Eventoj · Homoj

Tago de mortintoj

En la itala kulturo, la 10-a de aŭgusto estas strikte ligita kun la itala (romanja) poeto Giovanni Pascoli (1855-1912) eo.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Pascoli kies patro, Ruggero, estis murdita en misteraj cirkonstancoj, dum reveno hejmen, la 10-an de aŭgusto 1867 (en la tago de Sankta Laŭrenco). Multaj poeziaĵoj de Giovanni Pascoli rilatas al tiu murdo; ne nur la pli… Legu plu Tago de mortintoj

Homoj

Rabindranath Tagore

La 7-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1941) de la hinda verkisto, poeto, muzikisto kaj pentristo Rabindranath Thakur, konata per la angligita nomo Rabindranath Tagore (1861-1941), eo.wikipedia.org/wiki/Rabindranath_Tagore Nobel-Premiito por Literaturo en 1913 kun ĉi tiu motivigo: “Because of his profoundly sensitive, fresh and beautiful verse, by which, with consummate skill, he… Legu plu Rabindranath Tagore

Homoj

Domenico Modugno

La 6-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1994) de la apulia (ne sicilia, kiel ofte oni opinias) kantaŭtoro, aktoro kaj radikala politikisto Domenico Modugno (1928-1994) eo.wikipedia.org/wiki/Domenico_Modugno mondkonata precipe kiel aŭtoro (kune kun Franco Migliacci) kaj interpretisto de la kanzono “Nel blu dipinto di blu” (En blu’, farbita je blu’), konata ankaŭ… Legu plu Domenico Modugno

Homoj

Hans Christian Andersen

La 4-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1875) de la dana verkisto kaj poeto Hans Christian Andersen (1805-1875), eo.wikipedia.org/wiki/Hans_Christian_Andersen fama precipe pro siaj fabeloj. Mi jam parolis pri li la 2-an de aprilo 2019. Hans Christian Andersen Mi transskribas (kun traduko al la itala) parton de artikolo publikigita en la revuo… Legu plu Hans Christian Andersen