En tiuj jaroj FIAT (kiu estis kreonta ĉe Volgo, en1966, la grandiozan instalaĵon de Togliattigrad) publikigis ankaŭ en Esperanto sian reklaman materialon, precipe tiun destinitan al la merkatoj de orienta Eŭropo: mi mem, ekzemple, dublis al Esperanto kelkajn dokumentajn filmojn.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *