La 30-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1706) de la itala (piemonta) militisto Pierre Micha, konata kiel Pietro Micca (1677-1706),
it.wikipedia.org/wiki/Pietro_Micca
heroe mortinta je nuraj 29 jaroj dum la sieĝo de Torino fare de la francaj trupoj, en la kadro de la milito pri hispana heredo.
En la nokto inter la 29-a kaj la 30-a de aŭgusto 1706, francaj soldatoj eniris en la subterajn tunelojn de la Citadelo, mortigante la gardostarantojn.
Pietro Micca, por malhelpi la plueniron, tiam decidis eksplodigi la tunelon, kiu kondukis internen, kaj ĉar li ne povis utiligi longan meĉon pro la malgranda tempo je dispono, li utiligis mallongan meĉon, rapide eksplodigante la pulvojn.
Lia morto (malsame ol kutime oni opinias, ol tio kio tradicie estas instruata en la italaj lernejoj, ol la tradiciaj bildoj – ekzemple, la aldonita itala poŝtmarko de 1977, laŭ skizo de Giuseppe Ascari, pro la triajarcenta datreveno de la naskiĝo) ne estis tuja pro la eksplodo, sed postvenis pro la gasoj eliĝintaj en la tunelo.
La sinofero de Pietro Micca estis rekonita nek tuj nek adekvate: lia vidvino (kun infanoj) devis plorpeti pension, kaj estis al ŝi atribuita dumviva pensio… de po du panbulkoj en ĉiu tago.
Nur en 1781 oni komencis laŭdegi la figuron de Pietro Micca, kiel simbolo de heroeco kaj amo al la Patrujo; ekzemple, mencietas lin Edmondo De Amicis en la libro “Cuore” (Koro), parolante pri la lernejo:
“Più in là è la maestrina della penna rossa che legge ad alta voce: – Allora Pietro Micca con la miccia accesa…” (26 maggio).
(Pli malproksime estas la instruistino kun la ruĝa plumo laŭte leganta: – Tiam Petro Micca per ekbruligita meĉo…”, 26-an de majo, trad. Ettore Fasce).
Eĉ plimulte Pietro Micca estis laŭdegata dum faŝismo (ankaŭ pro la tiutempa reamikiĝo de Italio al Aŭstrio kaj malpaco kun Francio: kaj en 1706, Aŭstrio estis aliancita al Piemonto kontraŭ la francoj); atestas pri tio la aldonita paĝo de la monata bulteno kun programoj de la itala Radio EIAR (Radio Roma) al eksterlando de aŭgusto 1939, kun la anonco je la 29-a de aŭgusto de prelego pri la temo “Memoroj pri pasintaj tempoj: Pietro Micca kaj la itala libereco”.
Umberto Eco, en “Il Secondo Diario Minimo” (La dua malgrandega taglibro), verkis kontraŭe spritan “imagitan intervjuon”, en kiu Pietro Micca rakontas (en piemonta dialekto) tre malsaman version pri la okazintaĵoj; mi transskribas pecon el ĝi (eĉ ne la plej pikan), en la tradukoj al la itala normlingvo kaj al Esperanto.
(sekvas traduko al Esperanto)
MICCA – Se la galleria saltava e io tornavo a casa ero più contento, perché fare l’eroe è una cosa che va bene per i ricchi, che poi non so come succede ma alla fine della guerra sono sempre lì a ricevere le medaglie di persona. Noi povera gente non è il nostro mestiere, io preferivo smontare dal servizio un’ora prima.
Io preferivo se c’era la miccia da dieci. Ma la miccia da dieci non me l’han data, e forse in fureria non ce n’erano più perché l’esercito di Sua Altezza per risparmiare non sta dietro a nessuno. La guerra costa, e bisogna spendere quello che ci vuole. Poi finisce che paghiamo noi come al solito, quelli risparmiano sulla miccia, ma chi ci rimette le cuoia è sempre il Micca Pietro.
Umberto Eco, “Il Secondo Diario Minimo”
°°°°°
(traduko):
MICCA – Se la tunelo eksplodus kaj mi revenus hejmen, mi estus pli kontenta, ĉar konduti heroe estas afero, kiu taŭgas por la riĉuloj, kiuj poste – mi ne scias kiel tio okazas – ĉe la fino de la milito estas ĉiam tie, ricevante la medalojn persone. Ni malriĉuloj, ĝi ne estas nia fako, mi estus preferinta fordeĵori unu horon pli frue.
Mi estus preferinta havi pli longan meĉon. Sed pli longan meĉon oni ne donis al mi, kaj eble en la magazeno ne plu estis da ĝi, ĉar la armeo de lia Reĝa Moŝto por ŝpari postrestas neniun. Milito kostas, kaj oni devas elspezi tion, kio estas bezonata. Cetere, fine pagas ni kiel kutime; iuj ŝparas pri meĉo, sed kiu kreve mortaĉas estas ĉiam Micca Pietro.
Umberto Eco, “Il Secondo Diario Minimo”