Mi transskribas, kun retrotraduko al la itala, unu mian artikolon surondigitan ĝuste antaŭ 46 jaroj de la Itala Radiotelevido RAI (Radio Roma, elsendoj al eksterlando en Esperanto), pri la krozoŝipo “Caribia”.
Mi aldonas:
– bildon de la krozoŝipo “Caribia”;
– la specialan poŝtan stampon utiligitan la 24-an de septembro 1970, dum la halto de la ŝipo en Palermo, okaze de la 41-a Itala Kongreso de Esperanto, kiu disvolviĝis dum navigado inter Ĝenovo, Barcelono, Palmo de Majorko, Bizerto, Tunizo (Kartago), Palermo kaj Kapreo.
EN ŜIP-TOMBEJO LA ŜIPO DE LA ESPERANTISTOJ
En la dispeciga ŝiplaborejo de La Spezia estas mortantaj du transoceanaj ŝipoj, naskiĝintaj en diversaj epokoj en la sama ŝipfarejo de Monfalcone apud Triesto.
La motorŝipo “Vulcania”, de la dudekaj jaroj, estis la unua ekzemplero de hotel-ŝipo, dum la ŝipo “Giulio Cesare”, en la kvindekaj jaroj, estis la unua, kiu havis kompletan instalaĵon de aerklimatizado en la kajutoj de la pasaĝeroj kaj de la ŝipanoj.
La motorŝipo “Vulcania” estis finkonstruita en 1926, kaj faris sian inaŭguran vojaĝon fine de 1928. Per siaj 24 mil toneloj, ĝi malfermis novan eraon en la kampo de ŝipkonstruado, kaj restis nevenkita dum pluraj jaroj. Ĝi kapablis atingi rapidecon de 20 nodoj, dum la tiamaj motorŝipoj marŝis je maksimume 17; la kvalitoj de la transoceana ŝipo “Vulcania”, kaj de la ĝemela ŝipo “Saturnia”, mirigis la tutmondajn teknikistojn. La du kolosaj ŝipoj, apartenantaj al la kompanio “Cosulich”, estis veraj flosantaj urboj, kun luksaj ekipaĵoj, altvaloraj lignaĵoj, oro, kristalo, artaj metalaj verkoj, pentraĵoj kaj skulptaĵoj, kiuj konsistigis fabelajn ejojn. Oni aldonu, ke absolute mankis vibradoj, dum la ŝipo estis nekredeble stabila.
La ŝipo “Vulcania” ne suferis damaĝojn dum la dua mondmilito, kaj rekomencis navigi sur la vojo al Norda Ameriko. En 1965, “Vulcania” kaj “Saturnia” cedis lokon al pli modernaj ŝipoj, “Michelangelo” kaj “Raffaello”. La ŝipo “Saturnia” estis tuj dispecigita, dum la ĝemela “Vulcania”, transformita kaj speciale ekipita por krozadoj, rekomencis navigi.
Kaj jen kial ni titolis ĉi tiun artikolon “En ŝiptombejo la ŝipo de la esperantistoj”; fakte, la ŝipo “Vulcania” ŝanĝis ankaŭ sian nomon, kaj ricevis tiun “Caribia”. Jes, temas pri la luksa ŝipo, kiu en septembro 1970 gastigis la 41–an italan kongreson de Esperanto, surmare inter Ĝenovo, Sicilio, Afriko kaj Napolo. Laŭ la opinio de la partoprenintoj, tiu estis escepta travivaĵo: dum preskaŭ unu semajno, pluraj centoj da geesperantistoj el diversaj landoj vivis kune, kreante simpatian kaj internacian atmosferon. Ankaŭ speciala poŝtstampo, dum halto en la Palerma haveno, memorigis pri la krozado, prezentante silueton de la ŝipo.
Antaŭ unu jaro, dum halto en la franca haveno de Kanno, “Caribia” estis serioze difektita pro hazarda akcidento; sen tio, ĝi ankoraŭ navigus. Tamen, la ŝipo “Caribia” same sukcesis atingi vivrekordon, per siaj 44 jaroj de navigado.
Antonio De Salvo, RADIO ROMA – ESPERANTO, 26.8.1973
°°°°°
(traduzione):
IN UN CIMITERO DI NAVI LA NAVE DEGLI ESPERANTISTI
Nel cantiere di demolizione della Spezia stanno morendo due transatlantici, nati in epoche diverse nello stesso cantiere navale di Monfalcone presso Trieste.
La motonave “Vulcania”, negli anni venti, fu il primo esemplare di nave-albergo, mentre la nave “Giulio Cesare”, negli anni cinquanta, fu la prima ad avere un impianto completo di aria condizionata nelle cabine dei passeggeri e dei membri dell’equipaggio.
La motonave “Vulcania” fu finita di costruire nel 1926, e fece il viaggio inaugurale alla fine del 1928. Con le sue 24.000 tonnellate aprì una nuova era nel campo delle costruzioni navali, e rimase insuperata per molti anni. Era in grado di sviluppare una velocità di 20 nodi, mentre le motonavi dell’epoca andavano al massimo a 17; le qualità del transatlantico “Vulcania”, e della gemella “Saturnia”, riempivano di ammirazione i tecnici di tutto il mondo. La due navi colossali, appartenenti alla Compagnia “Cosulich”, erano vere città galleggianti, con arredi di lusso, legnami preziosi, oro, cristallo, opere d’arte metalliche, dipinti e sculture, che realizzavano ambienti di favola. Si aggiunga che erano del tutto assenti le vibrazioni, mentre la nave era incredibilmente stabile.
La nave “Vulcania” non subì danni nella seconda guerra mondiale, e riprese a navigare sulla rotta per il Nord America. Nel 1965, la “Vulcania” e la “Saturnia” lasciarono il posto a navi più moderne, la “Michelangelo” e la “Raffaello”. La “Saturnia” fu subito demolita, mentre la gemella “Vulcania”, trasformata ed appositamente equipaggiata per crociere, riprese a navigare.
Ed ecco perché questo articolo è intitolato “In un cimitero di navi la nave degli esperantisti”; infatti, la “Vulcania” cambiò anche nome, e ricevette quello di “Caribia”. Sì, si tratta della nave di lusso che nel settembre 1970 ospitò il 41° Congresso italiano di Esperanto, sul mare tra Genova, la Sicilia, l’Africa e Napoli. A giudizio dei partecipanti, fu un’avventura eccezionale: per quasi una settimana, centinaia di esperantisti di diversi Paesi vissero insieme, creando un’atmosfera simpatica e internazionale. Anche un annullo postale speciale, durante la sosta nel porto di Palermo, ricordò la crociera, mostrando la sagoma della nave.
Un anno fa, durante una sosta nel porto francese di Cannes, la “Caribia” fu seriamente danneggiata per un incidente fortuito; senza quello, ancora navigherebbe. Tuttavia, la “Caribia” è riuscita lo stesso a raggiungere un record di vita, con i suoi 44 anni di navigazione.
Antonio De Salvo, RADIO ROMA – ESPERANTO, 26.8.1973